Ĉikkamagaluru, laŭ kanara lingvo ಚಿಕ್ಕಮಗಳೂರು estas urbego, administra centro de la samnoma distrikto Ĉikkamagaluru en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La loknomo signifas: naskiĝurbo de la pli malgranda filino.

Ĉikkamagaluru
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 577101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 13° 19′ N, 75° 47′ O (mapo)13.31666666666775.783333333333Koordinatoj: 13° 19′ N, 75° 47′ O (mapo) [+]
Alto 1 036 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉikkamagaluru (Karnatako)
Ĉikkamagaluru (Karnatako)
DEC
Ĉikkamagaluru
Ĉikkamagaluru
Situo de Ĉikkamagaluru
Ĉikkamagaluru (Barato)
Ĉikkamagaluru (Barato)
DEC
Ĉikkamagaluru
Ĉikkamagaluru
Situo de Ĉikkamagaluru

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chikmagalur [+]
vdr
Kolegia kampuso en Ĉikkamagaluru

Geografio redakti

Ĉikkamagaluru situas en montaro Okcidentaj Ghatoj en alteco 1090 metrojn super la marnivelo. Hassan (Barato) troviĝas 52, Ŝivamogga 72, Udupi kun la marbordo 111, Mangaloro 113, Ĉitradurga 121, Tumakuru 144, Majsuro 147, Mandya 150, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 199, Mumbajo 703, Kolkato 1682, tutlanda ĉefurbo Delhio 1710 kilometrojn (aere) [1].

 
Alta domo

Demografio redakti

En 2011 populacio de Ĉikkamagaluru estis 118 401. La legopovo estis 90%. Fine de la 1990-aj jaroj Ĉikkamagaluru atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio redakti

Oni malmulte scias pri historio de la loko: mezepoke ĝi apartenis al la influkampo de la Hoysala Imperio, baldaŭ al Majsura reĝlando, fine al la britoj. La fakta urba evoluo ne okazis ĝis la 20-a jarcento.

Ekonomio redakti

La ĉirkaŭa areo daŭre estas plejparte agrikultura; kafo estas ĉefe kultivata. La urbo mem estas regione grava centro por manfaritaĵoj, komerco kaj servoj. La urbego altiras turistojn pro sia agrabla kaj favora monta klimato kun tropika pluvarbaro.

Eduko kaj lingvoj redakti

En Ĉikkamagaluru la plej altnivela instruado okazas en la teknologia instituto kaj alia kolegio. La ĉefa lingvo estas la kanara lingvo (kiel oficiala lingvo), sed vaste konata ankaŭ la hindia lingvo, dum la urdua lingvo estas ofta inter la islamanoj.

Religioj redakti

Proksimume 70% de la populacio estas hinduaj kaj 25.5% islamaj; la cetero konsistas el kristanoj kaj ĝajnistoj.

Klimato redakti

En Ĉikkamagaluru jare pluvas averaĝe po 940 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-29 °C.

Trafiko redakti

Al Ĉikkamagaluru kuras 5 ĉefvojoj. La fervoja linio finiĝas ĉe la periferio. La plej proksima flughaveno funkcias en Mangaloro.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans