Ĉina orienta fervojo

(Alidirektita el Ĉina Orienta Fervojo)

Ĉina orienta fervojo (ruse Китайско-Восточная железная дорога, КВЖД) aŭ orientĉina fevojo estas fervoja linio, kiun konstruis Rusio en Manĉurio, fine de la 19-a jc. La specifajn jurojn pri la fervoja linio akiris Rusio fare de Ĉinio post la ĉina-japana milito (18941895) laŭ la sekrete alianca fervojo de 1896. Du jarojn poste, Rusio efikis premon je Ĉinio kaj tiu lasta permesis longigon de linio ĝis Port Arthur (hodiaŭ Luŝun) de la Flava rivero. En la konstruado de la fervojo partoprenis polaj inĝenieroj, i.a. Stanisław Kierbedź. Kiel centro de la Ĉina orienta fervojo estis elektita lan urbo Harbino. Por la konstruado de la fervojo estis ankaŭ dungitaj multaj poloj kiuj pli frue laboris en la konstruado de la transsiberia fervojo kaj krome la poloj ekzilitaj pro sendependiĝ-politiko fare de la rusa caro post la falo pola Novembra ribelo en la jaro 1863. Tiun sud-manĉurian linion akiris Japanio post la rusa-japana milito (19041905).

Oni planis la orient-ĉinan fervojon kiel plilongiĝo de la transsiberia fervojo, ĉar tiu estis la plej mallonga itinero ĝis senfrosta havenurbo Vladivostoko, situanta je bordo de la Japana Maro. La sovetia registaro kondamnis en 1924 la rusajn imperiajn pretendojn kontraŭ ĉinio, sed la kontrolon de la fervoja linio rezervis por si. La ĉinoj ekposedis la fervojon tri jarojn poste, sed ili devis redoni ĝin en 1929 pro la ĉina-soveta konflikto de 1929. La Sovetunio vendis la fervojon en 1935 al la japana pupŝtato Manĝukuo.

Post fino de la Dua Mondmilito, naciisma registaro de Ĉang Kajŝek subskribis la ĉinan-sovetian kontrakton (en la 14-a de aŭgusto 1945), en kiu la Sovetunio akceptis neapogon de la ĉinaj komunistoj en la intercivita milito, reciproke la Sovetunio iĝas kunposedanto de la orientĉina fervojo dum 30 jaroj. La Sovetunio redonis sian posedaĵon en 1953 al la Ĉina Popola Respubliko.