Ĝajaprakaŝ Naraĝan

Ĝajaprakaŝ NaraĝanJayaprakash Narayan (11a de Oktobro 1902 – 8a de Oktobro 1979), populare referencita kiel JPLok Najak (Hindi por "Popolestro"), estis aktivulo de la Hinda sendependiga movado, teoriulo, socialisto kaj politika estro. Li estis konata ankaŭ kiel "Heroo de la movado Quit India" kaj li estas memorita pro la estrado meze de la 1970-aj jaroj de la opozicio kontraŭ la ĉefministro Indira Gandhi, por kies renverso li estis alvokinta por la "movado Bihar" nome "totala revolucio". Lia biografio, nome Ĝajaprakaŝ, estis verkita de lia naciisma amiko kaj verkisto de literaturo en Hindia lingvo, Rambrikŝ Benipuri. En 1999, oni atribuis al li postmorte la Bharat Ratna, plej alta civila premio den Barato, agnoske al lia sociala servo. Alia premio ricevita estis la premio Magsaysay pro Publika Servo en 1965. Dum la movado Bihar JP alvokis por paca Totala Revolucio. Kune kun V. M. Tarkunde, li fondis la organizon Civitanoj por Demokratio en 1974 kaj la Popolan Union por Civilaj Liberecoj en 1976, ambaŭ NRO-oj, kiuj postulas kaj defendas civilajn liberecojn.

Ĝajaprakaŝ Naraĝan
Persona informo
जयप्रकाश नारायण
Naskiĝo 11-an de oktobro 1902 (1902-10-11)
en Ballia
Morto 8-an de oktobro 1979 (1979-10-08) (76-jaraĝa)
en Patnao
Lingvoj hindia vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe MadisonOhia Ŝtata UniversitatoUniversitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Iovao • Universitato de Patna • Patna Collegiate School • Patna College vd
Partio Barata Nacia KongresoJanata Partio vd
Familio
Edz(in)o Prabhavati Devi vd
Profesio
Okupo politikisto • socia laboristo • luktanto por libereco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Naraĝan en poŝtmarko de 2001 de Barato.

Bibliografio redakti

  • Braja Kishore Prasad: The Hero of Many Battles de Sachidanand Sinha; National Book Trust, India, New Delhi; 2018; ISBN 978-81-237-8176-1
  • Red Fugitive: Jayaprakash Narayan de H L Singh, Dewans Publications, Lahore 1946
  • Life and Time of Jayaprakash Narayan de J S Bright, Dewans Publications, Lahore 1946
  • J.P: His Biography, Allan kaj Wendy Scarfe, Orient Longmans, New Delhi 1975
  • Jayaprakash: Rebel Extraordinary, de Lakshmi Narayan Lal, Indian Book Company, New Delhi 1975

Eksteraj ligiloj redakti