ĈENG He (ĉine 鄭和, Zhèng Hé, aliaj transliterumadoj: Cheng Ho (Ĉeng Ho) aŭ Zheng He) aŭ San Bao (ĉine 三寶), naskiĝnomo Ma Ho; (naskiĝis en 1371 en Junano, mortis en 1433) estis ĉina Huja vojaĝanto, ŝipveturisto, ŝipara almiralo kaj diplomato en la epoko de la Dinastio Ming. Li naskiĝis kiel islamano, iĝis eŭnuko kaj servis la ĉinan imperiestron. Ĉeng He komandis ekspediciajn veturojn al Sudorienta Azio, Suda Azio, Mezoriento, kaj Orienta Afriko inter 1405 ĝis 1433.

Ĉeng He
Statuo el moderna monumento al Ĉeng He ĉe Stadthuys en Malako, Malajzio
Statuo el moderna monumento al Ĉeng He ĉe Stadthuys en Malako, Malajzio
Persona informo
Naskonomo 鄭和
Naskiĝo 30-an de novembro 1370 (1370-11-30)
en Kunmingo, Yuan
Morto 30-an de novembro 1432 (1432-11-30) (62-jaraĝa)
en Nankino, Dinastio Ming
Tombo Tomb of Zheng Da Chia
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Dinastio Ming
Familio
Patro Hajji Ma
Parencoj Sayyid Ajjal Shams al-Din Omar
Okupo
Okupo esploristo • diplomato • navigisto • eŭnuko • vojaĝisto
Verkoj Treasure voyages
vdr
Statuo al Ĉeng He ĉe mara muzeo de Quanzhou
Statuo al Ĉeng He ĉe mara muzeo de Quanzhou

Kiel favoritulo de la Imperiestro Jongle, kies Jingnanan ribelon li helplis, li elstariĝis ĝis la pinto de la imperial hierarkio kaj servis kiel komandanto de la suda ĉefurbo Nankino (la ĉefurbo estis poste movita al Pekino fare de la imperiestro Jongle). Tiuj vojaĝoj estis dumlonge forgesitaj en oficialaj ĉinaj historioj sed iĝis bone konataj en Ĉinio kaj eksterlande ekde la publikigo de la verko de Liang Kiĉao nome Biografio de la granda navigisto de niapatrio, Ĉeng He[1] en 1904.[2] Trilingva steleo lasita de la navigisto estis malkovrita en la insulo Srilanko nome en Galle tuj poste.

Biografio redakti

Familio redakti

 
Junano, origina regiono de Ĉeng He

Ĉeng He estis la dua filo de familio el Kunjango,[3] Junano.[4] Li estis origine naskiĝinta laŭ la nomo Ma He.[5][6] Lia familio estis Hujo. Li havis kvar fratinojn[5][6][7][8] kaj unu pli aĝan fraton.[5][7]

Ĉeng He naskiĝis en islama familio.[6][9][10] Tamen, liaj religiaj kredoj iĝis ĉioenhavantaj kaj eklektikaj en sia maturaĝo.[9][10] La skribaĵoj de Liujiagang kaj Ĉangle sugestas ke la adorado de Ĉeng He al la diino Tianfei (nome patrona diino de maristoj) estis la dominanta kredo al kiu li aliĝis, respegulante la diinan centran rolon en la ĉinan trezoran ŝiparon.[11]

Li estis la pra-nepo de Sajjid Ajjal Ŝams al-Din Omar, perso kiu servis en la administracio de la Mongola Imperio kaj estis la Guberniestro de Junano dum la komenco de la Dinastio Juan.[12][13] Lia praavo nomiĝis Bajan kaj eble setlis en mongola kazerno en Junano.[6] Lia avo portis la titolon haĝi.[5][14] Lia patro havis la surnomon Ma kaj la titolon haĝi.[5][6][14] La titolo sugestas ke ili estis farinta la pilgrimadon al Mekko.[5][6][14] Ĝi sugestas ankaŭ ke Ĉeng He eble havis kaj mongolan kaj araban praularon kaj ke li scipovas araban.[15]

En aŭtuno ĉ. 1381, la ĉina armeo de la Dinastio Ming okupis naskiĝ- kaj vivlokon de Ĉeng, oni kastris lin kaj akceptis lin la armeo. La ĉinoj konkeris Junanon, kiu estis tiam regata de la Mongola princo Basalavarmi, Princo de Liang.[16] En 1381, Ma Hajji (la patro de Ĉeng He) mortiĝis kiel rezulto de militoj inter la armeoj de Ming kaj Mongol.[7] Dreyer (2007) asertas ke la patro de Ĉeng He mortiĝis je aĝo de 39 dum rezistado kontraŭ la Minga konkero.[16] La usona ĵurnalistino kaj historiistino Louise Levathes (1996) asertas ke la patro de Ĉeng He mortiĝis je aĝo de 37, sed estas neklare ĉu ĝi rilatas al helpado fare de la Mongola armeo aŭ ĝuste ĉar li estis kaptita rezulte de batalo.[7] Wenming, la plej aĝa filo, estus entombiginta sian patron ekster Kunmingo.[7] Almiralo Ĉeng He havis epitafon gravuritan honore de sia patro, kiu estis komponita de la Ministro de Ritoj Li Ĉigang en la Duanvu Festivalo de la 3-a jaro en la regno Jongle (1-a de junio 1405).[17]

Komenca vivo kaj kastro redakti

 
Imperiestro Jongle aŭ Ĉu Di.

Ĉeng He estis kaptita de la Ming-aj armeoj je Junano en 1381.[7] Generalo Fu Jude vidis Ĉeng He sur ŝoseo kaj alproksimiĝis al li por demandi pri la loko de la Mongola pretendanto.[18] Ĉeng He respondis defie ke li estis saltinta en lagon.[18] Poste, la generalo arestis lin.[18] La juna Ĉeng He estis tuj kastrita antaŭ esti metita al servistado de la Princo de Jan.[16] Tamen, Levathes (1996) asertis, ke li estis kastrita en 1385.[18]

Li estis sendita al servistado en la hejma servistado de Ĉu Di, Princo de Jan (la futura imperiestro Jongle).[16][18] Li estis 10-jaraĝa kiam li eniris en la servistaro de la Princo de Jan.[19] Ĉu Di estis dekunu jarojn pli aĝa ol Ĉeng He.[20] Ekde 1380, la princo estis reganta Beiping (la estonta Pekino),[16] kiu situiĝis ĉe la norda landlimo kie ankaŭ la malamikaj mongolaj triboj situiĝis.[18][20] Ĉeng He estus paŝante sian komencan vivon kiel soldato en la norda landlimo.[18][19] Li ofte partoprenis en la militkampanjoj de Ĉu Di kontraŭ la Mongoloj.[20][21] La 2-an de marto 1390, Ĉeng He akompanis Ĉu Di kiam li komandis sian unuan ekspedicion, kiu estis granda venko ĉar la mongola estro Naghaĉu kapitulacis tuj kiam li konstatis ke li estis falinta en perfido.[22]

Finfine, li estus akirinta la fidon de la princo.[20] Ĉeng He estis konata ankaŭ kiel "Sanbao" dum la tempo de servado en la servistaro de la Princo de Jan.[23] Tiu nomo estis referenco al la Tri Juveloj (triratna) en Budhismo.[24] Li ricevis taŭgan edukadon ĉe Pekino, kiun li ne estus havinta se li estus estinta en la imperia ĉefurbo Nankino ĉar la imperiestro Ĵu Juanĵang ne fidis je eŭnukoj kaj kredis ke plej bone teni ilin needukitaj.[23] Dume la imperiestro Ĵu Juanĵang murdigis multajn el la originaj Ming-estroj kaj kaj donis al siaj feŭdaj filoj pli da militista aŭtoritato, ĉefe al tiuj de la nordo kiel la Princo de Jan.[25]

Matureco kaj militkariero redakti

En 1390 li jam montris elstaran kapablon pri militado kaj diplomatio. La aspekto de Ĉeng He kiel plenkreskulo estis registrita: Li estis sep ĉi alta,[26] havis talion de kvin ĉi en cirkonferenco, altajn vangojn kaj frunton, malgrandan nazon, brilajn okulojn, blankajn dentojn kaj bone formitajn kiel konkoj, kaj voĉon kiu estis tiom laŭta kiom sonorilo. Estis registrita ankaŭ ke li havis grandan konon pri militarto kaj estis bone alkutimiĝinta al batalado.[7][27]

 
Jianŭen.

La juna eŭnuko finfine iĝis fidinda konsilisto de la princo kaj asistis lin kiam la malamikeco de la imperiestro Jianŭen kontraŭ la feŭdaj bazoj de lia onklo kondukis al la Jingnana Kampanjo (1399-1402) kiu finis per la ŝajna morto de la imperiestro kaj la ascendo de Ĉu Di, Princo de Jan, kiel imperiestro Jongle. En 1393, la Kronprinco estis mortinta, tiele la filo de la mortinta princo iĝis la nova ŝajna heredanto.[25] Kiam la imperiestro mortiĝis (24-a de junio 1398), la Princo de Qin kaj la Princo de Jin estis mortintaj, kio lasis Ĉu Di, nome Princo de Jan, kiel plej aĝa survivanta filo de la imperiestro.[25] Tamen, la nevo de Ĉu Di sukcedis en la imperia trono kiel imperiestro Jianŭen.[28] En 1398, li adoptis politikon konatan kiel xiaofan, "malpliigo de feŭduloj", kio enhavis nuligon de ĉiuj princoj per fortranĉo de ties povo kaj militfortoj.[29] En Aŭgusto de 1399, Ĉu Di malferme ribelis kontraŭ sia nevo.[30] En 1399, Ĉeng He sukcese defendis la urban pekinan rezervejon Ĉenglunba kontraŭ la imperiaj armeoj.[31][32] En Januaro de 1402, Ĉu Di komencis sian militkampanjon por kapti la imperian ĉefurbon Nankino.[33] Ĉeng He estus unu el liaj komandantoj dum tiu kampanjo.[33]

En 1402, armeoj de Ĉu Di venkis super la imperiaj fortoj kaj iris kontraŭ Nankino en la 13-a de julio 1402.[33][34] Ĉu Di akceptis altigon al imperiestreco kvar tagojn poste.[34] Post ascendo al trono kiel Imperiestro Jongle, li promociis Ĉeng He kiel Granda Direktoro (Taijian) de la Direktoraro de Palacservistoj.[34] Dum la tago de la novjara festo en la 11-a de februaro 1404,[31] la Imperiestro Jongle donis al li la nomon Ĉeng (lia origina nomo estis ankoraŭ Ma He), pro lia distingigo dum la defendo de la urba rezervejo Ĉenglunba kontraŭ la imperiaj fortoj en la Sieĝo de Pekino de 1399,[31][35] Alia tialo estis ke la eŭnuka komandanto distingiĝis ankaŭ dum la kampanjo de 1402 por kapti la ĉefurbon Nankino.[35] Oni kredas ke la elekto doni al li la surnomon "Ĉeng" rilatas al la fakto ke la ĉevalo de la eŭnuko estis mortigita dum la batalo ĉe Ĉenglunba ĉe Pekino je la komenco de la ribelo.[36] Tiele li estis dekomence nomita Ma Sanbao: ĉu en ĉina 三寶 (s三宝, lit. "Tri Donacoj") aŭ en ĉina 三保 (lit. "Tri Protektoj", ambaŭ prononce sān bǎo).[37]

 
La veturoj de la ŝiparo de Ĉeng He.

En la nova administracio, Ĉeng He servis en la plej altaj postenoj, kiel tiu de Granda Direktoro[6][8][38] kaj poste kiel Ĉefa Sendito (en ĉina 正使, ĉèngŝǐ) dum siaj marveturoj. Dum la venontaj tri jardekoj li estris sep el tiuj vojaĝoj je la konto de la imperiestro, komercante kaj kolektante impostojn el orienta Pacifiko kaj el la Hinda Oceano. La imperiestro Jongle nomumis lin ĉefkomandanto de la ekspediciaj fortoj al la „Okcidentaj Oceanoj”. Li unuafoje ekveturis en 1405 kun 62 ŝipoj, kun ĉ. 27,800 homoj. Ili veturis eĉ ĝis Srilanko kaj reveturis en 1407. Li batalis en 1409 kun la Cejlona reĝo Alagonakkara kaj la reĝon kunportis al Nankino. Cheng Ho ekveturis triafoje en 1411 kaj atingis Hormuzon. Kvarafoje (1413) atingis Adenon, Mekkon, Egiption kaj revenis en 1415. La kvina ŝipveturo (1417–19) celis denove la Persan golfon kaj orientan Afrikon. La sesa vojaĝo okazis en 1421 kaj li hejmenportis la fremdajn diplomatojn el Ĉinio.

En 1424, la Almiralo Ĉeng He veturis al Palembang por transdoni oficialan sigelon [39] kaj nomumigan leteron por Ŝi Jisun, kiu estis nomumita por la posteno de Paciga Komisiisto.[40] La Taizong Ŝilu de 27-a de februaro 1424 informas, ke Ŝi Jisun estis sendinta Qiu Janĉeng kiel sendito por peti la aprobon de la sukcedo el sia patro Ŝi Jinqing, kiu estis la Paciga Komisisto de Palembang, kaj ricevis permeson el la imperiestro Jongle.[41] La 7-an de septembro 1424, Ĉu Gaoĉi estis heredinta la tronon kiel Imperiestro Hongŝi post la morto de la Imperiestro Jongle en la 12-a de aŭgusto 1424.[42][43] Kiam Ĉeng He revenis el Palembang, li trovis, ke la Imperiestro Jongle estis mortinta dum sia forestado.[44][45]

 
imperiestro Hongŝi.

Post la ascendo de la filo de Ĉu Di kiel Imperiestro Hongŝi, la oceanaj vojaĝoj estis disprokrastitaj kaj Ĉeng He estis anstataŭe nomumita kiel "Defendanto de Nankino", nome sudimperia ĉefurbo. En tiu posteno, li estis tre responsa por la kompletigo de la Porcelanturo de Nankino, nome enorma pagodo ankoraŭ priskribita kiel mirindaĵo de la mondo tiom malfrue kiom ĝis la fino de la 19-a jarcento.

La 15-an de majo 1426, la imperiestro Ŝuande ordonis al la Direktoraro de Ceremoniaro sendi leteron al Ĉeng He por skoldi lin pro malobservo.[46] Antaŭe, iu funkciulo[47] petis la imperiestron rekompenci la laboristojn kiuj estis konstruintaj templojn en Nankino.[46] La imperiestro Ŝuande respondis negative al la funkciula peto por esti lokinta la kostojn al la kortego anstataŭ al la propraj monaĥoj, sed li konstatis, ke Ĉeng He kaj liaj asociuloj estis instigintaj la funkciulon.[46] Dreyer (2007) notis, ke la naturo de la vortoj de la imperiestro indikis, ke la kondukto de Ĉeng He en tiu situacio estis la lasta guto, sed ke estas malmulta informaro pri kio estis okazinta antaŭe.[46] Ĉiukaze, la imperiestro Ŝuande fine ekfidis je Ĉeng He.[46]

En 1430, la nova imperiestro Ŝuande nomumis Ĉeng He por komandi je sepa kaj fina ekspedicio al la "Okcidenta Oceano" (Hinda Oceano).[48] En 1431, Ĉeng He ricevis la titolon "Sanbao Taijian".[49] Ĉeng He ekveturis sepafoje en vintro de 1431, revenis en Ĉinion en somero de 1433 kaj mortis en 1435.

Morto redakti

Unu teorio estas ke Almiralo Ĉeng He mortis en 1433.[50] Tio eble okazis dum aŭ tuj post la sepa vojaĝo.[50] Tamen, alia teorio estas ke Ĉeng He pluestis la Defendanto de Nankino, akj finfine mortiĝis en 1435.[51]

En 1985, islam-stila tombo estis konstruita en Nankino ĉe la loko de pli frua hufumforma tombo; ĝi enhavis liajn vestojn kaj ĉapelon ĉar lia korpo estis enterigita ĉemare.[52] Li adoptis filon.

Ekspedicioj redakti

 
Ĉina lignogravuraĵo de la komenco de la 17-a jarcento, reprezentanta ŝipojn de Ĉeng He.

La Dinastio Juan kaj la etendanta ĉin-araba komerco dum la 14-a jarcento estis laŭgrade etendinta la ĉinan konon de la mondo: la "universalaj" mapoj kiuj ĝis tiam montris nur Ĉinion kaj ties ĉirkaŭajn marojn komencis etendiĝi pli kaj pli sudokcidenten per multe pli akurataj priskriboj de la etendo de Arabio kaj Afriko.[53] Inter 1405 kaj 1433, la Ming-a registaro patronis sep navigajn ekspediciojn. La imperiestro Jongle - senkonsidere de la esprimitaj deziroj de la imperiestro Ĵu Juanĵang[54] - desegnis ilin por establi ĉinan estadon kaj trudi imperian kontrolon super la komerco de la Hinda Oceano, impresi eksterlandajn popolojn de la baseno de la Hinda Oceano, kaj etendi la imperian impostosistemon. Oni deduktas el fragmentoj de la Historio de Ming ankaŭ ke la komencaj vojaĝoj estis lanĉitaj kiel parto de la imperiestraj klopodoj por kapti lian fuĝintan antaŭulon,[53] kio estus igante la unuan vojaĝon "la plej grand-skala homĉasado surakve en la historio de Ĉinio".[55]

Ĉeng He estis enpostenigita kiel almiralo por kontrolo de la granda ŝiparo kaj armitaj fortoj kiuj entreprenis tiujn ekspediciojn. Ŭang Jinghong estis nomumita lia dua subestro. Prepariĝis ĉio ampleksege, inklude la uzadon de tiom nombraj lingvistoj ke oni establis instituton de eksterlandaj lingvoj en Nankino.[53] La unua vojaĝo de Ĉeng He startis la 11-an de julio 1405, el Suĝoŭo[56] kaj konsistis el floto de 317[57][58][59] ŝipoj kiuj portis preskaŭ 28,000 ŝipanojn.[57]

La flotoj de Ĉeng He vizitis Brunejon, Javon, Tajlandon, maran Sudorientan Azion, Baraton, la Kornon de Afriko, kaj Arabion, kaj donis kaj ricevis varojn laŭlonge de la vojo.[59] Ĉeng He prezentis donacojn de oro, arĝento, porcelano, kaj silko; reage, Ĉinio ricevis tiajn novaĵojn kiaj strutoj, zebroj, kameloj, kaj eburo el Svahilio.[56][59][60][61][62] La ĝirafo kiun li akiris kaj revenigis el Malindi estis konsiderata ĉilino kaj portita kiel pruvo de favoro de la Ĉielo al la ĉina administracio.[63]

Kvankam la ŝiparo de Ĉeng He estis senantaŭaĵa, la vojoj ne estis same. La floto de Ĉeng He estis sekvanta delonge establitajn, bone mapitajn komercvojojn inter Ĉinio kaj la Arabia Duoninsulo uzitaj ekde almenaŭ la Dinastio Han. Tiu fakto, kun la uzado de pli ol abunda kvanto de ŝipanoj kiuj estis krome regula militista personaro, supozigas ke tiuj ekspedicioj povus esti preparitaj almenaŭ parte kiel rimedo por etendi la povon de Ĉinio pere de ekspansio.[64] Dum la periodo de la Tri Regnoj en la 10-a jarcento, la reĝo de Vu sendis diplomatan mision laŭlonge de la marbordo de Azio, kiu atingis lokojn tiom for kiom ĝis la Orienta Romia Imperio. Post jarcentoj de interrompo, la Dinastio Song restablis grandskalan markomercon el Ĉinio en la Sudpacifikaj kaj Hinda Oceanoj, atingante tiom for kiom ĝis la Arabia Duoninsulo kaj Orienta Afriko.[65] Kiam lia floto la unuan fojon alvenis en Malakon, estis jam tie granda ĉina komunumo. La Ĝenerala Esplorado de la Oceanaj Bordoj (en ĉina 瀛涯勝覽, Yíngyá Shènglǎn) komponita de la tradukisto Ma Huan en 1416 havigis tre detalajn rakontojn de lia observado pri popola kutimaro kaj vivo en la havenoj kiujn ili vizitis.[66] Li referencis al elpatrujigitaj ĉinoj kiel "Tang" (唐人, Tángrén).

 
La mapo Kangnido (1402) montras la vojaĝojn de Ĉeng kaj sugestas ke li havis tre detalan geografian informaron pri multo de la nomita Malnova Mondo.

Ĉeng He ĝenerale serĉis atingi siajn celojn pere de diplomatio, kaj lia granda armeo tiom surprizis al eblaj malamikoj ke tiuj venis al submetado. Sed tiutempulo informis, ke Ĉeng He "piediris kiel tigro" kaj ne evitis violenton kiam li konsideris ĝin necesa por impresi eksterlandajn popolojn per la ĉina militpovo.[67] Li senkompate nuligis piratojn kiuj delonge plagis en ĉinaj kaj sudorientaziaj akvoj. Ekzemple, li venkis super Ĉen Zuji, unu el plej timitaj kaj respektataj piratkapitanoj, kaj revenigis lin reen al Ĉinio por ekzekuto.[68] Li ankaŭ entreprenis militon kontraŭ la srilanka regno Kote, kaj li faris montrojn de militforto kiam lokaj funkciuloj minacis sian floton en Arabio kaj Orienta Afriko. El sia kvara vojaĝo, li alportis senditojn el tridek ŝtatoj kiuj veturis al Ĉinio kaj montris sian respekton al la Ming-a kortego.

En 1424, la imperiestro Jongle mortiĝis. Lia sukcedanto, nome Hongŝi (reg. 1424-1425), haltigis la vojaĝojn dum sia mallonga regado. Ĉeng He faris unu plian vojaĝon dum la regado de la filo de Hongŝi, nome Ŝuande (reg. 1426–1435) sed, post tio, la vojaĝoj de la ĉina trezofloto finiĝis. Ŝuande kredis ke la decido de sia patro haltigi la vojaĝojn estis taŭga kaj tiele "ne necesus fari detalan priskribon de la sendo fare de sia avo de Ĉeng He al la Okcidenta Oceano."[54] La vojaĝoj "estis kontraŭaj al la reguloj specifitaj en la Praulaj Instruoj (皇明祖訓), nome dinastaj fondodokumentoj lasitaj de la imperiestro Ĵu Juanĵang:[54]

Kelkaj malproksimaj landoj pagas sian impostadon al mi je multe elspezo kaj pere de granda malfacilo, kio ne estas mia propravolo. Al ili sekvis mesaĝoj por malpliigi ties impostadon kaj por eviti altajn kaj nenecesajn elspezojn ambaŭflanke.[69]

Ili plie kontraŭis longdaŭrajn principojn de Konfuceismo. Ili eblis nur perante (kaj tiele plureprezentas) venkon de la frakcio de la Ming-a eŭnuko super la administraciaj burokratoj.[53] Post la morto de Ĉeng He kaj de la elpovigo de lia frakcio, lia sukcedantoj klopodis malgrandigi lin en oficialaj rakontoj, kune kun kontinaj klopodoj por detrui ĉiujn registrojn rilatajn al la homĉaso de la imperiestro Jianŭen por trovi lin.[54]

Kvankam nemenciite en la oficialaj dinastiaj historioj, Ĉeng He probable mortiĝis dum la trezorflota lasta vojaĝo.[53] Kvankam li havas tombon en Ĉinio, ĝi estas malplena: li estis entombigita mare.[70]

 
Detalo de la mapo de Fra Mauro rilata al la veturoj de ĵonko en la Atlantikan Oceanon en 1420. Ankaŭ la ŝipo estas bildigita ĉe la teksto.

Atingoj redakti

Ordo Tempo Regionoj laŭlonge de la vojo
1-a vojaĝo 1405–1407[71] Ĉampa,[71] Javo,[71] Palembango, Malako,[71] Aru, Samudera,[71] Lamuri,[71] Cejlono,[71] Kolamo,[71] Koĉi, Kalikuto[71]
2-a vojaĝo 1407–1409[71] Ĉampa, Javo,[71] Siamo,[71] Koĉin,[71] Cejlono, Kalikuto[71]
3-a vojaĝo 1409–1411[71] Ĉampa,[71] Javo,[71] Malako,[71] Samudera,[71] Cejlono,[71] Kolamo,[71] Koĉin,[71] Kalikuto,[71] Siamo,[71] Lamuri, Kajal, Koimbatore, Puttanpur
4-a vojaĝo 1413–1415[71] Ĉampa,[71] Kelantan,[71] Pahang,[71] Javo,[71] Palembang,[71] Malako,[71] Semudera,[71] Lamuri,[71] Cejlono,[71] Koĉin,[71] Kalikuto,[71] Kajal, Hormuz,[71] Maldivoj,[71] Mogadiŝo, Barava, Malindi, Adeno,[71] Maskato, Dofaro
5-a vojaĝo 1417–1419[71] Rjukju,[72] Ĉampa, Pahango, Javo, Malako, Samudero, Lamuri, Bengalo, Cejlono, Ŝarŭajn, Koĉin, Kalikuto, Hormuzo, Maldivoj, Mogadiŝo, Barava, Malindi, Adeno
6-a vojaĝo 1421–1422 Ĉampa, Bengalo,[71][73][74] Cejlono,[71] Kalikuto,[71] Koĉin,[71] Maldivoj,[71] Hormuzo,[71] Dofaro,[71] Adeno,[71] Mogadiŝo,[71] Barava[71]
7-a vojaĝo 1430–1433 Ĉampa,[75] Javo,[75] Palembango,[75] Malako,[75] Semudero,[75] Andamanoj kaj Nikobaroj,[75] Bengalo,[75] Cejlono,[75] Kalikuto,[75] Hormuzo,[75] Adeno,[75] Ganbali (eble Koimbatore),[75] Bengalo,[75] Lakadivaj kaj Maldivaj Insuloj,[75] Dofaro,[75] Lasa,[75] Adeno,[75] Mekko,[75] Mogadiŝo,[75] Barava[75]
 
Unu el serio de mapoj de la misioj de Ĉeng He (郑和航海图), konata ankaŭ kiel Mao Kun mapoj, 1628

Ĉeng He estris sep ekspediciojn al la "Okcidento" aŭ Hinda Oceano. Ĉeng He alportis reen al Ĉinio multajn akiraĵojn kaj senditojn el pli ol tridek regnoj – kiaj de la reĝo Vira Alakeŝŭara de Cejlono, kiu venis al Ĉinio kiel kaptito por defendiĝi antaŭ la imperiestro pro atako kontraŭ lia misio.

La propra Ĉeng mem verkis pri sia veturado:

Ni trapasis pli ol 100,000 liojn de enormaj akvospacoj kaj eltenis en la oceanoj ondojn tiom grandaj kiom montoj staraj al la ĉielo, kaj vidis barbarajn regionojn ege for kaŝe en blua travideblo de helaj vaporoj, dum niaj veloj, milde malfermaj kiel nuboj tage kaj nokte, pluigis sian iradon [tiel rapide] kiel stelo, trapasante tiujn sovaĝajn ondojn kvazaŭ ni laŭirus publikan ŝoseon...[76]

Referencoj redakti

  1. Liang Qichao. "Zuguo Da Hanghaijia Zheng He Zhuan". 1904. ĉina
  2. Hui Chun Hing. "Huangming Zŭun and Zheng He’s Voyages to the Western Oceans". Journal of Chinese Studies, No. 51 (Julio, 2010). Alirita la 17-an de oktobro 2012.
  3. Ĝi situantas sude de Kunmingo (Louise Levathes 1996, 61).
  4. Levathes 1996, 61.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Dreyer 2007, 11.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Mills 1970, 5.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Levathes 1996, 62.
  8. 8,0 8,1 Encyclopedia of China: The Essential Reference to China, Its History and Culture, p. 621. (2000) Dorothy Perkins. Roundtable Press, New York. ISBN 0-8160-2693-9 (hc); ISBN 0-8160-4374-4 (pbk).
  9. 9,0 9,1 Ray 1987, 66.
  10. 10,0 10,1 Dreyer 2007, 148.
  11. Dreyer 2007, 148 & 150. "[...] La skribaĵoj [...] adorado al Tianfei, la diino de maristoj, estis iĝinta la dominanta branĉo en sia eklektika religia heredo."
  12. Shih-Shan Henry Tsai: Perpetual Happiness: The Ming Emperor Yongle. University of Washington Press 2002, ISBN 978-0-295-98124-6, p. 38 (restricted online copy el Google Books)
  13. Chunjiang Fu, Choo Yen Foo, Yaw Hoong Siew: The great explorer Cheng Ho. Ambassador of peace. Asiapac Books Pte Ltd 2005, ISBN 978-981-229-410-4, p. 7-8 (restricted online copy el Google Books)
  14. 14,0 14,1 14,2 Levathes 1996, 61–62.
  15. (1994) “The Ming Voyages of Cheng Ho (Zheng He), 1371-1433”, The Great Circle 16 (1), p. 43. Alirita 26-a de marto 2015.. 
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 Dreyer 2007, 12
  17. Levathes 1996, 62–63.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 18,6 Levathes 1996, 58.
  19. 19,0 19,1 Dreyer 2007, 16.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Dreyer 2007, 18.
  21. Levathes 1996, 64.
  22. Levathes 1996, 64–66.
  23. 23,0 23,1 Levathes 1996, 63.
  24. Dreyer 2007, 12.
  25. 25,0 25,1 25,2 Dreyer 2007, 19.
  26. Unu ĉi supozeble variis inter 10.5 kaj 12 coloj (Dreyer 2007, 19).
  27. Dreyer 2007, 18–19.
  28. Dreyer 2007, 20
  29. Levathes 1996, 67.
  30. Dreyer 2007, 21.
  31. 31,0 31,1 31,2 Dreyer 2007, 22–23.
  32. Levathes 1996, 72–73.
  33. 33,0 33,1 33,2 Levathes 1996, 70.
  34. 34,0 34,1 34,2 Dreyer 2007, 21–22.
  35. 35,0 35,1 Levathes 1997, 72–73.
  36. Levathes 1996, 72.
  37. Historiaj dokumentoj havas ambaŭ literumadojn. Vidu ekz. Xiang Da (en ĉina 向达), 《关于三宝太监下西洋的几种资料》 ("Regarding several kinds of historical materials on the expeditions of Eunuch Grand Director Sanbao to the Western Ocean"), en 《郑和研究百年论文选》 (100 Years of Zheng He Studies: Selected Writings, ISBN 7-301-07154-X, p.10).
  38. Levathes 1996. 61-63.
  39. La Taizong Ŝilu de 27-a de februaro 1424 informas ke Ĉeng He estis sendita por liveri la sigelon, ĉar la malnova sigelo estis detruita de incendio. La Xuanzong Ŝilu de 17-a de septembro 1425 informas ke Ĉang Funama liveris sigelon, ĉar la malnova sigelo estis detruita de incendio. La postaj kompilistoj de Mingŝi ŝajne kombinis tiujn rakontojn, konstatante ke la sukcedo de Ŝi Jisun estis aprobita en 1424 kaj ke nova sigelo estis liverita en 1425, sugeste ke nur unu sigelo estis detruita de incendio. (Dreyer 2007, 96)}}
  40. Dreyer 2007, 95 & 136.
  41. Dreyer 2007, 95.
  42. Dreyer 2007, 136–137.
  43. Duyvendak 1938, 388.
  44. Dreyer 2007, 95 & 136–137.
  45. Duyvendak 1938, 387.
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 46,4 Dreyer 2007, 141–142.
  47. Sennoma funkciulo kiu servis kiel Departamenta Direktoro sub la Ministerio de Laboroj, kiu antaŭe estis elirinta al Nankino por inspekcii la plinovigon de la registaraj konstruaĵoj kaj por rekompenci la lertajn laboristojn (Dreyer 2007, 141).
  48. Mills 1970, 6.
  49. Mills 1970, 7.
  50. 50,0 50,1 Dreyer 2007, 165.
  51. Mills 1970, 6.
  52. Lin (Chief Editor). Kompilita de la Informoficejo de la Popola Registaro de la provinco Fujian: Zheng He's Voyages Down the Western Seas. China Intercontinental Press, p. 45.
  53. 53,0 53,1 53,2 53,3 53,4 Chang, Kuei-Sheng. "The Maritime Scene in China at the Dawn of Great European Discoveries". Journal of the American Oriental Society, Vol. 94, No. 3 (Julio-Sept., 1974), pp. 347-359. Konsultita la 8-an de oktobro 2012.
  54. 54,0 54,1 54,2 54,3 Hui Chun Hing (2010). “Huangming zŭun and Zheng He’s Voyages to the Western Oceans (A Summary)”, Journal of Chinese Studies 51, p. 85. Alirita 11-a de majo 2011.. 
  55. Deng 2005, p. 13.
  56. 56,0 56,1 Shih-Shan Henry Tsai. (2002) Perpetual Happiness: The Ming Emperor Yongle. University of Washington Press. ISBN 978-0-295-98124-6.
  57. 57,0 57,1 The Archaeological Researches into Zheng He's Treasure Ships. Travel-silkroad.com. Arkivita el la originalo je 2008-08-27. Alirita 1-a de septembro 2008.
  58. Richard Gunde. Zheng He's Voyages of Discovery. UCLA Asia Institute. Alirita 1-a de septembro 2008.
  59. 59,0 59,1 59,2 Tamura, Eileen H.. (1997) China: Understanding Its Past. University of Hawaii Press, p. 70. ISBN 0-8248-1923-3.
  60. East Africa and its Invaders p. 37
  61. Cromer, Alan. (1995) Uncommon Sense: The Heretical Nature of Science. Oxford University Press US, p. 117. ISBN 0-19-509636-3.
  62. Evan Hadingham is NOVA's Senior Science Editor. (6-a de junio 1999). NOVA | Ancient Chinese Explorers. Pbs.org. Alirita 17-a de aŭgusto 2012.
  63. Duyvendak, J. J. L. (1939), "The True Dates of the Chinese Maritime Expeditions in the Early Fifteenth Century The True Dates of the Chinese Maritime Expeditions in the Early Fifteenth Century", T'oung Pao, Second Series 34 (5): 402, http://www.jstor.org/stable/4527170 
  64. Graffe, David A., "Book Review of Zheng He: China and the Oceans in the Early Ming Dynasty, 1405–1433", Journal of Military History. Kontrolita 14-a de novembro 2012.
  65. Deng 2005
  66. Ma Huan. Ying-yai Sheng-lan: The Overall Survey of the Ocean's Shores.
  67. (2007) Traditions and Encounters: A Global Perspective on the Past. McGraw-Hill, p. 586. ISBN 0-07-340693-7.
  68. Shipping News: Zheng He's Sexcentary. China Heritage Newsletter. Arkivita el la originalo je 2011-08-18. Alirita 4/12/2011.
  69. Yen Ch'ung-chien. Ch'u-yü chou-chih lu, Vol. III, ch. 8, 25. National Palace Museum (Peiping), 1930. Op. cit. in Chang, 1974.
  70. The Seventh and Final Grand Voyage of the Treasure Fleet. Mariner.org. Alirita 23-a de julio 2009.
  71. 71,00 71,01 71,02 71,03 71,04 71,05 71,06 71,07 71,08 71,09 71,10 71,11 71,12 71,13 71,14 71,15 71,16 71,17 71,18 71,19 71,20 71,21 71,22 71,23 71,24 71,25 71,26 71,27 71,28 71,29 71,30 71,31 71,32 71,33 71,34 71,35 71,36 71,37 71,38 71,39 71,40 71,41 71,42 71,43 71,44 71,45 71,46 71,47 71,48 71,49 Chan 1998, 233–236.
  72. The Shorter Science and Civilisation in China de Joseph Needham, Colin A. Ronan. Google Books.
  73. Chinese accounts of Bengal, Banglapedia. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-05-15.
  74. History of Sino-Bengal contacts
  75. 75,00 75,01 75,02 75,03 75,04 75,05 75,06 75,07 75,08 75,09 75,10 75,11 75,12 75,13 75,14 75,15 75,16 75,17 75,18 75,19 Dreyer 2007, 150–163.
  76. Memorŝtono starigita de Ĉeng He en Changle, provinco Fuĝjano, en 1432. Louise Levathes.

Literaturo redakti

  • Chan, Hok-lam. (1998) “The Chien-wen, Yung-lo, Hung-hsi, and Hsüan-te reigns, 1399–1435”, The Cambridge History of China, Volume 7: The Ming Dynasty, 1368–1644, Part 1. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 9780521243322.
  • Deng, Gang (2005). Chinese Maritime Activities and Socioeconomic Development, c. 2100 BC - 1900 AD. Greenwood Press. ISBN 0-313-29212-4.
  • Dreyer, Edward L.. (2007) Zheng He: China and the Oceans in the Early Ming, 1405–1433, Library of World Biography. Longman. ISBN 0-321-08443-8.
  • (1938) “The True Dates of the Chinese Maritime Expeditions in the Early Fifteenth Century”, T'oung Pao 34 (5), p. 341–413. doi:10.1163/156853238X00171. 
  • Levathes, Louise (1996). When China Ruled the Seas: The Treasure Fleet of the Dragon Throne, 1405–1433. Oxford University Press, poŝlibra eldono. ISBN 0-19-511207-5.
  • Mills, J. V. G.. (1970) Ying-yai Sheng-lan, The Overall Survey of the Ocean's Shores (1433). White Lotus Press. ISBN 974-8496-78-3.
  • Ming-Yang, Dr Su. 2004 Seven Epic Voyages of Zheng He in Ming China (1405–1433)
  • Ray, Haraprasad (1987). “An Analysis of the Chinese Maritime Voyages Into the Indian Ocean During Early Ming Dynasty and Their Raison d'Etre”, China Report 23 (1), p. 65–87. doi:10.1177/000944558702300107. 
  • Viviano, Frank (2005). "China's Great Armada." National Geographic, 208(1):28–53, July.
  • Shipping News: Zheng He's SexcentenaryArkivigite je 2011-11-28 per la retarkivo Wayback Machine - China Heritage Newsletter, June 2005, ISSN 1833-8461. Publikigita de China Heritage Project de The Australian National University.

Eksteraj ligiloj redakti