Grandbeka korvo

(Alidirektita el Ĝangala korvo)

La Grandbeka korvo (Corvus macrorhynchos), ankaŭ nomata Ĝangala korvo ĉe kelkaj subspecioj, estas tre disvastigata en Azio birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estas tre adaptebla kaj povas survivi ĉe ampleksa gamo de manĝoresursoj farante ĝin kapabla koloniigi novajn areojn pro kio ili estas ofte konsiderataj kiel ĝeno, ĉefe en insuloj. La plej rimarkinda karaktero estas ĝia granda beko kiu ŝajnas eĉ malproporcia kun la korpogrando kaj nomigas la specion, ofte ankaŭ nomata Dikbeka korvo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandbeka korvo
Grandbeka korvo
Grandbeka korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. macrorhynchos
Corvus macrorhynchos
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas tri subspecioj ene de tiu grupo kiuj estas foje traktita kiel plena specio:[1]

  • Corvus (m.) levaillantii Orienta ĝangala korvo
  • Corvus (m.) culminatus Hinda ĝangala korvo
  • Corvus (m.) japonensis Orienta grandbeka korvo

Aspekto

redakti
 
Ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
 
Ĉe Kullu, distrikto de Himaĉal-Pradeŝo, Barato.
 
Ĉe Bharatpur, Raĝasthano, Barato.

La averaĝa grando (46–59 cm longa) kaj korpoproporcio varias laŭregione. En malproksima nordoriento de Japanio, Kuriloj kaj la duoninsulo Saĥalino, ĝi estas iom pli granda ol la Nigra korniko, dum la formo el Barato en sudokcidento de sia teritorio estas pli malgranda ol la Nigra korniko. Ĉiuj formoj havas relative longan bekon kun la supra parto ege dika kaj arkoforma, kio ŝajnigas ĝin pli peza kaj preskaŭ kiel de korako. Ĝenerale, ĉiuj formoj havas malhelgrizan plumaron dorse de la kapo, kolo, ŝultroj kaj suba ventro. La flugiloj, vosto, vizaĝo kaj gorĝo estas brilnigraj. La konsisto de la griza nuanco varias laŭ la teritorio al preskaŭ tutnigra en la hindia formo.

Disvastiĝo kaj vivejo

redakti

La teritorio de tiu orientalisa kaj palearktisa specio estas etenda kaj ampleksas el marbordoj de nordorienta Asia al Afganio kaj orienta Irano okcidente, kaj sude al Barato suden al la duoninsulo de Malajzio sudoriente. Ankaŭ Filipinoj havas regionan formon. Ili loĝas en arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj, kultivataj regionoj kun almenaŭ kelkaj arboj, sed ĝi estas birdo de pli malferma kamparo en la sudo de sia teritorio kie ĝi ne estas konkurernca de la Korako kaj la Nigra korniko norde.

Ekologio kaj kutimaro

redakti

Ĝi ege varias pri manĝado, ĉar povas preni sian manĝaĵon ĉu el surgrunde ĉu el arboj. Ili estas ĉiomanĝantaj, tio estas, manĝas ampleksan gamon de eroj kaj klopodas manĝi ĉion kio ŝajnas manĝebla, ĉu vivanta ĉu mortinta, ĉu planta ĉu animala. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej ĉeesta specio kaj tre kuraĝa, ĉefe en urbaj areoj. Ĝi estas tre konata pro ties regula kutimo mortigi hejmajn kokidojn, pli ol aliaj korvaj specioj. En Japanio, sovaĝaj korvoj estas konsiderataj kiel plago pro malordigo de rubujoj kaj prenado de kabloj por vestopendigo por siaj nestoj.

Reproduktado

redakti
 
Corvus macrorhynchos - (MHNT)

La nesto estas platformo de bastonetoj, kutime alta en arbo kun prefero por altaj koniferoj kiel abiojpinoj. La ino kutime demetas 3-5 ovojn kiuj estas kovataj dum 17-19 tagoj. La idoj estas manĝigataj dum ĉirkaŭ 35 tagoj. En Barato, la diversaj rasoj de Ĝangala korvo reproduktiĝas el marto al majo, sed en ebenaĵoj kelkaj komencas eĉ meze de decembro. La nesto estas konstruita en forko de arbo, kaj estas malprofunda pokalo el bastonetoj, foje pura kaj bone konstruita, foje malorda; ĝi estas kovrita el herboradikoj, lano, tukpecoj, vegetala fibro kaj similaj materialoj. Kelkaj nestoj troviĝis konstruitaj parte aŭ entere el kabloj.[2]

La kutima ovodemetado konsistas el 4 aŭ 5 ovoj, kaj rare 6 aŭ 7. La ovo estas larĝa ovalo, sufiĉe fajna je la plej malgranda pinto. La teksturo estas malmola, fajna kaj brila. La grundokoloro estas nuanco de bluverda, makulita kaj stria kun sablokolora ruĝbruno, helsepio, grizo kaj neŭtro.[2] La Ĝangala korvo povas esti parazitata de la Azia koelo.[3]

Ripozado

redakti

Temas pri gregema specio en ripozejoj kun multaj miloj en kelkaj ripozejoj. Videblas grandaj aroj krepuske alvenantaj al preferataj ripozejoj. Tiuj ripozejoj ne montras videblan malpliigon eĉ dum la reprodukta sezono, kaj tio estas ĉar ili ne reproduktiĝas la unuan jaron.[2] Dumtage la paroj dediĉas sin defendi sian teritorion. Sed nokte povas ripozi en grandaj grupoj. Ili havas stirpajn dominajn hierarkiojn kiuj ŝajnas bazitaj en individua rekono.[4]

Alvoko surbendigita en Japanio

La voĉo estas simila al tiu de la Blanknuka korvo kun kiu ĝi estas proksima parenco, sed ĝi estas pli profunda kaj kutime pli resoniga kaj priskribita kiel la kutima "kaaa-kaaa-kaaa". Tamen ili faras seriojn de alvokoj, kelkaj el kiuj povas esti priskribitaj kiel "kaŭ kaŭ" kaj aliaj kiuj povas esti miskomprenitaj kiel pega tamburado.

Parazitoj

redakti

Oni scias pri parazitoj el tiu specio.[5]

Bildaro

redakti
Cotigao NP, Goa, Barato Novembro de 1997

Referencoj

redakti
  1. Martens, J, Böhner, J & Hammerschmidt, K 2000. Calls of the Jungle Crow (Corvus macrorhynchos s.l.) as a taxonomic character. J. Ornithol. 141:275-284.
  2. 2,0 2,1 2,2 Whistler, Hugh (1928) Popular Handbook of Indian Birds. Gurney kaj Jackson.
  3. Goodwin D.. (1983) Crows of the World. Queensland University Press, St Lucia, Qld. ISBN 0-7022-1015-3.
  4. Ei-Ichi Izawa, Shigeru Watanabe (2008) Formation of linear dominance relationship in captive jungle crows (Corvus macrorhynchos): Implications for individual recognition. Behavioural Processes 78:44–52
  5. Chatterjee, R.K., Tandon, A., Saxena, K.C. (1978) Antigenic studies with Chandlerella hawkingi, the filarial parasite of Indian jungle crow, Corvus macrorhynchos. Indian Journal of Medical Research 67 (1):34-41