Ĉerivera areo, Ĉerivera zono, Riverborda areo, Riverborda zono aŭ Riparia areo estas la interspaco inter tero kaj riverorojo. Riparia estas ankaŭ la scienca termino (nomenklaturo) por unu el la 15 teraj biomoj de la Tero. Plantohabitatoj kaj komunumoj laŭlonge de la riverbordoj estas nomataj riparia vegetaĵaro, karaktera pro akvoplantoj. Ripariaj zonoj estas gravaj en ekologio, media administrado, kaj konstruinĝenieriko pro ties grava rolo en grundokonservado, ties biotopa biodiverseco, kaj pro la influo kiun ili faras super faŭno kaj akvaj ekosistemoj, inklude herbejojn, arbarojn, humidejojn aŭ eĉ ne-vegetalaj.

Bone konservita ripa areo en afluanto al Lago Erie.

La vorto "riparia" estas termino devena el latina ripa, signife riverbordo. La riparia estas grava ekologiero de humidejo ĉar ĝi permesas certan vidaĵon de ties sano.