Ĉudovskij (distrikto)

La distrikto de ĈudovoĈudova distriktoĈudovskij distrikto (ruse Чудовский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Ĉudovo. La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 19 566 homoj.[1]

distrikto de Ĉudovo
ruse: Чудовский район
distrikto de la Novgoroda provinco
La preĝejo de Sankta Andreo en la vilaĝo Gruzino
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Ĉudovo
Areo 2 331,80 km² (233 180 ha)
Loĝantaro 19 566 (2020)
Denseco 8,39 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81665x-xx-xx
OKATO 49 250 000 000
La distrikto de Ĉudovo sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Ĉudovo sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Ĉudovo sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Chudovsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Geografio redakti

 
La rivero Kerestj ĉe Ĉudovo

La distrikto de Ĉudovo situas norde en la Novgoroda provinco, en malaltaĵo ĉirkaŭ Ilmenj, sed la lago mem neniel apartenas al la distrikto. La plej alta punkto havas altecon nur 63 metroj super la marnivelo. La areo de la distrikto estas 2 331,80 km².[2] Norde kaj nord-okcidente ĝi najbaras kun la Leningrada provinco, sude – kun la Novgoroda distrikto, sud-oriente – kun la distrikto de Malaja Viŝera.[3]

La plej grandaj riveroj de la distrikto estas Volĥovo kaj ties alfluantoj Kerestj, Oskuja, Pĉjovĵa, Tigoda. El ili navigebla estas nur Volĥovo, ties larĝo ĉie dum la tuta 75-kilometra fluo tans la distrikto estas pli ol 200 metroj.[3]

Marĉoj okupas 8 % de la distrikta areo, arbaroj – ne malpli ol 70 %. La klimato estas sufiĉe modera, la averaĝaj temperaturoj estas −8,8 °C (februaro) kaj +17,3 °C (julio). La jara averaĝa temperaturo estas +5,85 °C.[3]

Trans la distrikto iras la grava fervojo inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, de tiu fervojo iras branĉo de Ĉudovo al Velikij Novgorod.

Simboloj redakti

 
La eksa blazono

La blazono de la distrikto de Ĉudovo estas sama kiel tiu de la urbo Ĉudovo. Ĝi estis oficiale aprobita la 30-an de septembro 2008 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 3801. La blazono estas ruĝa ŝildo kun blua kolono centre, sur ĝi du krucitaj rektaj arĝentaj bastonoj kun nigraj suproj, fajrantaj per arĝenta flamo (fakte ili aspektas kiel alumetoj). La bastonojn subtenas du oraj ursoj, rigardantaj unu la alian.[4] La flago havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto kaj tre similas al la blazono.

La eksa blazono, aprobita la 16-an de januaro 1997 similas al la nuna. En ĝi mankis la kolonon, sed ĉeestis libro kun plumo en dentrado kaj spikoj, ursoj kaj alumetoj havis aliajn kolorojn. La alumetojn oni en priskribo rekte nomis “alumetoj”, sed ne “bastonoj”. La aŭtoro de ambaŭ variantoj estas pentristo el Ĉudovo A.V. Podberezskij.[5]

Vidindaĵoj redakti

 
La muzeo de Nekrasov
  • En la urbo Ĉudovo troviĝas la muzeo de Nikolaj Nekrasov, kiu situas en lia ĉasista dometo.[6]

Referencoj redakti