Ĉerkesoj
genero
Ĉerkesoj estas etno en Rusio (Norda Kaŭkazio). Konsistigas signifan parton de loĝantaro en Karaĉaj-Ĉerkesio. Dum lastaj jaroj inter la ĉerkesoj kaj karaĉajoj (la plej granda etno de Karaĉaj-Ĉerkesio) estas interetna tensio.
Ĉerkesoj estas proksimaj parencoj de la najbara pli granda etno — kabardoj.
Aliaj lingvouzojRedakti
La nomo ĉerkesoj estas ankaŭ uzata por referenci al:
- la tuta adiga grupo de etnoj (kabardoj, adigeoj, ĉerkesoj, abazoj, abĥazoj ka.);
- la kaŭkazi-devenaj loĝantoj de Turkio kaj Sirio, prafiloj de islamana loĝantaro, forlasinta hejmojn post aligo de Kaŭkazio al Rusia Imperio.