Ĉiniot, urdue چنیوٹ estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.

Vasta panoramo en Ĉiniot
Vasta panoramo en Ĉiniot
Ĉiniot
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 35400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 477 781  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 43′ N, 72° 59′ O (mapo)31.71666666666772.983333333333Koordinatoj: 31° 43′ N, 72° 59′ O (mapo) [+]
Alto 179 m [+]
Ĉiniot (Panĝabo)
Ĉiniot (Panĝabo)
DEC
Ĉiniot
Ĉiniot
Situo de Ĉiniot
Ĉiniot (Pakistano)
Ĉiniot (Pakistano)
DEC
Ĉiniot
Ĉiniot
Situo de Ĉiniot

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chiniot (city) [+]
vdr
Ponto de Ĉiniot

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ĉiniot situas sur ebenaĵo kun montetoj kaj elstarantaj rokoj laŭ maldekstra bordo de Ĉenabo, la alia (transa) bordo situas urbo Rabvah. De Ĉiniot Fajsalabado troviĝas 36, Lahoro 131, Rawalpindi 209, Multano kaj Islamabado po 223, Peŝavaro 288, Kveta 592, Sukur 599, Hajderabado 836, Karaĉio 961 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Pri Ĉiniot mankas fidelaj fontoj el la mezepoko. Dum la Mogola Imperio Ĉiniot apartenis al provinco de Lahoro. Inter 1640 kaj 1656 la urbo estis fama pri belega nova moskeo. La metiistoj laboris eĉ en Taĝ-Mahalo. Post falo de mogoloj nelonge estis en tiu loko sendependa regno, poste la sikoj sekvis. La urbo falis en britan regadon en 1849 kaj la urbo ricevis komunuman statuson en 1862. Tiutempe irigaciaj kanaloj estis konstruitaj kaj tio kreis multajn novajn "kanalajn koloniojn" ĉirkaŭ Ĉiniot. Post la sendependiĝo en 1947 la islamaj rifuĝintoj el nova ŝtato Barato ekloĝis ankaŭ en Ĉiniot.

 
Riverbordo kun ponto ĉe Ĉiniot

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1875 1972 1981 1998 2017
11 999 70 108 105 559 169 282 278 747

En Ĉiniot la parolata lingvo estas la panĝaba.

Eduko redakti

En Ĉiniot universitato funkcias kun pluraj aliaj kolegioj. Menciindas la biblioteko.

Bildoj pri Ĉiniot
 
Kolegio
 
Ĉefkampuso
 
Librejo
 


Ekonomio redakti

Ĉiniot estas fama pro siaj lignaj mebloj kaj disvolviĝis kiel centro de lignoprilaboro pro la rivero Ĉenabo - ĉar la konstruligno de Kaŝmiro estas flosigita laŭ la rivero direkte al Ĉiniot. La aliaj produktoj inkluzivas silkojn, kotonojn, tritikojn, sukerojn, rizojn, laktojn.

Trafiko redakti

Ĉiniot estas ĉe la intersekciĝo de la vojoj Fajsalabado-Sargodha kaj Lahoro-Ĝang. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Fajsalabado. La stacidomo estis konstruita en 1927 ĝi estis bonega paŝo por la loka ekonomio. Tra la ponto estas atingebla Sargodha, en la alia direkto ĉefe Fajsalabado, iom pli longa trako Lahoro.

Klimato redakti

Ĉiniot situas en varma duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh) kun influo de musono. La vetero estas ŝanĝiĝema. La temperaturo averaĝe varias inter 19-39 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 399 milimetroj. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte en la musona periodo inter junio-septembro.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans