Česká Třebová

urbo en Ĉeĥio

Česká Třebová (legu: ĉeska trĵebova; germane Böhmisch Trübau) estas ĉeĥa urbo en orienta Bohemio kun 15 203 loĝantoj (2023). La nomo signifas Bohemia Trebovo diference de la Moravia Trebovo (Moravská Třebová). La urbo estas grava fervoja nodo kun fervojista lernejo kaj fervojistaj kolektoj en la urba muzeo. En la sama muzeo troviĝas ankaŭ Esperanto-kolekto, nome biblioteko kaj esperantaĵoj de diversaj kluboj. La urbo fieras ankaŭ pri sia tekstilia industrio.

Česká Třebová
germane Böhmisch Trübau
urbo
Rotondo de sankta Katarino en Česká Třebová
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Česká Třebová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Česká Třebová
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Fervojstacio Česká Třebová
 - fervojlinio n-ro 270
Konataj lokoj Rotondo de sta Katarino, Pilgrimloko Hory
Rivero Třebovka
Situo Česká Třebová
 - alteco 375 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 09″ N 16° 26′ 56″ O / 49.90250 °N, 16.44889 °O / 49.90250; 16.44889 (mapo)
Areo 41,00 km² (4 100 ha)
Loĝantaro 15 203 (2023)
Denseco 370,8 loĝ./km²
Unua skribmencio 1278
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 560 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580031
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 23
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Česká Třebová
Retpaĝo: www.ceska-trebova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rybník, Rudoltice, Dolní Dobrouč, Dlouhá Třebová, Semanín, Přívrat, Ostrov, Ústí nad Orlicí, Litomyšl, Strakov kaj Němčice.

Vidindaĵoj redakti

  • romanika rotondo el la komenco de la 13-a jarcento
  • paroĥa preĝejo empira (1794–1801)
  • renesanca urbodomo alikonstruita baroke
  • Pilgrimloko Hory
  • Urba Muzeo kun historio de la urbo, fervojista kolekto, kripoj kaj Esperanto-kolekto.

Noto: Iama paĝo de Esperanto-kolekto[rompita ligilo] plu ne funkcias, eblas ĝin trovi en interreta arkivo. Nuntempe ekzistas nur ĉeĥa paĝo Arkivigite je 2014-01-02 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio de la urbo redakti

Gravaj datoj de la urbo redakti

  • 1278 – unua skriba mencio pri Česká Třebová
  • 1292 – unua mencio pri Česká Třebová kiel pri urbo (en posedo de klostro en Zbraslav)
  • 1469 – bataleto inter la urbanoj kaj soldato de Matiaso la 1-a Korvino
  • 1529 – la urbo ricevis permeson konstrui bierfarejon (permesis Adalberto el Pernŝtejn)
  • 1547 – finita konstruado de la urbodomo
  • 1609 – sur la renesanca sonorilo aperas la urba emblemo - virkoko kun homa kapo (en preĝejo de sankta Jakobo)
  • 1619 – Česká Třebová akiris la urbajn privilegiojn
  • 1635 – granda incendio konsumis la preĝejon kun la paroĥo, urbodomon kaj 57 aliajn domojn
  • 1744 – konstruita la unua ligna kapelo
  • 1768Maria Teresia konfirmis la urbajn privilegiojn
  • 1770 – fondita la urba bandomo
  • 1845 – komencita regula fervoja trafiko PrahaOlomouc
  • 1849 – komencita regula fervoja trafiko Brno–Česká Třebová
  • 1849 – fonditaj fervojaj riparejo kaj maŝinfabriko
  • 1873 – unua uzina teksoproduktado en la urbo
  • 1864 – naskiĝis Gustav Habrman – la unua ministro de instruado en la t.n. unua respubliko (inter la du mondmilitoj)
  • 1874 – malfermita unua knabina mezlernejo
  • 1888 – fondita la urba muzeo
  • 1904 – la paroĥejo iĝis dekanejo
  • 1909 – fondita Gimnazio Česká Třebová
  • 1909 – konstruita la urba kadukulejo (nun Domo de pensiuloj)
  • 1934 – fondita knaba ĝenerala kaj urba lernejo
  • 1934 – fondita labor-lernejo Habrman
  • 1957 – elektrigita trafiko Praha–Česká Třebová
  • 1959 – malkonstruo de la malnova Trávník (Gazono) kaj konstruado de Nové náměstí (Nova placo)
  • 1990 – post la velura revolucio fino de la "portempa restado" de la sovetia armeo en la urbo
  • 1993 – en la Urba Muzeo estas fondita Esperanto-kolekto, vidu apartan artikolon Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 141
18807 607
189017 036
19009 725
19108 707
19218 380
JaroLoĝantoj
19309 629
195012 178
196113 050
197014 126
198017 136
199117 607
JaroLoĝantoj
201115 653
201415 783
201615 710
201715 608
201815 512
201915 508
JaroLoĝantoj
202015 384
202114 866
202215 062
202315 203

Transporto redakti

Česká Třebová estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:

Esperanto redakti

 
Kafejo Esperanto en Česká Třebová

Esperanta agado en Česká Třebová komenciĝis jam en la jaro 1921 per fondo de fervojista sekcio. Tiu ĉi sekcio funkciis sub gvidado de gimnazia profesoro Vaněk. Bedaŭrinde el agado de la klubo restis nur koncizaj informoj en tiama regiona gazeto. E-klubo pereis en la jaro 1940 per malpermeso de Esperanto en Protektorato.[1] Maljam en la jaro 1960 maljunaj lokaj veteranaj esperantistoj kun novaj geinteresuloj pri Esperanto renovigis E-movadon eĉ en vicoj de nefervojistoj. En tiu ĉi jaro estis fondita esperanta rondeto AMIKECO pere de esperantistoj Jindřich Štancl, František Jindra, Jiří Pištora kaj kelkaj homoj, kiuj volis lerni esperanton. Membroj de klubo kunlaboris kaj kunlaboras kun esperantaj rondetoj en Svitavy, Polička, Lanškroun kaj Žamberk.[2] Regule antaŭ fino de jaro okazas en Česká Třebová esperantaj silvestroj.

Kafejo redakti

Eblas viziti kafejon "Esperanto", sed nuntempe oni ne parolas Esperanton en ĝi.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti