Ĝardeno de parokestro

Origine « ĝardeno de parokestro » estas fermita ĝardeno apud preĝejo kaj parokestrejo, unue cele al utileco. Tiu ĝardeno de parokestro, de episkopo aŭ de religia kongregacio celis havigi vivrimedojn al kelkaj personoj provizante ilin per legomoj kaj fruktoj. Baze tio estas legomĝardeno, sed ankaŭ kun floroj, por ornami la altaron kaj laŭdire kun vito por la mesvino, kun ankaŭ kelkaj kuracaj plantoj.

Ĝardeno de parokestro de La Ferté-Loupière, Yonne
Ĝardeno de parokestro de la kataluna klostro en Ripoll

Tio iĝis ĝardenstilo. La unua karakterizaĵo estas la miksaĵo de floroj kaj legomoj kaj due multa diverseco de tradiciaj nerafinaj simplaj plantoj inter kiuj estas plantoj, kiaj kondimentoj. La ebeno, pli malpli strikte kvadratita, estas stompita de la miksaĵo de staŭdoj kaj unujaraj plantoj. Ne estas herbotapiŝo, krom kelkfoje kiel aleoj limigitaj de vegetalaj randoj, ofte malaltaj vicoj de bukso, kies foliaron oni uzas je la palmodimanĉo. Ĝi kontraŭas al evoluo, kiu kondukas tute disigi la legomĝardenon de la plezurĝardeno, en tiu okaze ĝi estas forpuŝita en malproksima loko, ofte kaŝita malantaŭ heĝo.

Pro sia diverseco ĝi estas agrabla loko por ripozi aŭ pensadi. Ĝi ofte konsistas el kvar kvadrataj bedoj kun meze puto aŭ baseno alloganta la birdojn.

Ekzemploj de ĝardenoj de parokestro redakti

Vidu ankaŭ redakti