Ĉuru (Raĝastano)

Ĉuru, laŭ (hindie चूरू) estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Ĝi estas konata kiel enirejo al Dezerto Tar.

Ĉuru
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 331001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 18′ N, 74° 57′ O (mapo)28.374.95Koordinatoj: 28° 18′ N, 74° 57′ O (mapo) [+]
Alto 292 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉuru (Raĝastano)
Ĉuru (Raĝastano)
DEC
Ĉuru
Ĉuru
Situo de Ĉuru
Ĉuru (Barato)
Ĉuru (Barato)
DEC
Ĉuru
Ĉuru
Situo de Ĉuru

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Churu [+]
vdr
Dezerta pejzaĝo ĉe Ĉuru

Demografio redakti

Ĉuru havis populacion de 119 846 en 2011 kun legopovo de 62%, kiu estas pli alta, ol la nacia averaĝo.

Geografio redakti

Ĉuru situas 292 metrojn super la marnivelo ĉe la orienta flanko de la dezerto. La urbego estas ĉirkaŭita de grandaj ŝanĝantaj sablodunoj. Ĝunĝunu troviĝas 45, Sikar 59, Narnaul 115, Hisar 121, Biŭani 127, Hanumangarh 161, Bikaner 164, Nagaŭr 172, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 173, Alŭaro 182, tutlanda ĉefurbo Delhio 224, Mumbajo 1059, Kolkato 1488 kilometrojn (aere) [1].

 
Impona konstruaĵo

Historio redakti

Laŭ la loka onidiro Ĉuru estis fondita en 1620. Tiutempe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis kaj Ĉuru paŝo post paŝo akiris la proksimajn areojn. Tial senfina konflikto komenciĝis kun simila urbeto Bikaner. En 1818 Bikaner okupis Ĉuru, baldaŭ la britoj regis ĝis 1947.

Ekonomio redakti

En Ĉuru mem oni okupiĝas pri komercado, manlaboradoj kaj urbaj servadoj. En la apudaĵo oni vivtenas sin el agrikulturo (tritiko, milio kaj kolzo), ankaŭ el bredado (ŝafoj, kaproj, kameloj). La industrio estas malforta, iomete ekzistas produktado de granitaj platoj kaj kaheloj, prilaborado de mustardoj.

Klimato redakti

La regiono fanfaronas pri rekordtemperaturoj intervalantaj de sub frostpunkto en la vintroj ĝis pli ol 50 gradoj en la someraj tagoj. La temperaturoj en Ĉuru kutime varias de 0 ĝis 47 °C. Aŭrore en la monatoj de decembro kaj januaro oni ne surpriziĝas rimarki glacion en malgrandaj akvokuvoj. La mezuritaj temperaturoj estis −4,6 °C, respektive 50,8 °C. En Ĉuru pluvas jere nur po 390 mm, plejparte dum la musonsezono inter junio kaj septembro. En la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 18-34 °C.

Lingvoj redakti

En Ĉuru la oficiala lingvo estas la hindia kaj en:Rajasthani languages.

Religioj redakti

En Ĉuru vivas hinduoj (56%) kun islamanoj (43%), iomete ankaŭ aliaj.

 
Stacidomo de Ĉuru

Eduko redakti

En Ĉuru la plej altgrada eduko okazas en altlernejoj.

Trafiko redakti

Al Ĉuru kuras tri fervojaj linioj kaj ok vojoj el ĉiuj direktoj. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Ĝajpuro, dum en Ĝunĝunu estas nur loka flughaveno por malgrandaj aviadiloj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans