La adjektiva esprimo ĉiam-hieraŭa kiel direkta traduko de la germana vorto ewiggestrig, same kiel la substantivigo al ĉiam-hieraŭulo (germanlingve Ewiggestriger), estas uzataj kiel akretaj vortoj kontraŭ homoj, kiuj obstinas je siaj politikaj opinioj kaj ne agnoskas progreson.[1] Konata germana vortaro Duden difinas ĉiam-hieraŭan homon kiel “iun, kies opinioj estas kaj restas tro malnovtempaj”.[2] Ofte la vorto estas uzata neĝentile en politikaj diskutoj, precipe al anoj de dekstraj popolismaj partioj.

Deveno redakti

La vorto ewiggestrig venas de la tragedio “Wallensteins Tod” de Ŝilero: La militestro hezitas, plenumi la ordonojn de la imperiestro, ĉar li ekkonas la jenan:

Germana originalo redakti

Ein unsichtbarer Feind ist‘s, den ich fürchte,
Der in der Menschen Brust mir widersteht,
Durch feige Furcht allein mir fürchterlich.

Nicht, was lebendig, kraftvoll sich verkündigt,
Ist das gefährlich Furchtbare. Das ganz
Gemeine ist‘s, das ewig Gestrige,
Was immer war und immer wiederkehrt
Und morgen gilt, weil‘s heute hat gegolten!

Esperanta traduko redakti

Estas nevidebla malamiko, kiun timas mi,
kiu rezistas kontraŭ mi en la brusto de la homoj,
per la timema timo sole kontraŭ mi – terure.

Ne tio, kio vive, forte sin anoncas,
estas la danĝere terura. La tute
malbona estas la ĉiam-hieraŭa,
kiu ĉiam estis kaj ĉiam reĉeestos,
kaj kiu morgaŭ validos, ĉar ĝi hodiaŭ validis.

Referencoj redakti

  1. http://de.thefreedictionary.com/ewiggestriger (vizitita la 13an de Julio 2009)
  2. http://www.duden.de/rechtschreibung/Ewiggestriger (vizitita la 26an de Oktobro 2011)