Ĝardenŝredilo, ĝardenŝredatoroĝardendispecigilo (de la angla shredder) aŭ simple ŝredilo estas mekanika maŝino por dispecigi diversspecan lignan materialon aŭ lignan rubon en ĝardeno. Pri ŝredatoro por dissecigi alian materialon (ekzemple malnovajn aŭtojn, plastaĵojn k.s. vidu: ŝredatoro (maŝino).

malgranda ĝardenŝredilo
arbustdispecigilo
iom pli granda ĝardenŝredilo
forstŝredilo laboranta
granda profesia ŝredatoro por dikaj branĉoj
moderna profesia ŝredatoro
la tranĉilo de malgranda elektra ĝardenŝredilo

Fortranĉitaĵojn de arboj, arbedoj kaj staŭdoj, heĝtranĉaĵojn kaj alian biogenan ampleksan rubon, de tempo al tempo malfajnan komposton, fojnon, arboŝelon, razenturfojn, fiherbon, potplantojn kun radikbuloj, foliojn, falpomojn kaj razentondaĵojn eblas dispecigi per ĝardenŝredilo. La ŝreditaĵo estas poste uzebla por plukompostigi aŭ estas bona mulĉo se la origina materialo ne enhavas ĝermojn de plantmalsanoj.

Tipoj de ĝardendispeciloj redakti

Ĝardenŝrediloj ekzistas de diversaj formoj kaj kun diversaj laborprincipoj. Ankaŭ la potenco estas diversalta La propulso venas plej ofte de elektromotoro (alterna kurento kun 220 ĝis 230 volto aŭ el trifaza alterna kurento). Ankaŭ benzinmotoro eblas. Ĉe grandaj maŝinoj la propulso ofte venas de la fortoforprenilo de traktoroj. Ju pli dikaj la branĉoj estas, des pli potenca devas esti la motoro. Malgrandaj disspecigiloj taŭgas por branĉodikecoj ĝis 4,5 cm.

Por la profesia apliko ekzistas arbustdispecigiloj, kun entirmekanismoj, kiuj entiras aŭtomate la dispecigotaĵon. Tiaj maŝinoj ofte havas altan elĵetilon por faligi la dispecigaĵon rekte en remorkon de la traktoro.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti