Ĉernobilo

urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Ĉornobilo)
Ĉi tiu artikolo temas pri plejparte forlasita urbo. Por proksima iama elektrejo rigardu la paĝon Nuklea centralo de Ĉernobilo. Por nuklea katastrofo legu la artikolon Nuklea akcidento de Ĉernobilo.

Ĉernobilo[1][2](ukraine Чорно́биль, ruse Черно́быль) estas urbo en la nordo de Ukrainio, apud la landlimo kun Belorusio kaj je 90 km norde de la ĉefurbo Kievo.

Ĉernobilo
ukraine: Чорнобиль, ruse: Чернобыль
forlasita urbo
Eniro en ŝirman areon.
Oficiala nomo: Чорнобиль
Kromnomo: Fantomurbo
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Kieva provinco
Distrikto Ivankiva distrikto
Historia regiono Granda Duklando de Litovio
Rivero Pripjato
Situo Ĉernobilo
 - alteco 140 m s. m.
 - koordinatoj 51° 23′ 23″ N 30° 05′ 59″ O / 51.38972 °N, 30.09972 °O / 51.38972; 30.09972 (mapo)
Loĝantaro 500 (2010)
Fondita 1193
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 07200
Telefona prefikso +380 4491
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo de Ĉernobilo enkadre de Eŭropo
Situo de Ĉernobilo enkadre de Eŭropo
Situo de Ĉernobilo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Chernobyl
Forlasita pro Ĉernobila tragedio.
Domo en Ĉernobilo
Kinoteatro en Ĉernobilo (2008)
Domo de Golubĉik en Lenin-strato

La nomo Ĉernobilo iĝis tutmonde konata pro la nuklea katastrofo en 1986 ĉe la proksima nuklea centralo kiu situas ĉirkaŭ 18 kilometrojn nordokcidente de la urbo. Okaze de la katastrofo disvastiĝis radioaktivaj substancoj, interalie radionuklido Cezio-137 (Cs-137), super grandaj partoj de Eŭropo.

Etimologio redakti

La vorto ĉornobil en la ukraina lingvo signifas artemizio (Artemisia vulgaris).

Kromsignifo redakti

La komputila viruso CIH estas kutime kromnomata Ĉernobilo, ĉar ĝi aktiviĝas ĉiujare la 26-an de aprilo, je la datreveno de la akcidento en la Ĉernobila atom-elektrejo.

Historio redakti

En la dua duono de la 18-a jarcento, Ĉernobilo iĝis unu el la ĉefcentroj de ĥasidismo, ekstremkonservema branĉo de judismo. La judoj tie estis plurfoje suferis pro pogromoj. La malgranda juda komunumo kiu restis en la urbo post 1919 estis tute detruita dum la nazia okupado en 1941-1944.

En 1794 la urbo iĝis parto de la Rusa Imperio.

Ĝi estis ĉefa komunikada nodo kaj grava centro de komerco, precipe en la 19-a jarcento. En 1921 ĝi estis inkludita en la Ukraina SSR.

Pola-soveta milito redakti

Dum la pola-soveta milito inter 1919-1921, la pola armeo venkis dum militiro al Kievo en dutaga batalo apud Ĉernobilo. Dum sturmaj atakoj sub komando de la pola generalo Władysław Sikorski bolŝevikoj fuĝis post fortaj kontraŭstaroj. La batalo estis memorigita sur tabulo de la tombo de nekonata soldato en Varsovio

La grandurbo estis forte trafita per la kolektivigaj kampanjoj de Josif Stalin kaj per la malsatkatastrofo en Ukrainio dum la 1930-aj jaroj. En 1936, la pola populacio estis deportita al Kazaĥio , kaj dum la germana okupo de 1941-1944, la juda populacio estis mortigita.

Nuklea katastrofo redakti

En la nuklea elektrejo Ĉernobilo, ĉirkaŭ 18 kilometroj nordokcidente de la urbo Ĉernobilo, okazis la 26-an de aprilo 1986 la ĝis tiam plej granda nuklea akcidento en la historio de nuklea energio. La eksplodo de unu bloko de la elektrejo kaŭzis emision de granda amaso da radioaktivaj partikloj. Pli ol 100 000 homoj el la proksima ĉirkaŭaĵo estis evakuitaj. Kvankam la tuta areo estas daŭre radioaktiva, ĉirkaŭ 700 ĉefe maljunaj homoj decidiĝis malgraŭ la danĝero reveni en sian urbon[3]. Laŭ la Tutukrainia censo de 2001, Ĉernobilo, kune kun Pripjat , estas klasifikita kiel grandurbo "sen loĝantaro"[4].

La 26-an de aprilo 1996, ĉe la elirejo de la urbo estis starigita monumento "Al tiuj, kiuj savis la mondon".

En 2006 la usona neprofitcela esplororganizo Pure Earth publikigis liston de la plej poluitaj urboj en la mondo, en kiuj Ĉernobilo situis injter la unuaj dek plej poluitaj[5].

Referencoj redakti

  1. Pacjurko 2015, p. 240.
  2. Pacjurko 2015, p. 1506.
  3. (eo) Pri tiu poste raportis Ulf B Andersson en Arbetaren (rusa por Laboristo), reprentia en Liberecana Ligilo, n-ro 67 (1-4) 1989, pĝ 14-16
  4. (ru) La nombro kaj konsisto de la loĝantaro de la Kyiv-regiono laŭ la rezultoj de la Tut-ukrainia popolnombrado de 2001.
  5. Listo de la plej poluitaj urboj en la mondo

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti