Ĉeurba distrikto (Nord-Osetio)

distrikto de Nord-Osetio
(Alidirektita el Ĉeurba distrikto)

La Ĉeurba distrikto - osete Горæтгæроны район [goretgeprni rajon], ruse При́городный райо́н [prigorodnij rajon] - estas unu el ok distriktoj aŭ rajonoj de la respubliko Nord-Osetio, parto de la Rusia Federacio.

Ĉeurba distrikto
Distrikto
Gorĝo Karmadon
Gorĝo Karmadon
municipa distrikto [+]

LandoRusio
RegionoNord-Osetio

ĈefurboOktyabrskoye
- koordinatoj43° N, 45° O (mapo)43.0602777844.735Koordinatoj: 43° N, 45° O (mapo)
Areo1 460 km² (146 000 ha) [+]

Loĝantaro103 132 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco70,64 loĝ./km² [+] [+]

Ĉeurba distrikto (Nord-Osetio) (Tero)
Ĉeurba distrikto (Nord-Osetio) (Tero)

Ĉeurba distrikto (Nord-Osetio)
Ĉeurba distrikto (Nord-Osetio)
DEC
Ĉeurba distrikto
Ĉeurba distrikto

Map
Ĉeurba distrikto

Vikimedia Komunejo:  Prigorodny District, Republic of North Ossetia – Alania [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi situas en la oriento de la respubliko. La areo de la distrikto estas 1 460 kvadrataj kilometroj. Ĝia administra centro estas la kampara loko Oktjabrskoje (osete Октябрыхъæу, ruse Октя́брьское). La nombro de loĝantoj laŭ la censo de 2010 estis 108 665, laŭ la censo de 2002 estis 102 990 kaj laŭ la censo de 1989 estis 75 017. La loĝantaro de Oktjabrskoje konsistigas 9,6% de la tuta distrikta loĝantaro.

Kontraste al la resto de la respubliko kie osetoj klare estas la plimulto de la loĝantaro, la distrikto havas signifan inguŝan loĝantaro. La distrikto en ĝia orienta parto estas konsiderita problema zono de la respubliko pro la altaj tensioj inter la lokaj inguŝoj kaj osetoj. Sekve de tiuj konfliktoj estas nun oseta plimulto.

La orienta parto de la distrikto komence de la epoko de Sovetunio estis parto de Inguŝio (kiu tiutempe estis parto de la ĉeĉena-inguŝa ASSR), sed estis transdonita al Norda Osetio en 1944 post kiam Stalino akuzis la inguŝojn kaj ĉeĉenojn kunlabori kun la nazioj, deportigis la tutan loĝantaron al centra Azio kaj malfondis la aŭtonoman respublikon. Kvankam en la fazo de degelo post la morto de Stalin la nemortintaj inguŝoj kaj ĉeĉenoj rajtis reveni al la regiono kaj la ĉeĉena-inguŝa ASSR en iom malgrandigita teritorio estis restarigita, la historiaj eventoj kondukis al la nunaj streĉiĝoj, kiuj videbliĝis post la disfalo de Sovetunio.

Ekzemplo de ingŭso naskiĝinta en la ĉeurba distrikto estas la nuna prezidanto de Inguŝio, Junus-bek Jevkurov.