Ĉerizo estas manĝebla frukto de ĉerizarbo. Oni distingas dolĉajn kaj acidajn ĉerizojn.

Paro de ĉerizoj ankoraŭ kunligitaj post rikoltado.
Pentraĵo de Salvatore Postiglione: la ĉerizotempo.

Priskribo redakti

Ĉerizo estas globforma, ofte ruĝa, kelkfoje ankaŭ flava-ruĝeta. La frukto estas drupo: meze de la fruktokarno kuŝas unu kerno je diametro de ĉirkaŭ 0,5 – 1 cm. Tiujn semojn disvastigas birdoj aŭ homoj, ŝatantaj guston de la karno.

Uzoj redakti

En kuirarto, ĉerizo uzatas kiel deserto krude aŭ kiel kompoto, plie oni povas el ĝi fari aŭ marmeladonfruktojogurton. Ankaŭ ŝatataj estas la ĉerizokukoj (ekz. la franca clafoutis), kiuj inkludas la fruktojn ene.

La konfitado (ĉefe per sukero) igas ĝin longe konservebla.

Oni povas per premoj la trinkeblan sukon eltiri, kaj ankaŭ jen el ĝi pretigi post fermentado vinon jen per simpla aldono de sukero obteni siropon.

Per fermentitaj ĉerizoj obteneblas post distilado alkoholaj trinkaĵoj: la merizbrando kun dolĉaj ĉerizoj kaj kirŝo (el la germana termino Kirschwasser mallongigita kirsch) kun acidaj ĉerizoj (ankaŭ loke nomata ŝnapso). Ankaŭ aromriĉas la fruktokernoj de certaj specioj de ĉerizoj, tial per ili post pistado oni elfaras ĉerizbrandon (ankaŭ loke nomata kirŝo)[1], ĉefe en Alzaco kaj en Hungario.

Produkto redakti

Produkto de dolĉaj ĉerizoj en 2014 (tunoj)
Lando Produkto
1 Turkio 445,556
2 Usono 329,852
3 Irano 172,000
4 Hispanio 118,220
5 Italio 110,766
6 Chilio 83,903
7 Rumanio 82,808
8 Uzbekistano 80,000
9 Rusio 77,000
10 Grekio 73,380
Tutmondo 2,245,826
Fonto: FAO|Unuiĝintaj Nacioj[2]
Produkto de acidaj ĉerizoj en 2014 (tunoj)
Lando Produkto
1 Rusio 198,000
2 Ukrainio 182,880
3 Turkio 182,577
4 Pollando 176,545
5 Usono 137,983
6 Irano 111,993
7 Serbio 93,905
8 Hungario 91,840
9 Uzbekistano 45,000
10 Azerbajĝano 25,669
World 1,362,231
Fonto: FAO|Unuiĝintaj Nacioj[2]

Referencoj redakti

  1. Recepto de ĉerizlikvoro de Vogezoj [1]
  2. 2,0 2,1 Crops/Regions/Production of Cherries by Countries (from pick lists). UN Food & Agriculture Organization, FAOSTAT, Statistics Division (2014). Arkivita el la originalo je 11 May 2017. Alirita 12 September 2017.