Ĉina Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Ĉinio

La Ĉina Ruĝa Kruco - simpligita ĉina skribo 中国红十字会, tradicia ĉina skribo 中國紅十字會, pinjine Zhōngguó Hóngshízìhuì - aŭ Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio estas societo de humanitara helpo en Ĉinio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Pekino, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Chen Zhu [Ĉen Ĵu].

Ĉina Ruĝa Kruco
中国红十字会
Emblemo de Ĉina Ruĝa Kruco
Lando Ŝablono:Popola Respubliko Ĉinio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
fondinto Sheng Xuanhuai
Fondiĝo 10-a de marto 1904
prezidanto Chen Zhu
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
dungitoj 7774
Sidejo Pekino
Interretejo https://www.redcross.org.cn/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
hospitalo de la Ĉina Ruĝa Kruco en Sinino