Ĉinaj dinastioj
Dum la historio Ĉinio ŝanĝis multajn dinastiojn.
En ĉi tiu listo la literumo de dinastio estas laŭ pinjino sen tonoj kaj tio en la krampoj estas laŭ Pekina Esperanto-Asocio.[1]
- Dinastio Xia (Ŝja) - en 21-16 jc a.K.
- Dinastio Shang (Ŝang) - en 16-11 jc a.K.
- Dinastio Zhou (Ĝoŭ) - en -1066 ĝis -221 a.K.
- Dinastio Qin (Ĉin) - Fondita de tinania, sed historie gravega QIN Shi Huangdi unuiganto de Ĉinio, de ties skribo, ktp, en -221 ĝis -207 a.K. Falis rezulte de popola ribelo.
- Dinastio Han (Han) - en -206 a.K. ĝis 220 p.K. Fondinto Liu Ban. Okazigis konkeran politikon, rezulte de kio, la limoj de la regno grave pligrandigis. Establiĝis komercaj kaj kulturaj kontaktoj kun la landoj de Mez-Azio kaj Hindio.
- Sudaj dinastioj - en 420 - 589.
- Nordaj dinastioj - en 386-581.inter ili
- Norda Wei (Norda Ŭej) dum kiu estis granda disvolviĝo de Budhismo
- Dinastio Tang - la plej klasika dinastio, kies institucioj restis kopiitaj, kies poezio restas plej konata. Riĉeco de Budhismo, kondukanta en 848 en edikto kontraŭreligia.
- Kvin dinastioj - laŭ kvin periodoj de malsamaj familioj: Liang, Tang, Jin, Han, Zhou; regis en 907-960 jaroj;
- Dinastio Liao (Ljaŭ) - en 916-1125;
- Dinastio Song (Song) (Nordaj Song, Bei-Song: 960 - 1127
- imperiestro Huizong; 1101-1125
- Sudaj Song, Nan-Song: 1127 - 1279
- Okcidenta Xia (Okcidenta Ŝja): 1032 - 1227
- Dinastio Jin (Ĝin) - en 1115 - 1234;
- Dinastio Yuan (Jŭan) - imperiestra dinastio en Mongolio en Ĉinio en 1279 - 1368; Fondis mongola ĥano Kublaj-Ĥano, kiu finis konkeron de Ĉinio en 1279. Dum la regado de Yuan-dinastio, la ĉefurbo translokiĝis al Pekino.
- Dinastio Ming (Ming) - en 1368 - 1644; Fondis ZHU Yuanzhang, rezulte de la renverso de mongola dinastio Yuan. Falis pro la ribelantoj sub gvidado de LI Zicheng.
- Dinastio Qing (Ĉing) - Manĉuria imperiestra dinastio en Ĉinio en 1644 - 1911. Manĉuroj prenis la potencon rezulte de la konkerado de Ĉinio. Post kadukiĝo kaj intensa eŭropa kolonieca interveno, la lasta dinastio de Ĉinio, falis pro la Sinhaja revolucio en 1911-13.
Referencoj
redakti- ↑ "Esperanta-ĉina vortaro" Pekino, 1986.