Ĉevalo (ŝako)

ŝakfiguro

Ĉevalo (♘,♞) (foje kavaliro) estas ŝakpeco en formo de ĉevala kapo. Ĝiaj ecoj estas :

  • Ĉevalo moviĝas tute specife: nome, en unu movo je 2 ĉeloj horizontale aŭ vertikale plus unu ĉelo orte al tio.
  • Ĉevalon ne haltigas iuj interaj pecoj; ĝi povas "transsalti" ilin.
Nigra ĉevalo

El tio rezultas kelkaj interesaj sekvoj:

  • Ĉevalo povas atingi el iu pozicio maksimume ok ĉelojn; ĉe la rando de la tabulo estas malpli, ĝi do estas pli potenca en la mezo de la rando ol apud la randoj. (En la suba diagramo la blanka ĉevalo "regas 8 ĉelojn, dum la nigra ĉeval-duopo, nur 6)
  • Ĉevalo estas la nura peco, kiu povas ataki (minaci) damon, sen esti atakebla de ĝi.
  • Ĉevalo povas atingi sufokmaton, ĉe kiu la malamika reĝo estas tute ĉirkaŭata de pecoj kaj ne povas eskapi la minacon de ĉevalo. Tio konsistigas unu el raraj ekzemploj, en kiu oni povas mati per unu sola peco.
  • Per ĉevalo oni foje povas ataki samtempe du (aŭ plurajn) malamikajn pecojn, tiel ke normale nur unu el ili povas fuĝi.
  • Ĉevalo atakata de apuda kuriero aŭ peono povas per unu movo inversigi tiun atakon.

Oni taksas la valoron de ĉevalo pli malpli egala al tiu de tri peonoj (same kiel kuriero). En esceptaj okazoj ĝi povas esti tre valora, precipe se la ĉevala duopo bone kunlaboras.

a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Moviĝeblecoj de la ĉevalo
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Sufoka mato

Unikodo redakti

Unikodo difinas du kodojn por ĉevalo:
U+2658 Blanka ŝaka ĉevalo (HTML ♘)
U+265E Nigra ŝaka ĉevalo (HTML ♞)