České Velenice

urbo en Ĉeĥio

České Velenice (germane Gmünd-Bahnhof, unue Unterwielands, 1938–1945: Gmünd III) estas ĉeĥa urbo kun 3 589 loĝantoj (2023). Ĝi troviĝas en distrikto Jindřichův Hradec kaj apartenas al Sudbohemia regiono.

České Velenice
germane Unterwielands
urbo
České Velenice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: České Velenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Třeboň
Historiaj regionoj Bohemio, Malsupra Aŭstrio ĝis 1920
Parto de Vitorazio
Najbaras kun Gmünd Aŭstrio
Rivero Lužnice
Situo České Velenice
 - alteco 489 m s. m.
 - koordinatoj 48° 46′ 07″ N 14° 57′ 49″ O / 48.76861 °N, 14.96361 °O / 48.76861; 14.96361 (mapo)
Katastro 12,01 km² (1 201 ha) České Velenice
Loĝantaro 3 589 (2023)
Denseco 298,83 loĝ./km²
Baseno Baseno Třeboň
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 378 10
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0313
NUTS 5 CZ0313 546089
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: České Velenice
Retpaĝo: www.velenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nová Ves nad Lužnicí, Nové Hrady kaj Großdietmanns.

Geografio redakti

La urbo situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Lužnice-Lainsitz ĉe la landlimo al Aŭstrio. Ĉe la alia flanko estas la aŭstra urbo Gmünd: kondukas al ĝi kaj fervoja linio kaj strato. Nordoriente landlimas České Velenice kun la gmünd-a urbokvartalo Wielands. Estante je tri flankoj aŭstrie ĉirkaŭata, konekso rekta kun ĉeĥa teritorio eblas nur en la nordokcidento.

Historio redakti

Post la konstruo de la gravega fervojlinio Kaiser-Franz-Josefs-Bahn oni starigis en 1870 en areo de la vilaĝo Wielands stacidomon grandan por la urbo Gmünd. Rapide disvolviĝis chi-tienen translokiĝoj poste kaj la vilaĝo iĝis kvartalo de Gmünd. Inter 1907 kaj 1916 kondukis rekta aŭtobusa elektrizita linio al la centro de Gmünd. Post la fondiĝo de Ĉeĥoslovakio 1918 tiu ĉi nova ŝtato ricevis en 1920 ankoraŭ diversajn teritorietojn, inter kiuj estis ankaŭ la gmünd-aj urbopartoj je al alia flanko de la rivero Lužnice.

La urbokvartalo Gmünd-Bahnhof/České Velenice, al kiu apartenis ankoraŭ Josefschlag/Žižkovo Předměstí kaj ero de Böhmzeil/Česká Cejle fariĝis memstara urbo ĉeĥoslovakia. La nuna ĉeĥa nomo do fakte ne riferencas al Gmünd sed al Wielands - kiu hodiaŭ apartenas al Malsupra Aŭstrio. Dum la nacisocialisma tempo 1938-1945 České Velenice denove estis parto de Gmünd sub la nomo Gmünd III.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 026
18801 930
18902 514
19004 097
19105 713
19214 750
JaroLoĝantoj
19304 863
19502 705
19612 892
19703 008
19803 177
19913 605
JaroLoĝantoj
20013 523
20143 407
20163 429
20173 460
20183 465
20193 521
JaroLoĝantoj
20203 575
20213 327
20223 439
20233 589

Naskiĝintoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo České Velenice en la germana Vikipedio.

Pluaj fotoj redakti