Ĉerevicj

(Alidirektita el Ĉereviĝ)

Ĉerevicj, serbe Черевић, slave Čerević, hungare CserögCserőg [ĉerog], germane Scherewitz [ŝerevic] estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en Srem (regiono), en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Beoĉin.

Ĉerevicj situas en la mapo en la verda municipo
Serba preĝejo de Ĉerevicj

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ĉerevicj situas laŭ dekstra bordo de Danubo. Novi Sad troviĝas 24 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la fortikaĵo devenis el 1333, kiun la turkoj detruis en 1526. Dum la turkoj la loko estis urbo. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis, kie tie okupiĝis pri vinkulturo. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Habsburga Imperio, al Szerém, al distrikto de Újlak. Post la 1-a mondmilito la loko apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 2002 loĝis en Ĉerevicj 2826 homoj, (serboj 2288 (81 %), kroatoj 169, jugoslavianoj 88, slovakoj 66, hungaroj 52, germanoj 11, rusoj kaj ukrainoj po 6 kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti