Ĝardeno de la Plantoj (Caen)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ĝardeno de la Plantoj

La Ĝardeno de la Plantoj, ankaŭ konata kiel botanika ĝardeno (france Jardin des Plantes - jardin botanique) estas botanika ĝardeno kaj arboreto situanta ĉe n-ro 5, Placo Blot, Caen, Calvados, Normandio, Francio. Kovrante areon de 5 000 m², ĝi estas malfermita ĉiutage.

Jardin des Plantes - jardin botanique
Ĝardeno de la plantoj de Caen
Ĝardeno de la plantoj de Caen
Ĝardeno de la plantoj de Caen
botanika ĝardeno
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Caen

(Vidu la situon sur mapo : Caen)
Jardin des Plantes - jardin botanique

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Jardin des Plantes - jardin botanique
Geografia situo 49° 11′ 21″ N, 0° 22′ 18″ U (mapo)49.1891-0.37159Koordinatoj: 49° 11′ 21″ N, 0° 22′ 18″ U (mapo)
Map
Jardin des Plantes - jardin botanique
Lando(j)  Francio
Urbo Caen
Urboparto Kvartalo Saint-Julien
Geografio
Areo 3,6 hektaroj
Trajtoj
Kreo 1736
Tipo Botanika ĝardeno
Specioj 8 000 specioj
Vizitado 185 000 vizitantoj (2009)
Interreta ligilo Retejo de Caen
vdr

La plej fruaj plantoj de la ĝardeno estis kolektitaj en 1689, kaj ĝia unua katalogo estis eldonita en 1781 (Jardin botanique de Caen de Farin kaj Demoneuse). Ĝi estis starigita sur la loko de malnova ŝtonminejo kiel universitata botanika ĝardeno, sed en 1803, post la Franca Revolucio, ĝi estis plivastigita de 3,5 hektaroj por fariĝi urba parko. En 1860 du grandaj forcejoj estis konstruitaj, kaj botanika instituto estis aldonita en 1891, sed ĉiuj estis detruitaj dum la dua mondmilito. Novaj forcejoj estis konstruitaj en 1988.

Hodiaŭ la ĝardeno enhavas pli ol 8 000 speciojn elmetitajn en du sekciojn. La malsupra sekcio enhavas denaskajn plantojn de Normandio (ĉirkaŭ 1 000 specioj), ĝardenon de kuracplantoj (600 plantoj), hortikulturajn kolektojn (700 varioj), rokĝardenon (1 500 etaj specimenoj), arboreton de arboj kaj arbustoj (500 specioj), kaj forcejon de ĉirkaŭ 1 500 ekzotikaj specioj. La supra sekcio estas publika parko enhavanta rimarkindajn arbospecimenojn inkluzive de Styphnolobium japonicum (1750), Sequoiadendron giganteum (1890), kaj Cryptomeria japonica (1870).

La ĝardeno ankaŭ ludas pedagogian rolon, kie ĝardenistoj povas peti konsilojn de profesiuloj, kiuj estas disponeblaj por respondi demandojn kaj regule organizi atelierojn,[1] kaj engaĝiĝis pri mediprotektado. Dum printempo, ili ofertas kokcinelojn kaj larvojn de neŭropteroj al lokaj ĝardenistoj, por kuraĝigi biologian ĝardenadon kaj eviti uzon de pesticidoj.[2][3]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jardin des plantes de Caen en la angla Vikipedio.