Dezerto Ĉolistano
Dezerto Ĉolistan (Urdu: صحرائے چولستان, surloke nomita Rohi) etendiĝas 30 km de Bahawalpur, pakistana Panĝabo, kaj kovras areon de 16,000 km². Ĝi najbaras al dezerto Tar, kiu streĉiĝas al Sindh kaj al Barato.

La vorto Ĉolistan devenas de Ĉolna, kio signifas "moviĝanta". La loĝantoj de Ĉolistan kondukas duon-nomadan vivon, vojantaj de loko al loko en serĉo de akvo kaj nutraĵo por siaj bestoj.
La sekiĝinta riverujo de Hakra-rivero streĉiĝas tra la areo, en kiu troviĝas pluraj setlejoj de la Induso-kulturo.
HistorioRedakti
En la valo de Hakra-rivero troviĝis ĉirkaŭ 300 lokoj de Harapo-kulturo (aŭ "Induso-civilizacio") [1], plej multaj elfositaj de M. R. Mughal.
Dezerto Ĉolistan ĝis 1200 a.K. estis tutjare regule irigaciata kaj ĝis 600 a.K. estis sezone irigacie kultivata[2]. La regiono dezertiĝis, kiam Hakra-rivero sekiĝis.
De 1986 denove estas klopodoj irigacii la dezerton per sistemo de kanaloj plenigitaj per akvo de rivero Satleĝo. La populacio de tiam dekobliĝis, sed restis tre malriĉa.