Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 1984

La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso havis 38 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Lee Fu-an. La sportistoj atingis unu bronzan medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 43-an rangon.

Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 1984
Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso
Flagtenanto:  Lee Fu-an
Sportistoj 38 en 12 fakoj
Medaloj
rango: 43
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
1
Sume
1
vdr

La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
olimpika emblemo