Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2016

La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro havis 57 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Isheau Wong dum la malferma ceremonio respektive Hsu Shu-ching dum la ferma. La sportistoj atingis unu oran 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 50-an rangon.

Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2016
Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro
Flagtenanto:  Isheau Wong (malfermo)
Hsu Shu-ching (fermo)
Sportistoj 57 en 18 fakoj
Medaloj
rango: 50
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
2
Sume
3
vdr

La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la ŝtata prezidantino gratulas al atletoj
 
jen la prezidantino mem en teamaj vestaĵoj de 2016