Ĝardena pizo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĝardena pizo
Doperwt rijserwt peulen Pisum sativum.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Tribo: Vicieae
Genro: Pizoj Pisum
Specio: P. sativum
Pisum sativum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La ĝardena pizo (latine Pisum sativum L.) estas plantospecio el la familio de fabacoj, subfamilio papiliofloruloj (Faboideae). Oni nomas pizo la tutan planton kaj mallonge la grajnon de la piza planto (tio validas por aliaj specioj de pizo en la genro „pisum”).

Pisum sativum - Muzeo de Tuluzo
Ĝardenaj pizoj, nekuiritaj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio Esprima eraro: Nekonata vorto “kj”. kkal   Esprima eraro: Nekonata vorto “kj”. kJ
Karbonhidrato 14.45 g
- Sukeroj 5.67 g
- Fibro 5.1 g
Graso 0.4 g
- saturitaj grasoj 7.1e-2 g
- mononesaturitaj 3.5e-2 g
- polinesaturitaj 0.187 g
Proteino 5.42 g
Akvo 78.86 g
Vitaminoj
Luteino  2477.0 μg
A-vitamino  765.0 IU
beta-karoteno  449.0 μg 4%
Tiamino (B1-vitamino)  0.266 mg 20%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.132 mg 9%
Nikotina acido (B3-vitamino)  2.09 mg 14%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.104 mg 2%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.169 mg 13%
Foliata acido (B9-vitamino)  65.0 μg 16%
Ĥolino  28.4 μg 6%
C-vitamino  40.0 mg 67%
E-vitamino  0.13 mg 1%
K-vitamino  24.8 μg 24%
Mineraloj
Kalcio  25.0 mg 3%
Fero  1.47 mg 12%
Magnezio  33.0 mg 9% 
Mangano  0.41 mg 20% 
Fosforo  108.0 mg 15%
Kalio  244.0 mg 5%
Natrio  5.0 mg 0%
Zinko  1.24 mg 12%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Heimild: USDA Nutrient database angle

PriskriboRedakti

La pizo estas unujara, moltiga, mempolenita, la plimulto de la specoj estas longtaguloj. Pizo estas ankaŭ grimpanta planto, kiu en konvenaj kondiĉoj povas kreski eĉ je 2 m. Ĝi havas pinatajn foliojn, finiĝantajn per ĉiro, grandajn foliecajn stipulojn, florojn unuopajn aŭ malmultajn ĉe la folianguloj.

La specoj (variantoj) havas diversajn vegetajn tempojn, kiuj estas karakterizeblaj per varmosumoj.

La verdaj guŝoj, false nomata kelkfoje "silikvoj", estas longaj ĝis 10 cm kaj entenas rondajn, 5 ĝis 7 mm grandajn grajnojn, kiuj sekiĝante povas esti randaj.

Homa uzo kaj gravecoRedakti

La pizo venas verŝajne el Anatolio kaj estas jam ekde jarmiloj grava utilplanto. Oni jam trovis pizojn dekmil-jarajn ĉe arkeologiaj fosaĵoj en okcidenta Azio.

La pizo estas hodiaŭ dismonde kulturata kaj freŝe (krude aŭ kiel kuirita legomo) aŭ seke uzata. Ekzistas eĉ specoj, kies junaj guŝoj estas manĝeblaj. Oni uzas la pizojn kiel kompletan semon (kun semoŝelo) aŭ duonan pizon (kiam oni forigas la semoŝelon). La duonigitaj pizoj estas iomete pli multekostaj, sed pli rapide kuiriĝas. La sekaj pizoj estas verdaj aŭ flavaj.

P. sativum estas ĉiujara planto, kun vivociklo de unu jaro. Ĝi estas freŝ-sezona kultivaĵo kultivita en multaj mondopartoj; plantado povas okazi de vintro ĝis frua somero depende de loko.

La sovaĝa pizo estas limigita al la mediteranea baseno kaj la Proksima Oriento. La plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj de pizoj devenas de la malfrua neolitika epoko. La pizoj estas trovitaj en arkeologiaj elfosadoj kies dato estas almenaŭ 10.000 jaroj. La plej fruaj restaĵoj estas trovitaj en Turkio, Irako kaj Israelo. Pizoj ankaŭ oftas en Eŭropo, Ĉinio kaj Barato.

Post kuirado, pizoj enhavas ĉirkaŭ 22% da proteinoj, kaj estas riĉaj je vitaminoj, mineraloj kaj dieta fibro. Pizoj laŭ multaj estas konsiderata kiel sana fonto de plantoproteino.

Laŭ ekonomiaj konsideroj tiu ĉi fonto de proteino ebla estas la plej malmultkosta kiu estas havebla por la homa kaj besta nutrado. Diversaj malsanoj influas pizojn tra kelkaj patogenoj, inkluzive insektojn, virusojn, bakteriojn kaj fungojn. Aparte, virusmalsano de pizoj havas tutmondan ekonomian gravecon.

KlasifikoRedakti

Oni povas diferenci tri specogrupojn:

  • ŝelpizo (Pisum sativum L. convar. sativum) havas glatŝelan semgrajnon. Ties seka grajno uzatas ĉefe por kuirado.
  • medola pizo (Pisum sativum L. convar. medullare Alef. emend. C.O. Lehm) havas en matura stato ŝrumpan grajnon, kiu enhavas sukeron (6-9 %, preskaŭ senescepte sakarozo) kaj gustas dolĉa. Ĝi uzatas por konservado (por ujoj oni preferas la helajn variantojn) kaj frostigo (malhelajn). Ili ne uzeblaj por kuirado, ĉar ili restas malmolaj. Ekzistas ankaŭ glatgrajnaj medolaj pizoj, kiujn oni ne apenaŭ povas diferenci de la ŝelpizoj.
  • sukerpizo (Pisum sativum L. convar axiphium Alef emend. C.O. Lehm) ne havas pergamenan tavolon en la guŝo kaj ne iĝas ledeca. Oni konsumas ilin kun la karneca, dolĉa kaj dika guŝo kun la nematuraj grajnoj. Plimulto havas ŝelpizan grajnon kaj nur malmultaj medolpizan grajnon.

Vidu ankaŭRedakti