Ĝambijo (arabe جمبية aŭ جنبية) estas kurba ponardo, kiu estas portata kiel akcesoraĵo, ornamaĵo sur zono en arabaj landoj, precipe en Jemeno. La kosteco de la ellaboriteco efektivigas ĝin kiel riĉec-simbolon. Plej valoraj ĝambijoj havas prenilon el rinocera nazkorno. Ĝambijo restis efika bataltranĉilo, sed oni uzas ĝin en ceremonioj (viriĝo, geedziĝo, tribaj festoj ktp.). Alia tranĉilo el tiu regiono estas la ŝafro.

Ĝambijo el Jemeno