Čestmír Vidman

ĉeĥa poeto kaj esperantisto

Čestmír VIDMAN (naskiĝis la 31-an de oktobro 1921 en Monfalcone, Italio - la 18-an de oktobro 2013, Praha) estis ĉeĥa poeto, aktiva esperantisto, honora membro de ĈEA.

Čestmír Vidman
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1921 (1921-10-31)
en Monfalcone
Morto 18-an de oktobro 2013 (2013-10-18) (91-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • poeto • ekonomikistodramaturgo
vdr

Li studis gimnazion en Příbram, poste de la kvara klaso en Malá Strana en Prago, kie li abiturientiĝis en 1939, poste sekvis altlernejo kaj inĝeniera titolo. Li laboris kiel oficisto en Altforno Poldina en Kladno (1941-45) kaj kiel laborulo de Organizo por Eksterlanda Komerco (1947-82). Samtempe li verkis poezion kaj dramojn. Multaj liaj poemoj ekzistas en Esperanta versio, parte tradukitaj de li mem, parte de Josef Rumler.

Li estas membro en Asocio de Ĉeĥaj Bibliofiloj, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Ĉeĥa-Japana Asocio, Societo de fratoj Čapek, Klubo de la Ĉeĥa Radio Vultavo, Klubo de aktiva maljunaĝo, Societo de amikoj de PEN-klubo, Societo de Jakub Jan Ryba.

Verkoj redakti

Poezio redakti

  • Moře (Maro, 1972)
  • Miska rýže (Plado da rizo, 1974)
  • Vteřiny slunečních hodin (Sekundoj de sunhorloĝo, 1975)
  • Hra zvaná život (Ludo nomata vivo, 1977)
  • Čím se líčíte, Ičiki (Per kio vi ŝminkas vin, Iĉiki, 1979)
  • Pod horou Fudži (Sub la Fuĵi-monto, 1980)
  • Křížalami voní dálka (Per sekaj fruktoj aromas la malproksimo,1981)
  • Cestou (Dumvoje,1986)
  • Vyhlížení k domovu (Rigardo direkte al la hejmo, 1992)
  • S poutnickou holí - Kun pilgrimbastono (tr. Jaroslav Krolupper, 2008)
  • Sedmnást slabik - Dek sep silaboj (tr. Jaroslav Krolupper, 2009)
  • Laskavá fantazie - Karesa fantazio (tr. Jaroslav Krolupper, Jiří Patera, Margit Turková, Praha 2010, p. 117)

Prezentita en Esperanto-publikaĵoj redakti

  • Niaj aŭtoroj sin prezentas al vi (1980)
  • Kvarfolio (1985)
  • 52 nuntempaj ĉeĥaj poetoj en 1000 versoj (1989)

Teatraĵoj redakti

  • Sama mezi všemi (Ŝi sola inter ĉiuj, 1985)
  • Půlstoletí pod šminkou (Duonjarcento sub ŝminko, 1987)
  • Tvář herečky (Vizaĝo de aktorino, 1989)
  • Já, Kunhuta, královna česká (Mi, Kuneguta, reĝino bohemia, 1990)
  • Já, Eliška Přemyslovna, královna česká (Mi, Elizabeta Premislidino, reĝino bohemia, 1991)
  • Já, Alžběta Rejčka, někdy královna česká (Mi, Elizabeta Riĥensa, iama reĝino bohemia, 1992)
  • Stopa Locacorten (Spuro Locacorten, 1993)
  • Paní v erbu lvice (Sinjorino de leonina blazono, 1994)
  • Brala jsem drogy (Mi prenis drogojn, 1996)
  • Já, Johana z Rožmitálu, královna česká (Mi, Johana el Rožmitál, ĉeĥa reĝino - monodramo, 2009)

Prozo redakti

  • Než padne mlha docela paměti (Antaŭ ol la nebulo plene falos - rememoroj, 2006)
  • Čtyři české královny a kněžna české literatury (Kvar ĉeĥaj reĝidinoj kaj princino de la ĉeĥa literaturo, Dobříš 2011)

Li kunlaboris kun Ĉeĥa Radio.

La spektaklon pri Elizabeta Premislidino en sia propra esperantigo prezentis Eva Seemannová en la 81-a UK 1996 en Prago.

LA FLAGOGLORO DE ROŽMITÁL

Supreniĝintan la ambiton de epokoj
subita blovo turnas vin
en trabaĵo de ĝardenoj
al lagetaj speguloj
Stuko indikas tiujn
kiuj fajreron nutris dum la milito
Malsupre de l' horizonto
mortlaca Ryba, kantor',
ne plu perceptas la gloron de tagoj
de l' sepcentkvindeka datreven'

x x x

Pianlude akompanadis
la panjo mutajn filmojn
Ni transgrimpadis pordetojn
pri Zorro-venĝanto revante
Nemezureblis horizonto
sub kurba pomarbo
Kaj pomoj dolĉe bongustis
samkiel suna radi'
Eĉ pluvo estis varma
neĝo ŝvelmola
Poste la instruisto Matoušek
kvin jarojn apertis pacience
papav-kapetojn de bubaj rigardoj
Kronikisto de niaj petolaĵoj
per fotografaj paŝoj mezuris
nian futuon

ĈE MALNOVA LERNEJO

Dum la paŭzo ni paŝadis
ĉirkaŭ mallarĝa korteto
bubetoj ses ĝis dekjaraj
Post duonjarcento denove
vi vidas la grizan korteton
ties malmultan herbon
Kiel ni ĉiuj enŝtopiĝadis tien
kaj kapablis ĉirkaŭŝoviĝi
kriante junulece?
Ho junaĝo
Sur plej eta spaco
flugiloj celas al suno