Gianfranco Molle

itala kantisto kaj Esperantisto
(Alidirektita el Ĝanfranko MOLE')

Gianfranco Molle (artistnomo Ĝanfranko) (1950-2018) estis fama kaj originala Esperanto-kantisto, mem aŭtoro, komponisto, kantisto kaj muzika organizanto, kiu aktivis ĉefe inter 1975 kaj 1987. Li kantis proprajn kantojn, muzikigis esperantajn poemojn, kaj tradukojn de aliaj lingvoj, ofte kun politikaj aŭ socikritikaj temoj.

Gianfranco Molle
Bazaj informoj
Naskonomo Gianfranco Molle
Kromnomo Ĝanfranko
Naskiĝo 1950
en Italio Roccasecca, Provinco Romo, Italio
Morto la 8-an de decembro 2018
Ĝenroj Kantaŭtoro
Instrumentoj Gitaro
vdr

Historio redakti

Naskiĝinte en Roccasecca en 1949, la urbeto de la fama flutisto Severino Gazzelloni kaj Sankta Tomaso de Akvino la filozofo, Gianfranco Molle estis destinita de la patro, advokato kaj politikisto, al jurista kariero. Malkovrinte en si la muzikan talenton, li longe kompromisis inter la kanto kaj la universitataj studoj, ankaŭ danke al Esperanto, kiu fariĝis lia ĉefa arta perilo.

En la intelekte fekunda Roma Esperantio de la 1970-aj, Gianfranco Molle kreis artisman simbiozon, jen tekste jen kante, kun Giulio Cappa, Renato Corsetti, Marcella Fasani, Paolo Piccirilli, Susanna Castelviva kaj Mario Milan: la tiel nomata roma skolo. Li estis ĉefulo de la skolo; multaj homoj pensis lin talenta kaj altruisma. Li kunlaboris ankaŭ kun eksterlandaj verkistoj kaj kantistoj, interalie Ĵak Lepŭil', Olivier Tzaut, Claude Piron kaj Giorgio Silfer.

Post hejmaj provoj, li fariĝis internacie konata per la vojo en 1976, al kiu sekvis Horo da opozicio, kun Giulio Cappa (1978). Kun LF-koop lia repertuaro, inter esperantisma kaj politike engaĝita, riĉiĝis per la kanzono de aŭtoro: tiel li realigis la kasedon La poezio de La Patrolo en 1980.

Fondinte komercan entreprenon kaj baldaŭ edziĝinte, Gianfranco Molle retiriĝis de la scenejo, tamen lasante spurojn ankoraŭ en Baf' kaj en Esperanta Songazeto, kies kvinan numeron li redaktis en 1985, interalie proponante novaĵojn kiuj neniam aperos diske aŭ kasede.

Speciala numero de Esperanta Songazeto, dediĉita al la Esperanto-kanzono 1938–1988, raportis ke laŭ iuj kritikistoj "Gianfranco Molle kaj lia roma skolo estas la plej rimarkinda muzika fenomeno en Esperantio dum la jaroj 197080aj."

Gianfranco sukcese koncertis dum la Universala Kongreso okazinta en Florenco en 2006 kaj la Internacia Junulara Festivalo en 2008.

Li forpasis je la 9a matene la 8an de decembro 2018.

 
kovrilpaĝo de la sonkaseda tekstaro "la vojo"

Diskaro redakti

  1. Verda Ĉapo
  2. Samtempaj Sezonoj
  3. Franca Majo
  4. La milito de pjero
  5. Novembra Spleno
  6. Córdoba
  7. Iu diras jes, iu diras ne
  8. 70.000
  9. Ŝpinu la lanon
  10. Ja Ni Venkos
  11. Vjetnama Patrino
  12. Ludoviko
  13. La sxipestro de morogoro
  14. La vojo, Zamenhof
  15. Por Paco
  1. Grandula Urbeto Bruna
  2. Ĉasado de ĥimero
  3. Al Vi Lugan Adiaux
  4. Ne Atendu Bonan Onton
  5. Ja Ni Venkos
  6. Hejmen Venos Vi
  7. Ĝis revido gerilestro Ĉe-Gevara
  8. Pablo
  9. Kie Flankas Vi
  10. Tiu ul' (kamarado Gramŝi)
  11. El pueblo unido jamás será vencido
  12. Ho belulin' ĝis
  13. Ruĝa Flago
  14. Kamarado "Ĵuljan' Grimaŭ"
  15. Kubo Belega Kubo
  16. Ĉe L' Vilaĝet' Kjot-Subran'
  17. Balado Pri Pineli
  18. La Rajto Je La Viv En Pac
  19. Balado Pri Ulo
  20. Malliberejo
  21. Usonaj Armeaj Bazoj
  1. Duonvoĉe
  2. Ni zipus
  3. la espero-blus’
  4. la movado
  5. Kontakto
  6. la tojvo
  7. printempa kanzono
  8. hamburgen
  9. tiuj kiuj
  10. renkonto
  1. Jam morgaŭ
  2. Anorako
  3. tro valoras por mi
  4. mia patro jen ulo normala
  5. mi vojaĝas al la sudo
  6. rimini
  7. jam estas la hor'
  8. renkontiĝo
  9. maljunulo kaj infano
  10. send-krik
  11. foriris vere longa temp'
  12. kokain'
  1. La fiŝkaptisto (F. De André)
  2. La kanto pri Manjo (F. De André)
  3. Mulvojo de maro (F. De André - M. Pagani)
  4. Ŝpinu la lanon (F. De André)
  5. La stultulo (De André - Bentivoglio - Piovani)
  6. Princino (F. De André - I. Fossati)
  7. Franca Majo (F. De André)
  8. Send Krik (F. De André - M. Bubola)
  9. La milito de Pjero (F. De André)
  10. Rimini (F. De André - M. Bubola)
  11. La Flut-muzikisto (De André - Bentivoglio - Piovani)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti