La ĉinajangzia aligatoro (Alligator sinensis) el la krokodiluloj estas propra al Ĉinio kaj troviĝas en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero, ĉefe en la provincoj Anhuj, Ĝjangsu kaj Ĝeĝjang. Ĝi havas mallongan sed rondan faŭkon, longas je 1-2 metroj kaj pezas 10 kilogramojn. Ĝia dorso, kiu surhavas ses vicojn da horizontalaj kornecaj skvamoj, estas malhelbruna kun flavaj makuloj kaj strioj, kaj ĝia abdomeno grizblanka.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina aligatoro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Krokodiluloj Crocodilia
Familio: Aligatoredoj Alligatoridae
Genro: Aligatoro Alligator
Specio: A. sinensis
Alligator sinensis
Fauvel, 1879
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĉinaj aŭ jangziaj aligatoroj vivas en riveroj kaj malprofundaj lagoj de la subtropika zono. Ili manĝas ĉefe fiŝojn, ranojn, akvobirdojn kaj malgrandajn mambestojn. Sin kaŝante sub akvo, la aligatoro.tenas nur la naztruojn kaj okulojn sur la akvo, senbrue alproksimiĝas al ĉasaĵo kaj faras surprizan atakon kontraŭ ĝi. Ĝi fosas kavon kiel sian loĝejon en bambuaro, fragmitaro kaj ĉe riverstrando kaj lago, kie kreskas herboj. En la kavo troviĝas multaj en- kaj elirejoj, el kiuj iuj kondukas al la tero kaj aliaj, pli malgrandaj, al la akvo. En la kavo troviĝas granda nesto. La jangzi-a aligatoro vintrodormas ĝenerale de la lasta tagdeko de oktobro ĝis marto de Ia sekvanta jaro. Somere, kiam la vetero far iĝas varmega kaj sekega, ĝi ankaŭ dormas dum mallonga tempo. Ĝi ordinare pariĝas en junio, ĝia pariĝa tempo tamen estas influata de vetero. Se printempo varmiĝas pli frue, ili do vekiĝas pli frue el la vintra dormado kaj fruigas sian pariĝon. Unu maskla aligatoro povas pariĝi al kvar aŭ kvin femalaj aligatoroj. Kiam la masklaj estas pli multaj ol la femalaj, okazas do kruela batalo inter la masklaj. La gealigatoroj pariĝas en akvo. La ovumado de la femala aligatoro okazas unu monaton post la pariĝo. Antaŭ ovoellaso ĝi fosas kavon, en kiu ĝi amasigas putrintajn foliojn, kaj herbojn. Ĉiufoje ĝi demetas kelke da eĉ dekojn da ovoj. Post du-monata spontanea kovado eloviĝas la idoj. Tiam ĝi fariĝas furioza kaj ĉiam gardas la neston ĉirkaŭe. Nelonge post sia eloviĝo la aligatoridoj jam povas naĝi en akvo.