Ĉirkaŭfortikaĵo de Arnstadt

Restoj de la ĉirkaŭfortikaĵo de Arnstadt - malgraŭ malkonstruado grandparte - ankoraŭ bone videblas ĝis hodiaŭ koncerne kaj turojn kaj murojn.

Muroj ĉe Neutor.
Muroj ĉe la Mario-kirko.
Pulvoturo.
Muroj ĉe Erfurter Straße.
Ried-pordego, trans kiu veturis aŭtoj ĝis la 1970-aj jaroj.

Historio redakti

Oni supozas ke la komenco de ĝia konstruo estis jam je la fino de la 12-a jc. Sur la plej malnova sigelo de la urbo (de 1283) montratas i.a. muroj kun kreneloj kaj urbopordego.

La aranĝon de la muro determinis kvar koonstruaĵoj estintaj en ties proksimeco: nordoriente Kastelo Neideck, sude la Jakobo-kirko, ueste la kirko Nia kara Sinjorino kaj nordoriente la jam ne ekzistanta Nikolao-kirko.

Priskribo redakti

La mura ringo longa je 2.292 metroj havis de nordo al sudo ĉ. 550 m kaj de oriento al okcidento ĉ. 650 m. La areo estis de ne tute 37 hektaroj.

Pro la minaco fare de la Husitoj oni plifortigis ekde 1430 la simplan ringon per duobla: tiu ĉirkaŭfermejo (germane: Zwingermauer) troviĝis je inter 3-5 m antaŭ la urbomuro en pli mallarĝa senco. Kelkloke ĝis nun la muro konserviĝis: ĉe Hohe Mauer ĉe Neutor, en la kastela ĝardeno ĉe Erfurter-strato kaj ĉe la Längwitzer Mauer (inter la bazarplaco Kohlenmarkt kaj Neideck-strato).

Ĝia alteco estis inter 12 kaj 8 metroj. Arnstadt apartenis al la tipo de la urboj kun kvar pordegoj. La (komercaj) vojoj el ĉiuj kvar ĉielaj direktoj kondukis la la centro Marktplatz. Ĉiuj pordegoj konstruis laŭ la sama sistemo. Antaŭ la ĉefaj pordegoj estis ĉirkaŭfermejoj kun muroj kaj alia pordego. Ili nomiĝis laŭ la urboj kien kondukis la stratoj:

  • Erfurter Tor (norden al Erfurto, ekzistis ĝis 1816)
  • orienten Längwitzer Tor (aliaj nomoj: Lengister Tor, Langensteintor, Hexenturm - pro uzo kiel prisono; malkonstruita en 1837)
  • suden Riedtor (ĝi ekzistas ĝis nun kaj nomiĝas verŝajne laŭ germana vorto por marĉolando): unua mencio en 1369, okangula surmetaĵo kun kaska spajro kaj lanterno. En 1900 trafikplanantoj proponis ties forigon sed ĝi savitis, ĉefe danke al la urbestro Harald Bielfeld.
  • okcidenten Wachsenburger Tor (ekzistinta ĝis 1816).

La Neutor iĝis necesa kiam oni konstruis novan straton tra Alteburg en la direkto de la Turingia Arbaro je la komenco de la 15-a jc.

Kompletigis la pordegojn ses pulvoturoj: el ili originale konservitis nur tiu ĉe Jakobs-stratego, Spittel-turo ĉe la muro ene de la Kastela ĝardeno kaj la en loĝejon alikonstruita tureto ĉe Kleine Rosen-strateto. De la duonrondaj turoj de la ĉirkaŭfermejo videblas nun nur unu ĉe Längwitzer-muro. Ankaŭ la Weber-turo (poste loĝejo) ĉe Hohe Mauer apartenis al la ĉirkaŭfermejo.

Inter Brunnenkunst kaj la iama Wachsenburger Tor troviĝis la t.n. Pforte, pordego sen iu alia fortikaĵo.

Malkonstruo redakti

Je la komenco de la etendiĝo de la urbo je la komenco de la 19-a jc la ĉirkaŭfortikaĵo plejparte malkonstruitis kaj la fosoj surŝutitis. Tio bedaŭrinde okazis en multaj urboj.

Fonto redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 429-430.