Ĝardensilvio

(Alidirektita el Ĝardena silvio)

La Ĝardensilvio, Sylvia borin, estas palearkta specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Tamen tiu estas silvio laŭ aspekto tre simila al la filoskopoj kaj hipolaoj, tio estas pli grizoliveca ol bruneca. Ĝi estas komuna kaj disvastigata silvio, sed pli aŭdebla ol videbla, kiu reproduktiĝas tra norda kaj moderklimata Eŭropo (sed ne en Islando kaj malofte en sudo de mediteraneaj landoj, ekzemple en Hispanio estas komuna nur en nordocentro kaj malofta en sudo) al okcidenta Azio ĝis la rivero Jenisejo en Siberio. Tiu malgranda paserina birdo estas tre migranta, kaj vintrumas en centra kaj suda Afriko kaj estas unu inter la plej lastalvenantaj migrantaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĝardensilvio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Silvioj Sylvia
Specio: S. borin
Sylvia borin
(Boddaert, 1783, Francio)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2009."
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2009."
    Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2009."
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Sylvia borin borin - Muzeo de Tuluzo

    Malkiel ĝia nomo ŝajne indikas, la ĝardensilvio preskaŭ neniam renkontiĝas en ĝardenoj, ĉar ĝi postulas ampleksajn sovaĝajn terenojn ne ĝenata de homa ĉeesto, kaj entenanta kaj arbojn kaj arbedajn densaĵojn.

    Aspekto redakti

    Tiu estas senmarka birdo, 13-14.5 cm longa kaj fortika, kun enverguro de 22 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 16 al 20 g, ĉefe brunolivecgriza supre kaj blankeca sube (ĉefe ĉe gorĝo) kun flavecaj nuancoj en centra brusto kaj flankoj. Ĝi ne havas rimarkindajn distingilojn krom mallarĝa blanka okulringo ĉirkaŭ malhela okulo, malhela nuanco kiel traokula strio kaj hela nuanco kiel superokula strio. Ŝultroj kaj flugilplumoj estas iom pli malhelbrunaj. La beko estas mallonga kaj diketa ĉebaze; tiu kaj kruroj estas grizecaj. La vosto havas kvadratan finon. Ne estas seksa duformismo. Tre similaj estas la aligenraj Olivhipolao, Hippolais olivetorum, kaj la Pala hipolao, Hippolais pallida, sed ambaŭ havas pli longajn bekojn kaj pli markatajn superokulanjn striojn, el kiuj la unua estas pli griza kaj havas blankajn bordojn en flugilplumoj, dum la dua havas tre mallongajn flugilojn. Dume la Ĝardensilvio havas pli fortikan kaj mallongan bekon.

    Kutimoj redakti

    Kiel plej parto de "silvioj", tiu specio estas nur parte insektovora ekzemple ĝi manĝas neflugantajn insektojn en la kanopeo kiaj skaraboj, formikoj kaj afidoj, sed ĝi manĝas ankaŭ multan vegetalan materialon kiaj fruktoj kaj beroj somere kaj aŭtune kiam tiuj konsistigas el 80% al pli da 90%. Tamen la idoj manĝas ĉefe insektojn, dum fruktojn nur la lastaj idaroj. Ĝi estas specio de umbrecaj arbaroj kun grundokreskaĵaro kaj arbustaro (ekzemple kanejoj) taŭga por nestumado.

    La sinteno estas kutime pli horizontala ol ĉe aliaj silvioj kiuj estas pli staremaj; sed tiu staras ĉefe por kantado.

    Ĝia   kanto estas inter la plej belaj kaj subtilaj, ne forta, sed longa babilado per gorĝsonojn, kaj kiaj gorĝaj lirladoj kiel tiu de Merlo. La kantoserio daŭras ĉirkaŭ 6 sekundoj kaj ripetiĝas ses al ok fojojn ĉiuminute. Ĝi kantas el alta sed ne videblega ripozejo; ĝi kantas el la alveno al la reproduktejo ĝis julio. Ĝi estas inter la birdoj "premiitaj" de Jean C. Roché inter la plej elstaraj kantbirdoj. Tiu kanto povas esti konfuzata kun tiu de la Nigraĉapa silvio, sed ĝi estas pli melodieca kaj ne havas la trilecan frazfinon de la Nigraĉapa silvio. Krome, spite ties dissimilaj koloraspektoj, tiuj du specioj estas probable pli proksime rilataj unua al la alia ol al ĉiu ajn alia silvio (Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006).

    Reproduktado redakti

    La nesto estas tasforma kaj konstruita tre malalte de ambaŭ gepatroj en malalta arbusto aŭ rubusoj foje inter aliaj falsaj nestoj; la interno estas zorge kovrata el fajna herbo, haroj kaj radiketoj. La ino demetas 3-4 ovojn (de diversaj koloroj el blankecaj al helbrunecaj) sed foje okazas dua ovodemetado. Inter aprilo kaj junio. Ambaŭ gepatroj kovas dum 11-12 tagoj. La idoj restas en la nesto el 9 al 14 tagoj, plej ofte 10-11. Ili estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj. Post elnestiĝo (kio okazas antaŭ ekflugo) ili estas zorgataj de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ du semajnoj. Ili atingas la seksan maturecon post unu jaro. Ili vivas averaĝe inter 7 kaj 8 jaroj.

    Eventualaj predantoj estas falkoj. En Anglio ili estas parazitataj de la Kukolo.

    Eksteraj ligiloj redakti