Ĉjuanĝoŭ

urbo en la provinco Fuĝjano, Ĉinio

Ĉjuanĝoŭ (laŭ esperanta transskribo, ĉine 泉州市, pinjine Quánzhōu) estas urbo je prefektuja nivelo de Ĉinio. Ĝi situas en la provinco Fuĝjano - la provinca ĉefurbo Fuĝoŭo (福州市, pinjine Fuzhou), la urbo Sjamen (厦门市, pinjine Xiamen) kaj la urbo Ĉjuanĝoŭ estas la tri plej grandaj urboj de la provinco.

Ĉjuanĝoŭ
ĉine 泉州市
urbo je prefektuja nivelo
loka budhisma templo
loka budhisma templo
Administrado
Lando Ĉinio
Provinco Fuĝjano
Poŝtkodo 362000 [+]
Retpaĝaro www.quanzhou.gov.cn [+]
Demografio
Loĝantaro 1 435 185  (2010)
Loĝdenso 588 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 55′ N, 118° 35′ O (mapo)24.91389118.58583Koordinatoj: 24° 55′ N, 118° 35′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 11015 km² (1 101 500 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ĉjuanĝoŭ
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Quanzhou [+]
Information icon.svg
vdr
la urba muzeo

Laŭ la censo de 2010 en la urbocentra teritorio vivis 1 435 185 homoj, en la metropola areo estis 6 107 475 kaj en la tuta urba prefektujo Ĉjuanĝoŭ estis 8 128 533. La metropola areo laŭ la stato de 2016 estas la 12-a plej granda de Ĉinio.

GeografioEdit

La urbo situas marborde, ĉe la markolo de Tajvano, kaj en la urbo estas aparta distrikto por investantaj firmaoj el Tajvano.

La distrikto Yongchun (永春县), elp. [jongĉun], estas Gubernio en la guberni-nivela grandurbo de Ĉjuanĝoŭ.

Esperanto en ĈjuanĝoŭEdit

En Ĉjuanĝoŭ de la 3-a ĝis 6-a de novembro 2016 okazos la 8-a Azia Kongreso de Esperanto.[1]. Samedate kaj samloke okazos la 5-a ISOA, ILEI-Seminario de Orienta Azio kaj la 10-a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio kiuj kunvenigas instruistojn kaj komercistojn el Ĉinio, Koreio, Japanio kaj aliaj landoj.

Eksteraj ligilojEdit


ReferencojEdit


 
templo Kaĝjuan
 
konservita parto de la moskeo Ĉjingĝjing de 1009