Ĝajnaj Agamoj

(Alidirektita el Ĝainaj Agamoj)

Agama (esperantigeble kiel agamoj) estas originalaj tekstoj de ĝajnismo bazitaj sur la diskurso de la tirthankara-oj. La diskurson liverita en samavasarana (dia predikada halo) ili vokas Śhrut Jnāna. Ĝi konsistas el dek unu anga-oj kaj dek kvar purva-oj.[1] La diskurson registris Ganadhara (ĉefaj disĉiploj) kaj ĝi estas kunmetita el dek du anga-oj (departementoj). Oni ĝenerale reprezentas ĝin kiel arbon kun dek du branĉoj.[2] Tio ĉi formas la bazon de la Jaina Agamoj aŭ kanonoj. La ĝajnoj kredas, ke tiuj venis de Rishabhanatha, la unua tirthankara.[3]

Steleo prezentanta Jinvani (Śhrut Jnāna) kiu formas la bazon de ĝajnaj agama

La plej fruajn konatajn versiojn de ĝajnaj Agamoj oni skribis en Ardhamagadha Prakrito. Agama estas Sanskrita vorto kiu signifas la 'venon' de doktrinaro per dissendo tra sinsekvaj aŭtoritataj instruistoj.[4]

Historio redakti

Gautamasvami laŭdire kompilis la plej sanktan kanonajn tekstojn konsistantajn el dek du partoj, ankaŭ nomataj dek unu Anga-oj kaj dek kvar Pūrva-oj, pro tio ke la dekdua Anga konsistas el la dek kvar Pūrva-oj. La ĝajnoj diras, ke tiuj tekstoj enhavis la plej ampleksan kaj precizan priskribon de ĉiu lernaĵo kiun scii oni bezonas.[5] La scion en tiuj tekstoj transdonis buŝe la instruistoj al siaj disĉiplaj sanktuloj.

Digambara sekto de ĝajnismo asertas, ke la Agamoj estis perditaj dum la sama malsatego kiel la purva-oj.[6] Laŭ la Digambaroj, Āchārya Bhutabali estis la lasta asketo kiu havis partan scion de la originala kanono. Poste, kelkaj kleraj Āchārya-oj komencis restarigi, kompili kaj skribi la instruadojn de Sinjoro Mahavira, kiuj estis la temo de Agamoj.[7] Sub la gvido fare de Āchārya Dharasen, en la unua jarcento p. K., du Āchārya-oj, Āchārya Pushpadant kaj Āchārya Bhutabali, tiujn instruadojn skribis. La du Āchārya-oj skribis, sur palmaj folioj, Ṣṭkhaṅḍāgama- inter la plej malnovaj konataj Digambara-ĝajnaj tekstoj. Tio okazis ĉirkaŭe 683 jarojn post la nirvana de Mahavira.

Laŭ kelkaj aŭtoroj oni kunmetis la ĝajnajn Agamojn komence de la 6-a jarcento a. K., laŭ la notita Hindologiisto Hermann Jacobi oni kunmetis la ĝajnan siddhanta-n iam ĉirkaŭ la fino de la 4-a aŭ la komenco de la 3-a jarcento a. K.[8][9] La ĝenerala interkonsento inter okcidentaj scienculoj, kiel Ian Whicher kaj David Carpenter, estas ke la plej fruaj partoj de ĝajna siddhanta estis kunmetitaj ĉirkaŭ la 4-a aŭ 3-a jarcento a. K.[10][11] Tio ĉi povas malsekvi ĝajnan tradicion laŭ kiu la agaman literaturon kaj la Purva-ojn pasis po unu kapo de la ordo al siaj disĉiploj dum ĉirkaŭ 170 jaroj post la nirvana de Mahavira. Tamen, kun tempo, malfaciliĝis memori la tutan ĝajnan literaturon. En la 3-a jarcento a. K., Ĉandragupto Maŭrjo estis la reganto de Magadho kaj Bhadrabahu, (la lasta konanto kompletajn ĝajnajn agamojn) estis la kapo de ĝajna komunumo. Antaŭvidante je 12 jaroj longan malsategon, Bhadrabahu iris suden al Karnatako kun siaj adeptoj[12] kaj Sthulabhadra, alia ĝajna monaĥo restis hejme. Dum tiu tempo la scio de la doktrino perdiĝis. Konsilion oni formis en Pataliputra : la adeptoj de Sthulbhadra dek unu tekstojn nomatajn Anga-oj kompilis kaj la restaĵon de la dek kvar purva-oj skribis en dekdua Anga, Ditthivaya. Pro la dek du jaroj de malsatego tre malfacilis por la ĝajnaj asketoj konservi la tutan kanonan literaturon. La Purva-oj aŭ la antikvaj tekstoj estis jam forgesitaj kaj perditaj post la malsatego. Laŭ Svetambara tradicio, la agamojn oni kolektis laŭ la kolektiva memoro de la asketoj en la unua konsilio de Pataliputra sub la intendantado de Sthulibhadra proksimume inter la jaroj 463 kaj 367 a. K.[9]

En 453 aŭ 466 p. K. la Vallabhi-a konsilio de la Svetambara-ĝajnaj monaĥoj rekompilis la Agamojn kaj registris ilin kiel manskribaĵoj sub la gvido de Acharya Shraman Devardhigani kune kun aliaj 500 ĝajnaj scienculoj. La ekzistantaj Svetambaraj tekstoj baziĝas sur la Vallabhi-aj konsiliaj tekstoj. Digambaroj malakceptas la aŭtoritaton de la Agamoj kompilitaj en Valabhi.[13]

Anga-oj redakti

 
Tablo montranta la Anga-ojn

La scio de Shruta-Jnana (do tiu liverita fare de la tirtankaroj en la "dia predikada halo"), povas esti pri aferoj en la Anga-oj (Membroj aŭ ĝajnaj sanktaj libroj), aŭ pri aferoj ekster la Anga-oj.[14]

La Agamoj estis kunmetitaj el la sekvantaj kvardek ses tekstoj:[13]

  • Dek du Angā
  • Ses Chedasūtra (Tekstoj rilataj al la konduto de (ge)monaĥoj)
    • Ācāradaśāh
    • Brhatkalpa
    • Vyavahāra
    • Niśītha
    • Mahāniśītha
    • Jītakalpa
  • Kvar Mūlasūtra (Libroj kiuj provizas bazon en la pli fruaj stadioj de la monakeco)
    • Daśavaikālika
    • Uttarādhyayana
    • ĀVaśyaka
    • Pindaniryukyti
  • Dek Prakīrnaka sūtra (Tekstoj pri sendependaj temoj aŭ pri diversaĵoj)
    • Catuhśarana
    • Āturapratyākhyanā
    • Bhaktaparijñā
    • Samstāraka
    • Tandulavaicarika
    • Candravedhyāka
    • Devendrastava
    • Ganividyā
    • Mahāpratyākhyanā
    • Vīrastava
  • Du Cūlikasūtra (La libroj kiuj cetere plibonigas aŭ ornamas la signifon de Anga-oj)
    • Nandī-sūtra
    • Anuyogadvāra-sūtra

Ĝajna literaturo redakti

La digambara sekto asertas ke la originalaj agamoj perdiĝis kaj koneblas nur unu anga. La plej aŭtoritata ĝajna teksto, akceptata kaj de Digambara kaj Svetambera estas Tattvartha Sutra. Ĝi estas la unua ĝajna sankta libro skribita en Sanskrito.[15] Alia Sanskrita ĝajna literaturo inkluzivas śrāvakācāra-ojn kiel la Ratnakaranda śrāvakācāra.[mankas fonto]

Digambaroj grupigas tekstojn laŭ kvar literaturaj kategorioj nomataj 'ekspozicioj' (anuyoga).[16] La 'unua' (prathma) ekspozicio enhavas Digambarajn versiojn de la Universala Historio; la 'kalkula' (karana) ekspozicio enhavas laborojn pri kosmologio; la 'konduta' (charana) ekspozicio inkluzivas tekstojn pri konvena konduto por monaĥoj kaj laikaj homoj.[16]

Lingvoj de Agamoj redakti

La ĝajna literaturo inkluzivas kaj religiajn tekstojn kaj librojn pri ĝenerale laikaj temoj kiel sciencoj, historio kaj gramatiko. La ĝajnoj uzis plurajn lingvojn dum malsamaj tempoj kaj en malsamaj regionoj de Bharato. Kiel dirite ĉi-supre, la plej fruajn konatajn versiojn de ĝajnaj Agamoj oni skribis Prakrite.[13][17][18][19]

Prakrita literaturo inkluzivas la Agamojn, Aagam-tulya-jn tekstojn kaj Siddhanta-jn tekstojn. La dialekton uzitan por skribi multaj de ĉi tiuj tekstoj, oni nomas ĝajna prakrito. Skribo en prakritaj lingvoj ĉesis ĉirkaŭ la 10-a jarcento p. K.
Kelkaj el la fruaj Tamilaj klasikaĵoj kiel Valayapathi, Silappatikaram kaj Civaka Cintamani estas verkoj ĝajnaj aŭ ĝajn-sekvaj.

Graveco redakti

Por ĝajnoj, iliaj sanktaj libroj reprezentas la ekzaktajn vortojn de Mahāvīra kaj de ties antaŭloj nur tiusence, ke la Agamo estas serio de senkomencaj, senfinaj kaj fiksaj veroj, tradicio sen ajna deveno, homa aŭ dia, kiu en ĉi tiu monda epoko estis transdonita tra Sudharman, la lasta supervivinta disĉiplo de Mahavira.[20]

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Champat Rai Jain 1929, p. 135.
  2. Champat Rai Jain 1929, p. 136.
  3. Natubhai Shah 2004, p. 12.
  4. Dundas 2002, p. 60.
  5. Vijay K. Jain 2012, p. xi.
  6. Upinder Singh 2016, p. 444.
  7. Vijay K. Jain 2012, p. xii.
  8. Nagendra Kr. Singh. (2001). Encyclopedia of Jainism (Edited by Nagendra Kr. Singh). New Delhi: Anmol Publications. ISBN 81-261-0691-3 page 4308
  9. 9,0 9,1 Jacobi, Hermann. (1884) The Ācāranga Sūtra, Sacred Books of the East vol.22, Part 1 (angle). Oxford: The Clarendon Press. ISBN 0-7007-1538-X., ed. F. Max Müller. Paĝoj xlii - xliii
  10. Yoga: The Indian Tradition. Edited by Ian Whicher and David Carpenter. London: Routledgecurzon, 2003. ISBN 0-7007-1288-7 paĝo 64
  11. C. Chappie ( 1993) Nonviolence to Animals, Earth and Self in Asian Traditions. Albany: State University of New York Press. ISBN 0-7914-1497-3 paĝo 5
  12. Melton & Baumann 2010, p. 1553.
  13. 13,0 13,1 13,2 Upinder Singh 2016, p. 26.
  14. Jaini 1927, p. 12.
  15. Vijay K. Jain 2011, p. vi.
  16. 16,0 16,1 Dundas 2002, p. 80.
  17. Dundas 2002, p. 60-63.
  18. Cort 2010, p. 100-101.
  19. Cort 1998, p. 6.
  20. Dundas 2002, p. 61.

Literaturo redakti

Kromaj legadoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • http://www.AtmaDharma.com/jainbooks.html Originalaj ĝajnaj Libroj (Shastra) kun tradukoj en modernaj lingvoj kiel angla, hindia kaj guĝarata. Literaturo kiel Samaysaar de Kundkund Acharya, Niyamsaar, Pravachansaar, Panchastikay, Ashtphaud kaj centoj da aliaj ĉiuj en elŝutebla PDF-a formato.
  • Jain Agams Arkivigite je 2015-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
  • Clay Sanskrit Library Arkivigite je 2019-07-07 per la retarkivo Wayback Machine eldonas klasikan Bharatan literaturon, inkluzive de verkoj de ĝajna literaturo, kun teksto kaj angla traduko sur la sama duobla paĝo. Ankaŭ proponas ĝi traserĉeblan tekstaron kaj elŝuteblaĵojn.