Bengala vulpo

(Alidirektita el Ĝangala vulpo)

La Bengala vulpo (Vulpes bengalensis), konata ankaŭ kiel Hindia vulpo, estas vulpo endemia de la Hindia subkontinento kiu troviĝas el Himalajo kaj Terajo de Nepalo tra Suda Barato[2] kaj el suda kaj orienta Pakistano al orienta Barato kaj sudorienta Bangladeŝo.[3][4][5]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bengala vulpo
Bengala vulpo en la Dezerta Nacia Parko, Jaisalmer, Barato
Bengala vulpo en la Dezerta Nacia Parko, Jaisalmer, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Vulpoj Vulpes
Vulpes bengalensis
Shaw, 1800
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Sinonimoj

Canis kokree
Canis rufescens
Canis indicus
Vulpes xanthura

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Kranio.

Vulpes bengalensis estas relative malgranda vulpo kun longeca muzelo, longaj, pintecaj oreloj kaj arbusteca vosto longa pli ol duono de la longo de kapo kaj korpo. Ties dorsa felo estas tre varia, sed ĉefe griza kaj pli pala ventre; ties kruroj tendencas esti brunecaj aŭ ruĝecaj. Ties korpo estas pli fajna ol tiu de Vulpes vulpes.[6] La vosto estas arbusteca kun elstara nigra pinto kiu distingas ĝin el V. vulpes. La dorso de la oreloj estas malhelbrunaj kun nigra bordo. Ties naztrua areo estas nuda kaj la lipoj estas nigraj, kun malgrandaj nigraj hararmakuloj en la supra parto de la muzelo antaŭ la okuloj. La oreloj havas la saman koloron kiel la nuko aŭ eble pli malhela, sed ne havas malhelan makulon kiel ĉe V. vulpes. Etenda variado en mantelkoloro ekzistas en populacioj kaj sezone ene de populacioj, sed ĝenerale varias el griza al palbruna. La longo de kapo plus korpo estas 46 cm, kun 25 cm longa vosto. Tipa pezo estas 2.3 to 4.1 kg.[3]

La genro Vulpes povas esti separata el Canis kaj Cuon en la hindia mondoregiono per la ebeneca frunto inter la postorbitaj procezoj kaj ne ŝvelebla per aerĉeloj. La procezoj mem estas iom konkavaj kun elstara antaŭa bordo (konvekse rondoforma en aliaj kanisedoj). La hundodentoj estas pli longaj.[7]

 
Bengala vulpo en Rajkot.
 
2-3 semajn-aĝa vulpido en marĉo de la Distrikto Kutĉ; notu la nigran vostopinton.

Distribuado kaj habitato redakti

 
Vulpino ĉe la vulpejo en marĉo de la Distrikto Kutĉ.
 
Masklo de Bengala vulpo.

La Bengala vulpo estas distribuata tra multo de la Hindia subkontinento kun la escepto de malsekaj arbaroj kaj la ekstrema arida zono. Ties teritorio limas kun Himalajo kaj la valo de la rivero Induso. Ties preferata habitato estas malalta malferma herbejo, arbustejo aŭ dornarbaro. Ŝajne evitas deklivan terenon kaj altan herbejon.[3] Ĝi estis konsiderata habitata ĝeneralisto, sed ĝi montras fortan preferon por duonaridaj, malaltaj herbejaj habitatoj je multaj skaloj.[8]

Kutimaro kaj ekologio redakti

La Bengala vulpo estas ĉefe krepuskema en sia kutimaro. Dum la varmo de la tago, ili kaŝiĝas inter vegetaĵaro aŭ en subteraj vulpejoj kiujn ili elfosas. Tiuj vulpejoj estas grandaj kaj kompleksaj kun multaj ĉambroj kaj fuĝejoj. Ili estas foje vidataj bojantaj sur elstarejo ĉe sunapero aŭ sunsubiro.[9] En kaptiveco, la vivodaŭro estas de ĉirkaŭ 6 ĝis 8 jaroj.[3]

Dieto redakti

La Bengala vulpo manĝas rodulojn, reptiliojn, krabojn, termitojn, insektojn, malgrandajn birdojn kaj fruktojn.[10] Fekaĵoj de junuloj ŝajne montras, ke ili manĝas ĉefe rodulojn[11] sed estas ankaŭ oportunemaj manĝantoj.[9]

 
Bengala vulpo.

Komunikado redakti

La Bengala vulpo faras ampleksan gamon de voĉo. Klakokrio estas la plej ofta alvoko. Ili ankaŭ graŭlas, ĝemas kaj bojas. La Bengala vulpo ŝajne ne havas fekejan kutimaron, trajto vidita en kelkaj sociaj kanisedoj, en kiuj ĉiuj membroj fekas je specifaj lokoj.[9] Ili povas esti aŭditaj hurlantaj nokte en grupoj.

Reproduktado redakti

La Bengala vulpo formas paron kiu povas daŭri vivodaŭron, sed oni scias, ke okazas ankaŭ ekster-para kopulado. Tra plej el sia teritorio, la pariĝada sezono startas en aŭtuno (kutime oktobro–novembro) kaj post gravedperiodo de ĉirkaŭ 50–60 tagoj, naskiĝas du ĝis kvar vulpidoj en trunesto. Ambaŭ gepatroj partoprenas en idozorgado. La idoj estas tute formamnutrigitaj ĉirkaŭ 3–4 monatojn post la apero ekster la nestotruo. Idomortindico estas alta dum la unuaj kelkaj monatoj.[12] Vulpidoj foje estas zorgataj de multaj inoj.[9] Dum la tago, ili tendencas ripozi inter arbustoj, escepte en somero kiam ili ripozas ene de nestotruoj.

Notoj redakti

  1. Jhala, Y.V. (2016). "Vulpes bengalensis". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2016: e.T23049A81069636. Datumara indiko por ĉi tiu specio enhavas klarigon kial konservado de ĉi tiu specio estas malplej zorgiga
  2. Vanak, A.T. (2005). "Distribution and status of the Indian fox Vulpes bengalensis in southern India" (PDF). Canid News. 8 (1). Alirita la 28an de majo 2020.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Gompper, ME & A.T. Vanak (2006). "Vulpes bengalensis" (PDF). Mammalian Species. 795: 1–5. doi:10.1644/795.1.
  4. Wozencraft, W.C. (2005). "Order Carnivora". In Wilson, D.E.; Reeder, D.M (eds.). Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3ra eld.). Johns Hopkins University Press. pp. 532–628. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494.
  5. Mivart, St George (1890). "Dogs, jackals, wolves and foxes: A monograph of the Canidae". R H Porter, London: 126–131.
  6. Menon, Vivek. (2009) Mammals of India, Princeton Field Guides. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-14067-4.
  7. Pocock RI (1937). “The foxes of British India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 39 (1), p. 36–57. 
  8. (2010) “Multiscale resource selection and spatial ecology of the Indian fox in a human-dominated dry grassland ecosystem”, Journal of Zoology 281 (2), p. 140–148. doi:10.1111/j.1469-7998.2010.00690.x. 
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Johnsingh, A.J.T. (1978). “Some aspects of the ecology and behaviour of the Indian fox Vulpes bengalensis Shaw.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 75, p. 397–405. 
  10. (2009) “Dietary niche separation between sympatric free-ranging dogs and Indian foxes in central India”, J. Mammal. 90 (5), p. 1058–1065. doi:10.1644/09-mamm-a-107.1. 
  11. (2000) “Population and ecology of the Indian fox Vulpes bengalensis at Rollapadu wildlife sanctuary, Andhra Pradesh, India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 97 (1), p. 3–14. 
  12. (2007) “Effectiveness of non-invasive techniques for surveying activity and habitat use of the Bengal fox Vulpes bengalensis in southern India”, Wildlife Biology 13, p. 219–224. doi:[[doi:10.2981%2F0909-6396%282007%2913%5B219%3Aeontfs%5D2.0.co%3B2|10.2981/0909-6396(2007)13[219:eontfs]2.0.co;2]]. 

Eksteraj ligiloj redakti