Čížov (Horní Břečkov)

Čížov (germane Zaisa) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Břečkov, en distrikto Znojmo. Čížov troviĝas en Nacia parko Podyjí proksime de la ĉeĥa-aŭstria ŝtatlimo kaj ĝi servas kiel elirpunkto por viziti la nacian parkon aŭ urbon Hardegg en la aŭstria flanko de la limo (limpasejo Čížov–Hardegg). Estas ĉi tie registritaj 40 adresoj. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis 68 loĝantoj.

Čížov
germane: Zaisa
vilaĝo
Čížov (Horní Břečkov) - centrum vsi s kaplí obr3.jpg
Meze de la vilaĝo
Oficiala nomo: Čížov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Horní Břečkov
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Najbaras kun Hardegg Aŭstrio
Domoj 40 (2009)
Rivero Dijo
Situo Čížov
 - koordinatoj 48° 52′ 33″ N 15° 52′ 19″ O / 48.87583 °N, 15.87194 °O / 48.87583; 15.87194 (mapo)
Katastro 14,69 km² (1 469 ha) Čížov
Loĝantaro 68 (2011)
Denseco 4,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1323
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Čížov (Horní Břečkov)
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Čížov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 14,69 km 2.

HistorioRedakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1323.

Bataloj je doganejo en HardeggRedakti

 
Ponto kuniganta Čížov kaj Hardegg, dekstre konstruaĵo de doganeja ofico

Ponto trans rivero Dyje ĉe la limpasejo Čížov–Hardegg estis post proklamo de ĝenerala mobilizo la 23-an de septembro 1938 subminita kaj preparita por eksplodigo, dum kio okazis al parta malmuntado de pontero. En senpera proksimeco de la ponto, sekurigita per bariero Ippen, estis en la jaro 1937 konstruita konstruaĵo de doganejo, kies konsisto estis unu bastiona fortikaĵeto, kamuflita sub tavolo de stuko kvazaŭ balkono. Defendon de la pasejo subtenis ankaŭ linio de objektoj de malpezaj fortikaĵoj de nova tipo de modelo 37. Antaŭ la doganejo estis konstruita koneksa kontraŭtanka obstaklo el du vicoj de ŝtalaj ĉeĥaj erinacoj, plenigita per obstaklo el pikdrato. La armitaj kunpuŝiĝoj ĉi tie daŭris kun paŭzoj de la 25-a de septembro ĝis la 5-an de oktobro 1938. La doganejon defendis trupoj GDŜ subgvide de Karel Tojšl, kiujn dum ĝia defendoo subtenis pafado el la linio de la malpezaj fortikaĵoj. Atakoj de Freikorps estis dekomence subtenataj de maŝinpafila pafado de taĉmentoj de germana armeo, kiuj pli poste laŭ atestoj de Karel Tojšl rekte enaktiviĝis en la okazantajn batalojn. Spite al multaj provoj transpaŝi riveron Dyje la ĉeĥoslovakaj defendantoj sukcesis savi la limpasejon ĝis eldono de tiu ĉi regiono enkadre de lasta anekso. La germanoj pagis sian provon konkeri la limpasejon preskaŭ per 22 mortintoj, dume la defendantoj havis 4 leĝere vunditojn.

Post la jaro 1989Redakti

Post la jaro 1989 estis en la vilaĝo onservita parto de la limpasejaj obstakloj kreantaj ferkurtenon sur la limoj kun Aŭstrio. El la devena sekurigo estas konservita priserva komunikaĵo, erinacoj kaj piramidaj obstakloj, bariloj el la pikdrato kaj gardoturo. Tio estas ununura konservita parto de la ferkurteno en Ĉeĥio.

MemorindaĵojRedakti

  • kapelo de Virgulino Maria Dolora kaj Dek kvar sanktaj hepantoj
  • Belvedero Hardegg - belvedero kun ligna altano sude de la vilaĝo
  • limreionaj bariloj el tempoj de malvarma milito
  • obelisko de baronino Mniszková el la jaro 1860

Pluaj fotojRedakti