Ĉirkaŭfosaĵo estas profunda, larĝa fosaĵo, seka aŭ plenigita per akvo, kiu ĉirkaŭas kastelon aŭ konstruaĵon. Ĉirkaŭfosaĵoj komence funkciis kiel defendo, sed en pli postaj periodoj ankaŭ ili estis konstruitaj por ornamado.

La kastelo Muiderslot kun ĉirkaŭfosaĵo

La plej grava celo de ĉirkaŭfosaĵo estis preventi ke la malamiko povis proksimiĝi al la kastelo por, kun eskaloj, ŝturmi ĝin.