Ĝenerala Datum-Protekta Regularo

(Alidirektita el ĜDPR)

La Ĝenerala Datum-Protekta Regularo[1] (mallonge ĜDPR aŭ angle GDPR) (EU) 2016/679 estas reglamento (eŭropa leĝo) en Eŭropunia juro pri datumoprotektado kaj privateco por ĉiuj individuoj ene de Eŭropa Unio. Ĝi ankaŭ pritraktas la eksportadon de personaj datumoj ekster la EU. La ĜDPR celas ĉefe doni regadon al civitanoj kaj loĝantoj super siaj personaj datumoj kaj simpligi la reguligan medion por internacia komerco unuigante la reguligon ene de EU.

Ĝenerala Datum-Protekta Regularo
regulation of the European Parliament and of the Council
Lando(j) Eŭropa Unio vd
vdr

Historio redakti

La GDPR estis adoptita la 27-an de aprilo 2016 kaj fariĝis deviga la 25-an de majo 2018[2], post dujara transiro. La ĜDPR anstataŭas la Datumprotektan Direktivon el la jaro 1995. Ĉar la ĜDPR estas reglamento kaj ne direktivo, ne necesas plia interveno de naciaj instancoj; la reglamento estas tuj deviga kaj aplikebla.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo General Data Protection Regulation en la angla Vikipedio.

  1. Diskuto pri la traduko en la Lingva konsultejo de Facebook, la 3-an de majo 2018 esperante
  2. https://gdpr-info.eu/art-99-gdpr/