Ĉernihivo
Ĉernihivo[1][2] (ukraine Чернігів, ruse Чернигов) estas la ĉefurbo de Ĉernihiva provinco de Ukrainio.
Ĉernihivo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de provinca signifo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 14000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 286 899 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 632 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 30′ N, 31° 18′ O (mapo)51.49388888888931.294722222222Koordinatoj: 51° 30′ N, 31° 18′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 136 m [+] | ||||
Areo | 79 km² (7 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chernihiv [+] | |||||
| |||||
Historio
redaktiĈernihivo estas unu el la plej aĝaj kaj plej signifaj urboj de la mezepoka Kieva Regno. Dum la 9-a jarcento ĝi estis ĉefurbo de orientslava tribo, kaj skribe unuafoje menciiĝis dum 907. Dum la 11-a ĝis 13-a jarcento la urbo estis centro de potenca princejo. Dum 1239 mongolaj rajdistoj sturmis, priŝtelis kaj detruis la urbon. Ekde 1370 Ĉernihivo estis parto de la Grandduklando Litovio, post 1503 parto de la Granda Duklando de Moskvo. Dum 1503 la urbo fariĝis pola, sed dum 1654 kiel parto de la Ukraina kozaka ŝtato de Bohdan Ĥmelnickij denove iĝis parto de Rusio. De 1802 ĝi estis ĉefurbo de la rusia Gubernio Ĉernihiva, kaj ekde 1932 ĉefurbo de la Ĉernihiva provinco.
La 21an de februaro 2014 oni faligis la monumenton de Lenino, eble la lastan simbolon de komunismo en la urbo.
2022
Pripafata de la 2-a tago de la rusa agreso
6.03. En Ĉernihivo al loĝkvartaloj falas rusaj bomboj destinitaj al detruo de fortikaĵoj - la konvencia milito transiras al sia kruela fazo
16.03 En la urbo pereis 53 personoj, kune kun ne malpli ol 10 personoj el homvico atendanta por pano
Vidindaĵoj
redaktiKonserviĝis sennombraj konstruaĵoj el la tempoj de la mezepoka Kieva regno:
- Katedralo Spaso-Preobraĵenski (11-a jarcento), la unua Katedralo de la Kieva regno
- Katedralo de Sanktuloj Boris kaj Gleb (11-a jarcento)
- Katedralo Uspenski (same 11-a jarcento)
Ankaŭ el la postaj epokoj, aparte la 17-a ĝis 18-a jarcentoj (ukraina Baroko) kaj 19-a jarcento (Klasicismo) ekzistas historiaj konstruaĵoj.
Referencoj
redakti- ↑ Pacjurko 2015, p. 239.
- ↑ Pacjurko 2015, p. 1506.
Literaturo
redakti- Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) “Ґлосарій українських реалій, яких немає в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine).