Ĝardeno de alklimatiĝo

La Ĝardeno de alklimatiĝo (france Jardin d'acclimatation [ʒaʁdɛ̃ daklimatasjɔ̃]) estas 20 hektarojn vasta amuzparko por infanoj kun bestoĝardeno, kaj aliaj allogaĵoj lokita en la norda parto de la Bosko de Boulogne, en Parizo.[1]

Ĝardeno de alklimatiĝo
En Ĝardeno de alklimatiĝo
En Ĝardeno de alklimatiĝo
En Ĝardeno de alklimatiĝo
bestoĝardenoamuzparko
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

(Vidu la situon sur mapo : Parizo)
Ĝardeno de alklimatiĝo

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Ĝardeno de alklimatiĝo
Geografia situo 48° 52′ 39″ N, 2° 15′ 47″ O (mapo)48.87752.263056Koordinatoj: 48° 52′ 39″ N, 2° 15′ 47″ O (mapo)
Map
Ĝardeno de alklimatiĝo
Lando(j)  Francio
Urbo Parizo
Urboparto Bosko de Boulogne
Geografio
Areo 20 hektaroj
Trajtoj
Kreo 6-a de oktobro 1860
Tipo Amuzparko por infanoj
Interreta ligilo www.jardindacclimatation.fr
vdr

Historio redakti

Malfermita la 6-an de oktobro 1860 de Napoleono la 3-a kaj Imperiestrino Eugenia, la Ĝardeno de alklimatiĝo de Parizo kaj la Zoologia ĝardeno de Alklimatiĝo kiel ĝi estis unue nomita estas Pariza zoo. Ĝi estis estrita de Isidore Geoffroy Saint-Hilaire, filo de naturalisto Étienne Geoffroy Saint-Hilaire, ĝis lia morto en 1861.

Dum la Sieĝo de Parizo (1870-1871), multaj el la bestoj en la zoo estis kuiritaj kaj servitaj de kuiristo Alexandre Étienne Choron.

De 1877 ĝis 1912, la Zoologia ĝardeno de Alklimatiĝo estis transformita en "Antropologian alklimatiĝon". En koloniisma tempo, la scivolemo de Parizanoj estis altirita de kutimoj kaj vivmanieroj de fremdaj popoloj. Nubianoj, Boŝmanoj, Zuluoj kaj multaj aliaj Afrikanoj estis "ekspoziciitaj" en homoĝardeno. La ekspozicioj ĝuis grandan sukceson. Nombro da vizitantoj al la ĝardeno duobliĝis, atingante milionon.[2], [3]

Allogaĵoj redakti

 

La parko inkluzivas misformajn spegulojn, miniaturan golfon, trajneton kun etŝpura fervojo, rajdadon de poneoj, pupteatron, kaj artan muzeon por infanoj ("Musée en Herbe") interalie.

Publikaj transportoj redakti

Referencoj redakti

  1. Jardin d'Acclimatation. Frommers. Alirita 12 September 2010.
  2. The Human Zoo: Science’s Dirty Secret. usd116.org, p. 2. Channel Four Television Corporation (2009). Alirita 6 februaro 2011.
  3. Bancel, Nicolas. Racist Theme Parks for Europe's Colonialists: Human Zoos. mondediplo.com. Le Monde Diplomatique (aŭgusto 2008). Alirita 6 februaro 2011.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jardin d'Acclimatation en la angla Vikipedio.