Ĉielira Insulo

Malgranda insulo en la Hinda Oceano norde de Madagaskaro parto de Sejŝeloj

Ĉielira Insulo, Insulo Ĉieliro, aŭ en franca Île de l'Assomption kaj en angla Assumption Island, estas malgranda insulo situanta ĉe 9° 43′ S 46° 30′ O / 9.717 °S, 46.500 °O / -9.717; 46.500 (mapo) en la Hinda Oceano norde de Madagaskaro kaj estas parto de la ŝtato Sejŝeloj. Ĝi situas ĉirkaŭ 30 kilometrojn sudoriente de la atolo Aldabro, parto de la Aldabra Insularo. Ĝi estas unika koralinsulo, kiu havas 11.07 km² en areo kaj kiu havas malgrandan setlejon en la ŝirma okcidenta flanko ĉirkaŭata de arboj Kasuarinoj. Abandonita plantejo de kokosarboj estas ĝuste sude de tiu. Inter du sablodunoj sudoriente de la setlejo etendiĝas aerodromo el betono. La okcidenta marbordo montras preskaŭ seninterrompan sablostrandon de 5 km. Du grandaj sablodunoj elstaras ĉe la sudorienta marbordo de la insulo, unu el ili 32 m alta.

Ĉielira insulo
NASA-bildo de Ĉielira insulo
NASA-bildo de Ĉielira insulo
insulo
Akvejo Hinda oceano
Insularo Aldabra Insularo
Geografia situo 9° 43′ 54″ S, 46° 30′ 52″ O (mapo)-9.731611111111146.51452777777832Koordinatoj: 9° 43′ 54″ S, 46° 30′ 52″ O (mapo) f1
Ĉielira insulo (Sejŝeloj)
Ĉielira insulo (Sejŝeloj)
DEC
Ĉielira insulo
Ĉielira insulo

Map

Longo 6,9 kmf2
Larĝo 2,4 kmf3
Areo 11,07 km² f4
Plej alta loko 32 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
vdr

Pro detrua efiko de guano-minado, kiu daŭris ĝis 1983, en la insulo hegemonias nudaj rokoj kaj kavoj, kaj ĝi estas dise kovrita de malalta vegetaĵaro.

Elstara loĝanto de la insulo estas la Ĉielirinsula geko, nome subspecio de geko troviĝanta nur en tiu insulo.

La dokumentario The Silent World estis parte filmita en la Ĉielira Insulo.