La Ĉikaga maratono (angle Chicago Marathon) estas grava maratono okazanta ĉiujare en Ĉikago, Ilinoiso, Usono. Kun la Berlina, Bostona, Londona, Novjorka kaj Tokia maratonoj, ĝi estas unu el la ses Ĉefaj Mondaj Maratonoj.[1] Tiele, ĝi estas ankaŭ kurkonkurenco de la ora serio de IAAF Gold Label. La Ĉikaga Maratono estas la kvara plej granda kurkonkurenco laŭ nombro de finantoj tutmonde.[2]

Ĉikaga maratono
emblemo
ripetiĝanta sporta evento
Branĉo de Ĉefaj Mondaj Maratonoj vd
Nomita laŭ Ĉikago
Lando Usono
Fondita en 1977
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Unua Ĉikaga maratono la 23an de Septembro, 1905. Louis Marks venkanta.
La venkinto de 2005 nome Felix Limo suferas la varmon de la konkurenco de 2007.

La kurkonkurenco de la 9a de Oktobro 2016 estis la 39a jariĝo de la kurkonkurenco.[3] La unua kurkonkurenco okazis la 25an de Septembro 1977 laŭ la origina nomo Mayor Daley Marathon, kiu arigis 4,200 kurantojn. Tiu kurkonkurenco estis okazinta ĉiujare ekde tiam, escepte en 1987 kiam oni kuris nur duon-maratonon.[4][5][6] Ĝi estas inter la plej rapide kreskantaj maratonaj vojkuroj en la mondo, ĉefe parte al sia tre rapida kaj ebena kurejo kiu faciligas la atingojun de personaj rekordoj kaj mondaj rekordoj.[7] Tiu kurkonkurenco akiris sian elitan statuson inter maratonoj disvolvigante rilatojn kun gravaj sponsoroj kiuj havigas la premimonon por allogi elitajn kurantojn kiuj produktis usonajn kaj tutmondajn rekordojn. Ekde 2008 la konkurenco estis sponsorita de la Bank of America, kaj estas oficiale konata kiel Bank of America Chicago Marathon.

Tiu konkurenco estas limigita al 45,000 kurantoj kaj nur kurantoj kiuj finas en 6½ horoj estas oficiale tempomezuritaj.[7] Tiuj kiuj deziras partopreni povas registriĝi post atingi tempokvalitan normigon aŭ estante selektita tra ĝenerala loterio.[8] Kvankam la kurkonkurenco havas limigitan registradon, esceptoj fariĝas por inkludi elitajn kuristojn kaj bonfarantajn reprezentantojn. Pli kaj pli, lokaj (ekz., Chicago's Children's Memorial Hospital), landaj (ekz., American Cancer Society) kaj tutmondaj (ekz., Global Business Assist, Team World Vision) bonfaraj kaj humanitaraj organizoj kuraĝigas sponsoritan partoprenon en la evento kiel rimedo akiri financon.[9][10]

La 13-an de oktobro 2019, la kenja kuristino Brigid Kosgei gajnis la unuan premion kaj metis la novan mondan rekordon por virinoj je miksa-seksaj maratonoj, fininte la kuradon je 2 horoj, 14 minutoj kaj 4 sekundoj. Tamen, ĝi ne estis oficiale konsiderata mondrekordo, ĉar la kurado ne estis aprobita de IAAF.

Referencoj redakti

  1. World Marathon Majors. World Marathon Majors. Arkivita el la originalo je 20a de Februaro, 2009. Alirita 22a de Aprilo, 2009. Arkivigite je 2009-02-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-20. Alirita 2017-06-10.
  2. http://www.chicagotribune.com/business/ct-chicago-marathon-economic-impact-1006-biz-20161005-story.html
  3. Registration. Chicago Marathon. Alirita 30a de Decembro 2014.
  4. Suozzo, p. 6.
  5. Karnes,Korey, "Running Wild," Chicago Social, October 2007, p. 68.
  6. Chicago Marathon at a Glance. Runners World (23a de Septembro 2009). Alirita 17a de Oktobro 2011.
  7. 7,0 7,1 Suozzo, p. 10.
  8. Douglas, Scott. Chicago Marathon Switches to Lottery for Registration. RunnersWorld.com (16a de Januaro 2014). Alirita 29a de Septembro 2014.
  9. "Marathon raises record amount". Chicago Sun-Times. 21a de Decembro, 2006. [1] Alirita la 10an de Junio, 2017.
  10. Team World Vision. Arkivita el la originalo je 12a de Aprilo 2008. Alirita 18a de Februaro 2008.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti