Ĉinuka piĝino

(Alidirektita el Ĉinuka ĵargono)

La ĉinuka interlingvo (angle Chinook Jargon, The Jargon, Chinook; propre Chinuk wawa) estas interlingvo de ĉirkaŭ 700 vortoj, kiu ekde antaŭ ol Usono naskiĝis ĝis ĉirkaŭ 1900[1] paroliĝis almenaŭ ete de preskaŭ ĉiuj loĝantoj kiel komerca kaj ĉiutaga lingvo, en la Pacifika Nordokcidento de Ameriko. Nuntempe ankoraŭ paroliĝas de kelkaj homoj, kaj restaĵoj ekzistas en nomoj kaj dialektaj vortoj, sed kompare ol antaŭtempe, preskaŭ ne ekzistas. La vera mortofalo pri la restantaj vortoj el la ĉinuka en la angla dialekto, venis danke al la dua militego. Estis tiom ĉiutaga ke eĉ paroliĝis juĝeje, kaj gazetoj ne eĉ tradukis la lingveton kiam aperis artikole, anonce ktp. Uziĝis de ĉiuj en la lingvoloko — indiĝenanoj, ĉinanoj, usonanoj kaj aliaj.

Ĉinuka piĝino
lingvo • piĝinomoderna lingvo
piĝino aŭ kreola lingvo
Parolantoj 1
Skribo latina alfabeto, stenografio de Duployé
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 chn
  Glottolog chin1272
Angla nomo Chinook Jargon
Franca nomo chinook
vdr
Nuntempa, atentiga, anonca frapfrazo kun ĉinuka vorto

Nuntempe, plejparte nur restas kiel nomoj de urboj, riveroj, gazetoj, kompanioj ktp, spite ke parolantoj de la vera lingvo ankoraŭ ekzistas. Nuntempe la landanoj plejofte ne scias la devenojn kaj verajn signifojn de la elĉinukaj vortoj, ĉar dum kaj post ol la dua militego, la lingveto forpremegiĝis danke al la forpeliĝo de la indiĝenanoj kaj, inter aliaj aferoj, la registraroj deziris ke ja ĉiuj landanoj (ambaŭ la indiĝenanoj kaj la aliaj) parolus nur la tiel-nomatan puran anglan sendialekte.

Ankoraŭ-uzataj vortoj: redakti

En la plejparto de la landregiono ne nuntempe uziĝas kiel ĉiutaga lingvo, tatmen ĉi vortoj sube restas en multaj urbnomoj, kiel slango angla ktp:

Chinook = uziĝas por ĝenerale signifi »indiĝena« aŭ »de stranga speco«.

Tillicum = »popolo, amiko«, urbnomo.

Alki = »iam« loknomo, kaj estas Vaŝingtonia moto.

Boston = »Usona«, loknomo.

Kalakala = »birdo«, prama nomo.

kinnikinnik = la nomo de iu keskaĵo ajn kies folioj fumiĝis, sed nuntempe uziĝas en la angla por signifi nur unu kreskaĵo (»arctostaphylos uva-ursi«)

potlatch, potluck = »dono, donaco«, uziĝas ankoraŭ nuntempe oftege pri festoj.

salt chuck = »sala akvo«, maro. Diriĝas radie pri la vetero.

masi, mahsi = »dankon«, diriĝas radie, Kanade.

siwash = »indiĝena«, ofte ekzistis kiel nomo de komercaĵoj sed nuntempe estas fivorto al la devena popolo.

hiyu, HiYu = »multe«, nuntempe la nomo de festoj kaj komercaĵoj.

he he, heehee = »ridi, amuẑaĵo«, la nomo de multaj amuzejoj kaj festoj, kaj komercaĵoj.

tee, tyee = »estro«, diriĝas dialekte en kelkaj frazoj kiel »the big tyee« (la granda estro) kaj »tyee salmon« (salmestro).

high muckamuck = »multe manĝaĵo(n havas)« riĉulo, gravulo, pompulo. Diriĝas dialekte.

 
»Siwash« signifas »indiĝenano« en la ĉinuka

skookum = »forta, bonaĵo«, loknomo kaj dialekta vorto por signifi kiel »bone!«.

stick = »arbaro, arbo, arbaĵo (ŝtipo, ligno ktp)«, loknomo.

cultus = »fia, aĉa, vana, senvalora«, loknomo.

chee chako = »ĵusveninta, freŝa veno«, nova homo al loko (kiel nia esperanto slango, »freŝbakito«).

Klootch, Cluchman = »ino, edzino«, uziĝas dialekte.

quiggly, kekuli, kickwillie = »sub, subtera«, la nomo de subtera domospeco.

tolo = »gajni, venki«, nuntempe uziĝas Usone por signifi speciala speco de dancofesto ĉe lernejoj.

klahowya = »saluton! ĝis revido!«, foje uziĝas sur komercaĵoj.

Signifo en Ĝenerala Usona Historio redakti

Inter aliaj aferoj, por kapti la landon de la devenuloj, kelkaj registoj de Usono uzis ĉi lingvon por skribi, paroli ktp al la devenuloj por forpreni la landojn, ĉar estis tro malpreciza lingvo por bone interparoli kaj klarigi tiajn aferojn. Tiel Usono »laŭleĝe« ŝtelis la landon de la devenaj popoloj. La registraro ne eĉ deziris veran tradukiston.[2]

Eĉ nuntempe, Usonanoj kaj Kanadanoj vidas televidojn, legas bildliteraturojn ktp kiuj enhavas indiĝenanojn, kiuj parolas per malbona gramatiko. Ĉi gramatiko bonus en la ĉinuka! Ĉar la loko de ĉi lingvo estis unu el la plej lastaj lokoj Usone kun nur devenuloj, kaj la loko donis multajn fabelojn kaj famekonatulojn al Usono, kredeble ĉi ideo pri malbona gramatiko venas el la rekta traduko de la ĉinuka lingveto al la angla. Ekzemple:

(Malbona gramatiko):

How! Me big chief. Me no want her. = Sal! Mi granda estro. Mi ne vol' ŝi.

(Ĉinuka lingveto, bona gramatiko):

Klahowya (How; Saluton)! Naika (me; mi) hyas (big; granda) tyee (chief; estro). Naka (me; mi) wik (no; ne) tiki (want; volas, deziras) yaka (her; ŝin).

Vortoj kaj vortordo redakti

Ĝenerale oni diras ke nur ekzistas ĉirkaŭ 700 vortoj, en la antaŭtempa formo de la lingvo. Kompreneble, frazetoj kun specialaj signifoj ankaŭ ekzistas.

Kelkaj vortoj estas vere pli ol unu vorto en la devena lingvo, ekzemple »gitop« vek', ellit' venas el la angla »get up« (laŭvorte: ricevi sur) , kaj »li dawn« kuŝ' venas el »lie down« (laŭvorte: kuŝi malsupre), sed git, op, li, dawn, memsole ne ekzistas kun tiuj anglaj signifoj kaj ne estas diseblaj vortoj en la ĉinuka lingveto.

 
Ekzemplo de la antaŭtempa skribsistemo

Ĉirkaŭ 50% da la vortoj venas el la lingvoj de la ĉinukanoj, kiuj loĝis laŭ la malalta parto de la valo de la Rivero Kolumbia; inter tiuj lingvoj estis la kikŝta (»Kiksht«), klakama »Clackamas« kaj klacpa »Clatsop«. Aliaj indiĝenaj lingvoj (laŝucida »Lushootseed«, nutka »Nuu-cha-nulth«, ĉehelsa »Chehalis«), samtempe la franca kaj angla, estis malpli gravaj fontoj.

Tamen la gramatiko de tiuj lingvoj ne uziĝis. La lingveto havas tute propran gramatikon, kaj pli ol duono de la vortoj propras, sed la Usona registoj ktp ankoraŭ malestimemis ĝin kiel »malbona dialekto«, (tiel estas kutima afero en landoj kun multaj dialektoj). La vortosumo sufiĉis kiel ĉehejma, laboreja kaj komerca lingvo, sed ne bone taŭgis aliaj temoj (kiel religio). Multaj vortoj signifas klare nur laŭokaze, kaj mansignoj uziĝis ofte por pliklarigi la signifojn (tamen eblas skribi la lingvon, do eĉ se mansignojn mankus ankoraŭ komprenus oni).

Ekzemple, pi signifas ambaŭ »kaj, sed«, ukuk signifas ambaŭ »ĉi tiu, tiu«, ilahi signifas »ter', land', domej', vilaĝ', urb', mond'« kaj ne vere ekzistas »si, pri, ke, la, ol« do aliaj vortoj anstataŭiĝas.

Se vorto ne direndis, ne diriĝis. Do, ekzemple, »maika tiki mawich (ci volas cervon)«, vere signifus »ci volas cervon; ci volas cervan viandon«.

Laŭ la lingvo, vivuloj kaj nevivuloj ne samas, sed nur en la vortoj »klaska (ili pri homoj, bestoj ktp)« kaj »yaka (ili pri ŝtonoj, domoj ktp)«. Lokoj kaj tempoj samas laŭgramatike; inoj kaj viroj, o-formoj kaj oj-formoj ktp.

En la gramatiko plejparte ekzistas nur vortordo; ne ekzistas diversaj specoj de vortoj kiel »o-vorto, a-vorto, j-vorto, s-vorto (verbo)«. Precize kiel la indonezia kaj la inuita lingvaro, tempeco klariĝas nur laŭbezone, kaj do vortoj kiel »alki (iam = ofte -os), tomalo (morgaŭ, la sekva tago = -os), ankuti (eks- = -is)« uziĝas por tempigi.

La nura gramatiko estas ke la antaŭa vorto prias kaj malvastigas la signifon de la malantaŭan, do ĉiuj vortoj funkcias simile ol esperantaj radikoj, kaj oni komprenas laŭvortorde kaj laŭsaĝe. La vortordo estas ĉi tiel:

(a-vorto) (o-vorto) (verbo) (n-vorto)

La loko de e-vortoj estas laŭbezone: se la e-vorto prias la tutan frazon, venas ĉe la komenco aŭ malkomenco de la frazeto. Se prias pli nur la verbon, venas tujantaŭ la verbo. Se estas prepozicio (kiel »je, al, ĉe« ktp), venas tujantaŭ ol la priata vorto:

nayka = mi, mia, miaj, min, miajn....

mimalus = morto, morte, la morta, mortas, mortus...

nayka memalus = mia morto; mi morte; mi mortas/mortis/mortos/mortus.

nayka aw memalus = mi(a) virfrat(o) mort(estas)

ukuk man memalus nayka aw = Ĉi / tiu hom(o) mort(as/is/os/us) mi(an) virfrat(on).

Ĉefvortoj gramatikigaj redakti

mamuk = labor', kre'. Uziĝas kiel -ig- kaj verbigi.

  1. mamuk memalus = »krei morton« mortigi.
  2. wik nsaika komtaks ikta nsaika mamuk = ni ne sci(as) kion ni far(as).

chako = ven, -iĝ-.

  1. iht tkop man chako = unu blankhaŭta homo ven(is).
  2. naika tiki chako liplit = mi volas iĝi pastro

kopa = loke, je, al, pri.

  1. klaska klatwa kopa hloima ilihi alta = ili vojaĝas loke(n) alia lando nun = ili vojaĝas je (al, en) alia lando...
  2. naika tumtum kopa kofi = mia opinio loke kafo (= mia opinio pri kafo)

kopet = nur; fin, halt, ĉes; posttempe ol

  1. pus kopet makmak = kiam ĉes/fin(is) la manĝon
  2. kopet sitkom son = posttempe ol tagmeze
  3. kopet iht = nur unu; sole

pus = por, dum, pri ke. La »dum« signifo ofte tradukiĝas kiel »kiam«.

  1. pus kopet makmak = dum finis manĝe (= post ol kiam finiĝis manĝi)
  2. iawa nsaika lidawn pus slip = tie ni kuŝ(is) por dormi
  3. tkop man klaska mash sitkom ukuk hwit, pi klaska iskom sitkom; tiki pus drit tikop klaska saplil = blankhaŭtaj homoj, (tiuj) forigas duone ĉi tritikon, kaj (tiuj) prenas duonon; volas (pri) tre blanka (sia) faruno.

kakwa = kvazaŭ, kiel, tiel; tial.

  1. mamuk rost ukuk kopa fraing pan, kakwa msaika rost kofi = rosti ĉi tion loke fritilo, kvazaŭ vi rostas kafon
  2. klaska tiki pus drit tikop klaska saplil, kakwa klaska mash ukuk hwit iaka skin = tiuj volas tre blanken sian farunon, tial forigas tiun tritikon de sia haŭto (=ŝelo).

Vortoj eĉ kunmetiĝas por signifi alie laŭbezone aŭ laŭdialekte: kakwa (tiel, kvazaŭ) + pus (dum) = kakwa pus (kvazaŭ, simile).

Naskiĝo de la lingvo redakti

Ni ne scias ekde kiam la lingvo ekzistis. Kiam la unuaj anoj de Usononto (Meriwether LEWIS kaj William CLARK) venis, ia interlingvo jam paroliĝis de la indiĝenanoj por komerci, kaj jam enhavis la radikojn kaj bazvortojn de ĉi ĉinuka lingveto. Ekzistis tiom lingvoj tie ke se alie, homoj (jes, eĉ indiĝenaj) ne eblus vojaĝi kaj interparolie ie ajn.

Post tiam, ekzistis pli indiĝenanoj ol aliaj homoj kaj do infanoj malinfaniĝis apud unu la alia sed parolus nesamajn lingvojn. Kompreneble, tial la ĉinuka iĝis kiel ĉiutaga lingvo urbe, laboreje kaj eĉ ete foje registare. Post tiam, eĉ post al multaj indiĝenanoj parolis la anglan, la tie-loĝantoj uzadis la lingvon kvazaŭ dialekton, por fieri kaj klarigi ke »ni venas de ĉi tie!«.

La Kompanio de la Hudsona Golfo (felokompanio) utilis la lingvon por pliprofitigi; la indiĝenanoj kaptis kaj felis bestojn ege pli bone kaj malmultekoste ol la aliaj popoloj, kaj oni bezonis interlingvon. Samtempe, la usonanoj, kanadanoj ktp bezonis klarigi siajn pensojn kaj intencojn al la indiĝenanoj, alie eble mortiĝus.

Ĉar la kompanio venis plej frue el la usonanoj kaj kanadanoj, kaj ĉar homoj ne eĉ zorgis pri kion la indiĝenanoj diris pri siaj historioj, la usonanoj kaj kanadanoj disvastigis kaj kredis la mensogon ke la kompanio kreis la ĉinukan lingveton.

Eksparoliĝo redakti

La lingvo plejparte uziĝas inter la indiĝenanoj kaj aliaj homoj, do kiam la registaro forpelis la indiĝenojn, la aliaj homoj ne plu parolendis la lingvon. La lingvo tre malestimiĝis de homoj de aliaj lokoj, tiel ĉiuj dialektoj, kaj iam post iam forpremiĝis por la tiel-nomata bona angla. Tiatempe, ĉiuj dialektoj traktiĝis malbone kvazaŭ ja neniu Usone parolis ĝuste. Jen, kutima opinio de homoj de aliaj lokoj:

Angle: »...It has naturally found its way into the spoken language of the Oregon and Washington Territory whites, and the ability to use it freely was once regarded by them as an accomplishment. It is an accomplishment that stands on the same level with the more pretentious pedantry of interlarding bad French, or Spanish, or Latin with good English. The mixture is disgustingly vulgar.«

Esperanto: »Ĝi memevidente iĝis en la parola lingvo de la Oregonaj kaj Vaŝintonaj blankhaŭtoj, kaj la lerto pri plenuzi ĝin iam konsideriĝis kiel bonaĵo. Estas bonaĵo tiom bona kiel la pli afektaj paroloj de homoj kun francaĉa, aŭ hispanaĉa, aŭ latinaĉa en bona angla. La miksaĵo estas naŭzige vulgara«

— Saguache Chronicle, 1884.08.08; (reskribo el la San Francisco Chronicle)[3]

Tamen ĉiuj scias, ke la nuntempa angla lingvo mem venis el miksaĵo de multaj aliaj lingvoj (ĉefe la franca kaj latina) kiuj parolaĉiĝis de la anglanoj. Do eĉ opini kiel la supra, estas kompreneble nur sensaĝaĵa insulto.

Reparoliĝo, Skribsistemo redakti

La lingvo fake ankoraŭ paroliĝas. Tamen, nun ekzistas du specoj: la antaŭtempa lingveto ankoraŭ uziĝas en anoncoj, nomoj ktp kaj homoj lernas ĝin kiel alian lingvon (ĉefe rete). Ĉi formo estas vere la lingvo de ĉiuj loĝantoj. Inter aliaj aferoj, se oni scias ĝin, legiĝeblas multaj historiaj skribaĵojn kaj klariĝas frazoj kaj vortoj el anglaj kantoj, malnovaj leteroj, primemaj libroj, ktp ĉar la lingveto uziĝis tiom ofte ke neniu tradukendis.

 
Komputila ekzemplo de la stena skribsistemo

Sed kiam ĉiujn el la indiĝenanoj perforte moviĝis al malvastaj lokoj (malliberejoj) usone ktp, la ĉinuka iĝis al interlingvo por tiuj indiĝenanoj, kaj iam post iam kreskiĝis el lingveto ĝis lingvo. Ĉi lingvo ankoraŭ nuntempe paroliĝas en »Oregon«. La bazo ankoraŭ samas ol la antaŭtempa, sed periĝas alian skribsistemon, enhavas pli vortojn ktp. Ĉi lingvo nun lerniĝas al indiĝenanaj infanoj kaj aliaj homoj lerneje. Ekzemploj:

Kutima (antaŭtempa) skribsistemo:

klahawiam kanawi tilikom kopa kamlups... Klunas tumolo nsaika mash ukuk ilihi, pi nsaika wiht kuli, pi nsaika tlap kopa lipap iaka ilihi...

 
Nomŝildo laŭ la steno skribsistemo

Nova skribsistemo: ( ´ signifas pri voĉpremo, ne alia sono):

łax̣áwyam kánawi tílikəm kopa kémlups... t̓łúnas tumólo nsáyka másh úkuk ílihi, pi nsáyka wə́x̣t kúli, pi nsáyka t̓łáp kopa ləpáp yaka ílihi...

Alie, ekzistas stena skribsistemo kiu tute ne ankoraŭ uziĝas, sed antaŭtempe forte uziĝis en kelkaj urboj kaj epokoj. Do multaj historiaj skribaĵoj nur ekzistas en ĉi steno.

La nesameco inter la nuntempa kaj antaŭtempa lingvoformoj ne tre gravas; estas plejparte nur la skribsistemo kaj eldiro (antaŭtempe, la ĉinuka eldiriĝis laŭparolante; akcentoj ne gravis. Oni dirus Ŝ anstataŭ ol Ĉ se ne povis eldiri la Ĉ, ktp. La nuntempa pli fiksitas).

Esperanta Lernlibro redakti

En 2018 publikiĝis lernlibro »La Chinuka Interlingvo Per Esperanto« de Sequoia EDWARDS. Enhavas ĉinuka-esperantan vortaron, gramatikon kaj leg-ekzercojn. Oni povas aĉeti ĝin kiel ret-libro kaj kiel fizika libro.

En aŭdvidaĵoj redakti

— En la filmo »Across the Vast Missouri«, ĉirkaŭ triono de la interparoloj estas en ĉi ĉinuka lingveto.

— La lingvo ofte aperas en primemaj rakontoj, kaj personaj leteroj de homoj de la Usonaj fruaj jaroj. Tamen, plejofte estas nur kelkaj vortoj.

Ekzemplaj tekstoj redakti

(De la antaŭtempa):

Tkop man klaska cipi: klaska mash sitkom ukuk hwit... Ilip tlus klaska mash ukuk tkop saplil kopa kosho pi klaska iskom bran pus klaska makmak. Ilip tlus klaska mash ukuk tkop saplil kopa kosho pi klaska iskom bran pus klaska makmak.

La blankhaŭtaj homaj miso: tiuj forig(as) duonon de tiun tritikon... Pli / plej bonas (ke) ili forigus tiun blankan farunon loke (la) porkoj kaj tiuj (= la homoj) prenus (= manĝus) branon dum sia manĝo.

Iht tlus wiht makmak. Iskom saplil kanamokst iaka bran, mamuk rost ukuk kopa fraing pan, kakwa msaika rost kofi. Pus iaka tanas tlil kopa paia, iaka tlus alta pus mamuk lasup. Mamuk liplip kopa chok, mamuk lasup: ukuk lasup alki mamuk drit skukum msaika.

Unu bona plia manĝo. Prenu farunon kune sian branon, rosti ĉi tion loke fritilo, rosti kiel vi rostas kafon. Dum (=post ol) tiuj nigretas loke (= danke al la) fajro, (tiuj) bonas por supo. Boligu loke akvo, supu: ĉi supo tre fortos vin.

Mamuk hwit kofi pi barli kofi. Iskom hwit iskom barli, mamuk rost kakwa kofi, mamuk ilihi kakwa kofi, pi mamuk kakwa kofi kopa ukuk. Ilo aias makuk ukuk kofi. Pus kanawi kluchmin mamuk kakwa, klaska chako skukum, pi klaska tlus tomtom, wiht wik klaska mash klaska chikmin kopa kaltash makmak mitlait kopa makuk haws: ukuk mamuk sik tilikom pi mamuk chako kopit klaska chikmin.

Fari tritikan kafon kaj hordean kafon. Prenu tritikon prenu hordon, rostu kiel kafo, terigu (= pulvrigu) kiel kafo, kaj faru kiel kafo loke (= per) ĉi tio. Ne multekostas ĉi kafo. Se ĉiuj inoj farus ĉi tiel, ne plu forĵetus tiuj (inoj) monon loke (= por) aĉa manĝo (loĝe) loke aĉetejo: tiu igas malsanan popolon kaj ĉesiĝas (=malŝpariĝas) ties mono.[4]

Patro Nia: redakti

Malnova skribsistemo:

Nesika Papa klaxta mitlite kopa Sahalee, kloshe kopa nesika tumtum mika nem. Nesika hiyu tikeh chahco mika illahee; Mamook mika kloshe tumtum kopa okoke illahee kahkwa kopa Shalee. Potlatch konaway nesika mesahchee, kahkwa nesika mamook kopa klaska spose mamook mesahchee kopa nesika. Wake lolo nesika kopa peshak pee marsh siah kopa nesika knoway mesahchee. Kloshe kahkwa.

La Bahaisma ĉiutaga preĝo: redakti

La traduko estas kunlaboro de Henry ZENK, Dave ROBERTSON, Tony JOHNSON, John MAIL, Joseph TARABOCHIA Jr., Scott TYLER, kiuj venas de la lingvoloko.

Malnova skribsistemo:

O Sahalee Tyee, nika kumtux nawitka kakwa, Mika mamook mitlite nika kopa illahee,

kopet spose nika kumtux Mika, pe kopet spose nika nanich sahalee kopa mika

O Sahalee Tyee, alta nika kumtux nawitka kakwa,

wake skookum nika pe delate skookum Mika, delate klahowyum nika pe hyas kloosh Mika

O Sahalee Tyee, nika kumtux nawitka kakwa Mika okeoke, kopet ikt Sahalee Tyee mitlite

Mika okeoke, mamook klah nesika kopa Masachie Mika okeoke, Skookum Mitwit spose Kwanesum

Nova skribsistemo:
o sax̣ali tayi, nayka kəmtəks nawitka kakwa, mayka munk milayt nayka kapa ilihi,

kapit pus nayka kəmtəks mayka, kapit pus nayka nanich sax̣ali kapa mayka.

o sax̣ali tayi, nayka kəmtəks nawitka kakwa, weyk skukəm nayka pi dret skukəm mayka,

dret lax̣ayam nayka pi hayash lush mayka.

o sax̣ali tayi, nayka kəmtəks nawitka kakwa, mayka ukuk, kapit ixt sax̣ali tayi milayt,

mayka ukuk, munk lax̣ nəsayka kapa masachi, mayka ukuk, skukəm mitxwət pus kwanəsam.


Esperante:
Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min por ke mi konu kaj adoru Vin. Mi atestas, ĉi-momente, pri mia senforteco kaj pri Via potenco, pri mia malriĉeco kaj pri Via riĉeco. Ne ekzistas alia Dio krom Vi, la Defendanto, la Mem-Ekzistanto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti