Akvokaŝtano

(Alidirektita el Ĉinia akvokaŝtano)

Ordinara akvokaŝtano, dolĉa akvokaŝtanoĉinia akvokaŝtano (Eleocharis dulcis) estas plantspecio el la familio de la Ciperacoj (Cyperaceae). La akvokaŝtano havas sian nomon pro la simileco de ĝia manĝebla tubero kun la kaŝtano. Ĝi absolute ne estas parenca al ĝi. Similas ankaŭ la frukto de la akvonukso (Trapa natans).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
akvokaŝtano

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Ciperacoj Cyperaceae
Subfamilio: Cucurbitoideae
Genro: Eleocharis ’’
Specio: C. moschata
Eleocharis dulcis
(BURM.F.) TRIN. ex HENSCH.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
akvokaŝtano, tubero

Priskribo redakti

La akvokaŝtano estas planto kiu vivas en akvo. Ĝi formas kvar ĝis ses starantaj, kavaj tigoj, kiuj kreskas ĝis 1,5 m alte . Ili havas la formon de folioj. La diametro estas 3 ĝis 7 mm. La veraj folioj estas reduktitaj al tri ĝis kvar bazaj foliingoj de bruna ĝis nigra koloro. La malgrandaj floroj staras terminale ĉe la tigoj en cilindra, 1,5 ĝis 4 cm longa kaj 6 ĝis 7 mm larĝa spiko. La frukto estas nuksetoj. La radikoj konsistas el dratecaj rizomoj, ĉe kies fino kreiĝas ĉ. 2,5 ĝis 4 cm granda, subgrunda tubero. La interno de la tubero estas blankeca. Ĝi havas akvoenhavon de ĉ. 80 % kaj estas kovrata de ĉ. 0,75 mm dika skvama ŝelo. Ĉe la tubero troviĝas konusformaj burĝonoj.[1][2]

La tubero estas manĝata de kelkaj akvobirdoj, ekzemple de la piga ansero (Anseranas semipalmata).[3]

Uzado redakti

La akvokaŝtano treege taŭgas por kuiri kaj ne perdis post longa kuirado sian konsistencon. La blanka karno havas dolĉan guston. La tubero estas senŝeligata kiel pomo. Multaj kuiritaj aziaj manĝaĵoj enhavas akvokaŝtanojn. Atentu kiam ĝi estas manĝata krude. Je la surfaco troviĝas relative ofte speco de hirudo (Fasciolopsis buski) kiu malsanigas homon kaj porkon per cerkariojn.[4]

La amelo el sekigitaj tuberoj estas uzata en Ĉinujo por fari dolĉan trinkaĵon, la fojno de la planto estas uzata por pleki matojn, korbojn kaj ĉapelojn.[2]

Kultivado redakti

La akvokaŝtano estas kultivata en starantaj akvejoj en Tajlando, suda Ĉinujo, Tajvano, Japanujo,[1] Filipinoj kaj Hindujo. La kultivado ekster tiu regiono estas ekstreme komplika, ĉar la akvokaŝtano bezonas certan helan kaj malhelan takton, kiu nur troviĝas proksime de la ekvatoro.[1]

La tumonda produktado malkreskis meze de la 1990aj jaroj. Tiam oni ekzemple rikoltis en Japanujo en la jaro 1984 nur 1600 tunoj, dum en 1992 oni rikoltis 1200 tunoj, en Tajvano la rikolto malkreskis de 1200 tuno en la jaro 1992 al nur 860 tunoj en la jaro 1995..[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 David Midmore: Chinese Waterchestnut. Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine In: The New Rural Industries – A Handbook for Farmers and Investors. Australian Government – Rural Industries Research and Development Corporation. 1998.
  2. 2,0 2,1 Shiu-ying Hu: Food Plants of China. The Chinese University Press, Hong Kong, 2005. ISBN 962-201-860-2.
  3. Jeremy Russel-Smith et al.: Aboriginal Resource and Utilization and Fire Management Practice in Western Arnhem Land, Monsoonal Northern Australia: Notes for Prehistory, Lessons for Future. In: Human Ecology. Volume 25, Nummer 2, Juni 1997. Seiten 159–195. COI:10.1023/A:1021970021670
  4. Dönges, Parasitologie 1988, dort Wasserzwiebel, E. tuberosa genannt

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti