Ĉivava hundo

Meksika raso de hundoj
(Alidirektita el Ĉihuahuo)

Ĉivava hundoĉivavo (laŭ la meksika provinco Chihuahua, prononcu [tʃiˈwawa][1]) apartenas al la plej malgrandaj hundrasoj, apartenanta al dorlothundoj.

Huggy Bear - 1979 - Longhair
Kurtharara ĉivava hundo

Tiu hundo havas 2 tipojn:

  • longhara ĉivavo
  • mallonghara ĉivavo

La hundo originas el Meksiko, provinco Chihuahua. Indianoj jam konis ĝin antaŭ Kolumbo. Laŭ perado de Usono tiu hundo-raso disvastiĝis internacie.

La mallongharara hundo aspektas kiel malgranda kapreolo. La oreloj estas starantaj, baŭmaj. Dum la ida aĝo la oreloj estas ankoraŭ pendaj, tiam oni ne tuŝu ilin. Baldaŭe ili ekstaros.

La vosto de ĉivavo estas baŭma kaj rekliniĝas direkte al la kapo.

Tiu hundo estas taŭga por tiuj, kiuj loĝas en negranda loĝejo sen korto. La mallongharara tipo povas vivi en varmo. La oreloj malvarmigas la hundon, tial nur escepte pendas la lango. Al hundoposedanto, kiu ofte forvojaĝas, malkonvenas ĉivavo, ĉar la hundo bezonas akompanon.

Notoj redakti

  1. La grafema transskribo ĉihuahuo ne ŝajnas oportuna.