Čazma
Bazaj informojRedakti
Čazma, hungare Csázma (ĉAzma) estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 35 komunumoj apartenas al la municipo.
- Loĝantaro en la municipo: 8 890
- Loĝantaro en la urbo: 2 870
- Poŝtkodo: 43 240
- Telefonprefikso: 43
- Aŭtokodo: BJ
SituoRedakti
Čazma situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Bjelovar troviĝas 27 km-ojn.
HistorioRedakti
La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1232, tiutempe jam estanta departementejo. Abatejo kaj aliaj religiaj konstruaĵoj funkciis ĝis la turka erao en 1552. La urbeto senhomiĝis. Inter 1610-1871 la komunumo apartenis al limgarda zono. En 1910 loĝis tie 1 282 da homoj, (1 188 kroatoj. Ĝis Traktato de Trianon Čazma apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Belovár-Kőrös, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
FamuloRedakti
- latinlingva poeto politikisto kaj episkopo Janus Pannonius (origine Csezmicei János) tie naskiĝis en 1434