Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2020

sporta delegacio

La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 68 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Kuo Hsing-chun kaj Lu Yen-hsun dum la malferma ceremonio respektive Chen Chieh dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 4 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 36-an rangon.

Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Kuo Hsing-chun kaj Lu Yen-hsun (malfermo)
Chen Chieh (fermo)
Sportistoj 68 en 18 fakoj
Medaloj
rango: 36
Oro
2
Arĝento
4
Bronzo
1
Sume
7
vdr

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
parto de la tajvana teamo en akcepto post la olimpiko