Kultura rozo

kulturita formo de la genro rozo
(Alidirektita el Ĝardenrozo)

Kultura rozoĝardena rozo estas kulturita formo de la genro rozo (Rosa), male ol la sovaĝaj rozoj. Ekzistas multege da kultivaroj de la kultura rozo. En Okcidento la rozo havas la famon esti la plej nobla kaj plej valora floro. Ĝi simbolas (precipe la ruĝaj rozoj ) amon kaj romantikon.

Rozoj en la rozejo de la parko Parc de Bagatelle, Francujo (en la malfundo, la kultivaro 'Pollux')
bukedo kun rozkoloraj kulturrozoj

Priskribo redakti

 
juna pinata folio de ĝardenrozo kun stipuloj

Rozujoj kreskas libere starantaj aŭ povas grimpi helpe de grimpiloj. Kelkaj specioj havas neniun aŭ nur tre malmultajn pikilojn. (Rozoj ne havas – male ol la poeziaj deklaroj - dornojn, sed pikilojn.) La pikiloj povas esti ruĝecaj, nigraj, malgrandaj, grandaj, rigidharaj, rektaj, larĝaj, kojnformaj, hokformaj, kurbaj aŭ tre pintaj. Rosa omeiensis f. pteracantha REHDER & E.H.WILSON el Ĉinio havas la plej grandajn pikilojn: akrajn, durajn, kojnformajn, ruĝecajn kaj diafanajn, kiuj estas je la bazo ĝis 2 cm kaj pli larĝiĝintaj kaj pli longaj ol la folioj. La planto nomiĝas tial „pikdrata rozo“. La alterne sidantaj folioj estas plej ofte nepare pinataj, malofte simplaj. La stipuloj estas plejofte bone videblaj. Rozoj havas florojn, kiuj staras unuope aŭ en diversaj infloreskoj. La duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj kvinnombraj. La kvin (malofte kvar) verdaj sepaloj ofte similas la foliojn. Sovaĝaj formoj havas kvin okulfrapajn petalojn. La stamenoj estas multnombraj. La plej ofte multaj karpeloj ne estas kunkreskintaj (apokarpaj). (Kultur-)rozoj kaj ĝardenrozoj ekzistas en ĉiu koloro (escepte de pura bluo kaj nigro) kaj estas ankaŭ diverskoloraj. La maloftan verdan florkoloron havas la kulturvario 'Viridiflora'. Multaj kulturvarioj bonodoras diversmaniere. Multaj kulturvarioj havas plenajn florojn. Tio signifas, ke parto de la stamenoj transformiĝis en dekorajn petalojn.

La fruktoj de la rozoj (ili estas plurnuksaj fruktoj, t.e., la „kernetoj“ estas la veraj fruktoj) nomiĝas rozfruktoj. La „fruktokarno“ estas manĝebla kaj tre riĉa je vitaminoj. Plurfoje jare florantaj rozoj ne formas fruktojn pro la pritondado en somero.

 
Informpanelo: malgranda rozologio
 
Blanka, malmulte densa rozo; ekzistas ankoraŭ multaj flavaj stamenoj (floribundarozo 'Maria Mathilda')
 
floroj de oranĝkoloraj plena rozo (te-hibrido 'Ave Maria')
 
floro de plena ruĝa rozo (te-hibrido 'Kardinal')
 
floro de ruĝa rozo (Floribundarozo 'Trumpeter')
 
malfermiĝanta rozfloro (te-hibrido 'Inspiration')
 
blanka.ruĝa rozfloro (te-hibrido 'Maxim')

Utiligado redakti

Tranĉfloro redakti

Tranĉrozoj estas grava komerca artiklo. Ekzemple en la jaro 2014 ĉirkaŭ 977 milionoj da rozoj (kun valoro de ĉ. 765 milionoj da eŭroj) estis importitaj nur al Germanio. La eksportantoj estis interalie:

La tranĉrozoj importitaj en Germanujon egalas ĉirkaŭ 90 % de la entuta konsumado en Germanujo. Nur 10% estas produktitaj de la enlandaj hortikulturaj entreprenoj.

Kosmetiko kaj kuraciloj redakti

La floroj de la Provenca rozo kaj damaska rozo estas uzataj por produkti rozoleon kaj rozakvon. Rozoleo estas la bazo de multaj kosmetikaĵoj kaj parfumoj. Rozoleo estas uzata ankaŭ terapie.

Nutraĵoj redakti

El rozfloroj eblas fari rozkonfitaĵo. Kanditaj rozflorfolioj estas frandeblaj kiel deserto. Rozakvon oni aldonas ekzemple al marcipano.

Kulturhistorio redakti

„Disvastiĝo“ redakti

La plej malnovaj restaĵoj, kiuj ĝis hodiaŭ estis trovitaj, estis fosilioj de sovaĝaj rozoj en la Kolorada Rokmontaro. La premsignoj de rozflolioj originas el la paleolitiko, do antaŭ 35 ĝis 32 milionoj da jaroj. La komenco de rozkultivado estas la ĉina ĝardenarto; Konfuceo (551–479 a. K.) rakontis pri rozoj en la reĝaj ĝardenoj de Pekino.

La lirikisto Anakreono de Grekio laŭdis la sanigajn efikojn de rozbalzamo. Dum la romia epoko la homoj kultivis en Italujo rozojn (Rosa canina, Rosa gallica, Rosa×alba) por fari el ili parfumon kaj kuracilojn. Por romianoj rozoj havis famon de luksegaĵoj. Tial ili disigis rozajn petalojn super festajn tablojn. Post la fino de la Romia imperio la kultivado de rozoj (por fari kuracilojn) okazis nur en monaĥejaj ĝardenoj. Karolo la Granda ordonis en la jaro 794, en sia skribaĵo Capitulare de villis vel curtis imperii, la kultivado de frukt-, legom-, kurac- kaj ornam-plantoj, inkluzive de hundorozo. En la 13a jarcento ekzistis en meza Eŭropo laŭ Albertus Magnus, Rosa alba, Rosa rubiginosa, Rosa arvensis kaj kelkaj varioj de Rosa canina. Ĝis tiam la rozoj floris nur unufoje jare. Novaj varioj ekestis nur per spontaneaj mutacioj (t.n. „sportoj“), nuraj kruciĝoj kaj ties selektado. La rozoj estis aŭ blankaj aŭ ruĝetaj. Ruĝaj kaj flavaj koloroj ĉe rozoj ekestis en Eŭropo nur post la kontaktoj kun orienta Azio en la 16a jarcento.

Granda influo sur rozbredado havis la imperiestrino Joséphine, la edzino de Napoleono (1763–1814), kiuj konstruigis la unuan rozkolekton.

En la 18a kaj 19a jarcento estis kultivataj la unuaj plurfoje florantaj rozoj en Mezeŭropo (vidu portlanda rozo, remontanco). Tiu eco estas kaŭzita de la krucado kun Rosa fedtschenkoana, kiu floras plurfoje dum la jaro.

En 1867, en Francio, aperis la legenda rozo 'La France', la unua te-hibrido. Per tiu vario komenciĝis nova historio de rozoj.

Post la remalkovro de la mendelaj heredreguloj komence de la 20a jarcento, la rozbredado progresis. Intertempe ekzistas pli ol 30.000 kulturvarioj de rozoj. Kolektoj de rozoj estas la tiel nomataj rozejoj. Ekzemple, en Germanio: la Eŭropa rozejo en Sangerhausen, la Germana Rozejo en Dortmund kaj la rozĝardeno de Eŭropo en Zweibrücken.

La multigado de la kulturrozoj okazas plej ofte per greftado.

Simboliko redakti

La kvinparta floraranĝo simbolas la pentagramon kaj per tio la sekreton. Sub rosa dictum“ (sub rozo dirita) – la rozo estas de pratempo la simbolo de diskreteco.

En la kristanismo la rozo estas simbolo de paradizo, kaj la senpikila rozo, tiu de Maria, la dipatrino. La rozo simbolis en mezepoko la virinon, amon al virino, kaj poste, volupton. Male okazas en budhismo: sur domaj budhismaj altaroj oni ne metas rozojn pro iliaj pikiloj.

En la alkemio la rozo estas la flos sapientiae (latine: la floro de scienco).

En la framasonismo la rozo estas la simbolo por amo, lumo kaj vivo.

En la heraldiko la rozo sur blazono estas kromsigno.

Hortikulturaj engrupiĝoj de la rozaj specioj kaj varioj redakti

Vidu ankaŭ: rozaj klasoj

Malnovaj rozoj redakti

Malnovaj rozoj estas ĉiuj rozvarioj, kiuj jam ekzistis kiel grupo antaŭ 1867 (en tiu jaro oni enkondukis la faman kultivaron 'La France' , la unua Te-hibrido). La kultivaro 'Scharlachglut' de la rozbredisto Kordes (1952) estas ekzemple „malnova rozo“, ĉar ĝi estas gaŭla rozo – la grupo Gallica-rozoj jam ekzistis antaŭ 1867. La ofte dirita opinio, ke malnova rozo devus ekesti antaŭ 1867 estas malĝusta.[1]

Tehibridoj (Noblaj rozoj) redakti

Te-hibridoj aŭ nobla rozo estas rozoj, kiuj aspektas speciale „noblaj“. Ili plej ofte havas nur po unu floro en ĉiu tigo. La unua tehibrido ekestis, kiam en la jaro 1867 la arĝente-rozkolora 'La France' – tiel nomata remontancobredado – estis krucita kun iu orienta terozo. La rezulto de la interkruciĝo estis rozvario, kiu kunigas la robustecon de la remontanca rozo kun la beleco de la terozo. Unu el la plej famaj noblaj rozoj estas la flave floranta 'Gloria Dei', kiu verŝajne estas la plej ofte plantita rozvario de ĉiuj tempoj. Ekde ĝia apero en 1945 estis venditaj pli ol 100 milionoj de plantoj. Pli nova, kun simila kvalito, estas la kulturvario 'Orient Express'.

Tabelo: kelkaj konataj nobelaj rozoj redakti

kulturvario koloro jaro rimarkoj bildo
'Mme. Caroline Testout' rozkolora 1890  
'Ophelia' hele rozkolora 1912 valora malnova vario  
'Betty Uprichard' ruĝa 1922
'Dainty Bess' rozkolora 1925  
'Dame Edith Helen' velure rozkolora 1926 tre valora
'Edith Nellie Perkins' 1928
'Talisman' 1929
'Mrs. Pierre S. du Pont' orflava 1929  
'Picture' rozkolora 1932
'Geheimrat Duisberg' pure flava 1933
'Eclipse' 1935
'Crimson Glory' velure malhelruĝa 1935  
'Elite' 1936
'Michéle Meilland' blankeca- rozkolora 1945  
'Gloria Dei' orflava, ruĝa ĉe la randoj 1945 sin. 'Mme A. Meilland', 'Peace'  
'Spek's Yellow' orflava 1947
'New Yorker' malhelruĝa 1948  
'Mme. L. Dieudonné' ruĝe ora 1948  
'Sondermeldung' gerani-ruĝa 1950
'Queen Elizabeth' rozkolora 1954 monda rozo 1978
 
'Duftwolke' koralruĝa 1963 monda rozo 1981
 
'Papa Meilland' ruĝa 1963 monda rozo 1988
 
'Pascali' blanka 1963 monda rozo 1991
 
'Ingrid Bergman' ruĝa 1984 monda rozo 2000
 

Bedrozoj aŭ poliantaj rozoj redakti

Bedrozoj ankaŭ nomiĝas ankaŭ Polyantha-rozojfloribundaj rozoj. Ili ne estas unueca rozraso, sed konsistas el pluraj grupoj:

  • etfloraj, sed poliantaj rozoj florantaj en grandaj umbeloj;
  • Polyantha-hibridoj, kruciĝo inter rozo Poliantha kaj tehibridoj: florantaj en umbeloj, la unuopa floro similas al tehibrido;
  • floribunda hibrido: tre similas al tehibridoj, sed floranta en umbeloj kaj forte kreskanta;
  • nanpolianta hibrido, kiu atingas grandecon de nur 20–25 cm.

Tiuj ĉi rozoj floras dum la tuta somero kaj havas ĉ. 10-12 floroj en ĉiu tigo. Bedrozoj kreskas pli forte ol la plej multaj tehibridoj. Ili ankaŭ floras pli regule.

Tabelo: kelkaj gravaj rozoj Polyantha redakti

kulturvario koloro jaro rimarkoj bildo
'Gruß an Aachen' rozkolora-blanka-orflava 1909  
'Ellen Poulsen' 1912
'Josef Guy' skarlata 1921
'Baron de Vivario' pure blanka 1925
'The Fairy' rozkolora 1932 hibrido kun Rosa moschata  
'Dick Koster' salmoroza-oranĝa 1935 ankaŭ nomata „Pariza rozo“
'Margo Koster' salmoranĝa 1935
'Orange Triumph' oranĝa-skarlata 1937
'Holstein' malhelruĝa 1938  
'Poulsens Pink' samkolora, helruĝa 1939
'Frensham' malhelege ruĝa 1946
'Fashion' samkolora 1947
'Goldilocks' flava 1948
'Alain' malhelkamenruĝa 1948  
'Schleswig' pure roza 1949
'Gelbe Holstein' malhelflava 1949
'Guletta' flava 1976 de Ruiter  

Grimprozoj kaj rambleraj rozoj redakti

Dosiero:Paul scarlet climber.jpg
'Paul´s Scarlet Climber' en junio

Grimprozo devena de diversaj rozspecioj. La du eŭrpaj specioj Rosa pendulina kaj la kamprozo Rosa arvensis povas esti inter la devenrozoj. Pli gavaj estis la „ĉiamverda grimprozo“ Rosa wichuraiana, kaj antaŭ ĉiu la „Multflora rozo Rosa multiflora, kiu ankaŭ estas la prapatrino de la poliantaj rozoj. Noisette-rozoj kaj multaj aliaj grimprozoj heredis la odoron verŝajne de la „mosko rozo Rosa moschata.

Multaj grimprozoj estas sportoj de negrimpantaj rozujoj. Ankaŭ ĉe arbustaj rozoj (ekzemple tehibridoj) unuopaj tigoj povas montri fortan grimpantan kreskon. Tiel ekestis varioj, kiuj, escepte de pli forta kresko, estas identaj al la devenvario. La novaj varioj ricevas ilian nomon de la devenvario kun aldono de „Climbing“ (angla) =, grimpanta). Ekzemple la el arbustrozo ‚Souvenir de la Malmaison’,la grimprozo nun nomiĝas Climbing Souvenir de la Malmaison. Grumprozoj povas ricevi longecon de du ĝis dek metrojn. Dpende de la vario kaj specio ili floras unufoje aŭ multfoje.

Rambler-rozoj formas flekseblaj kaj longaj tigoj. Ili tre taŭgas por kreskigi ĉe maldensaj arboj. La plej konata vario eventuale estas la forte kreskanta ‚'Bobbie James', kiu floras blanke unufoje jare. Pli juna vario de la ramlera rozo estas 'Guirlande d’Amour', kiu ankaŭ floras blanke. Ĝi floras dum la tuta somero.

Tabelo: kelkaj gravaj grimpaj kaj rambleraj rozoj redakti

kultivaro jaro koloro trunkformo rimarkoj bildo
'Gloire de Dijon' 1853 flavece rosea te-rozo  
'American Pillar' 1902 ruĝa-blanka Rosa wichuraiana (1891 el Japanio)  
'Dorothy Perkins' 1902 ĉerizrosea Rosa wichuraiana  
'Excelsa' 1910 sangoruĝa Rosa wichuraiana mondfama vario  
'Paul's Scarlet Climber' 1917 skarlata Rosa multiflora konata ankaŭ sub la nomo „Blaze“, ekde 1954 ankaŭ „New Blaze“, nun ĉiamfloranta [mankas fonto]  
'Easlea's Golden Rambler' 1933 citronflava Rosa multiflora
'New Dawn' 1930 rosea, poste blankece-rosea Rosa lucieae  

Arbustrozoj redakti

 
blanka arbustorozo 'Schneewittchen'

La esprimo „arbustrozo“ estas stranga esprimo, ĉar botanike ĉiu rozo estas arbusto laŭ la botanika senso de la vorto. Enn hortkulturo arbustrozo estas rozo, kiuj kreskas , male al la tre rigide kreskantaj tehibridoj pli malrigide kaj kiuj havas pli altan habiton. Ĉe grandeco de unu ĝis tri m arbustrozoj ankaŭ taŭgas kiel soliterplantoj en ĝardeno kaj parko.

Oni distingas inter unufoje florantaj kaj plurfoje florantaj arbustrozoj. La plurfoje florantaj arbustrozoj havas florpaŭzon post la ĉefa florado en la frua somero kaj floras denove en la malfrua somero.

La plej fama arbustrozo de l monddo estas la vario 'Schneewittchen', kiu portis longe la predikaton ADR-rozo. Ĉar intertempe ekzistas kulturvarioj, kiuj havas multe malpli da inklino al infektiĝo de ekzemple melduo kaj Diplocarpon rosae oni forprenis tiun predikaton de la malnova vario 'Schneewittchen'. La pli nova vario 'Petticoat', ankaŭ kun blankaj floroj floroj kaj forta kresko, anstataŭas ĝin.

Arbustetrozoj redakti

Arbustetrozoj ankaŭ estas nomataj grundkovrantaj rozoj. Ili kreskas horizontale, sed ankaŭ larĝe arbustece ĝis arke pendante. Ili estas horizontale etendiĝantaj rozkultivaroj el diversaj rozaj klasoj. Ili estas alternativo por aliaj grundkovraj lignoplantoj aŭ staŭdojn. Tio sugestas ke la areo kun tiuj grundkovrantaj rozoj estas facile flegebla kaj sentrudherba, sed tio ne pravas. Rozoj ne povas esti grundkovrantoj kaj subpremi trudherbojn. Tial prefere estas uzata la esprimo „arbustetrozoj“ anstataŭ „grundkovraj rozoj“. Pravas, ke tiuj rozoj estas pli fortika kaj rezistaj kontraŭ malsanoj. Tial ili estas uzataj ofte en publikaj verdejoj.

Al la arbustetrozoj apartenas ekzemple:

  • la salmkolora 'Bonica 82', ADR-rozo, ekde 2003 monda rozo, ĝi fariĝas 40 ĝis 60 cm alta.
  • la malhelruĝa 'Colossal Meidiland', kiu fariĝas ĝis 80 cm alta.
  • 'Cubana' estas nur 50 cm alta arbustetrozo. La florkoloro estas oranĝa.
  • 'Purple Meidiland' estas rozo kun ADR-predikato. Ĝi fariĝas 40 ĝis 60 cm kaj toleras malmildan klimaton.
  • la rosea kultivaro 'Windrose' estas ankaŭ ADR-rozo. Ĝi fariĝas 80 cm alta.
  • La flava kaj malmulte plena 'Celina' ankaŭ toleras ombron.

Sovaĝaj rozoj redakti

Kelkaj specioj de sovaĝaj rozoj estas kulivataj en parkoj kaj ĝardenoj. Jen kelkaj ekzemploj: pomrozo, sulka rozo, hundorozo, vinagra rozo kaj ĉina orrozo (Rosa hugonis).

Rozaj baztrunkoj redakti

 
informpanelo rozmultigado
 
informpanelo sovaĝaj rozoj kiel baztrunko

La baztrunkoj servas al la rozaj kulturvarioj kiel „radiko“. Plej ofte oni greftas rozojn en la radikkolo per inokulado.

Rozoj kiel ĝardenplantoj redakti

La ADR-ekzameno redakti

En Germanujo oni ekzamenas novajn rozkultivarojn. La atesto „Ĝenerala Germana Roznovaĵa Ekzameno“ (germane: „Allgemeine Deutsche Rosenneuheitenprüfung“ (ADR) ) estas ŝatata predikato por altkvalita nova kultivaro. La prijuĝo entenas kaj estetikaj kaj hortikulturaj aspektoj. Rozoj kun pli ol 80 punktoj rajtas porti la indikon „ADR-rozo“.

Malsanoj redakti

Multaj plantmalsanoj atakas la kulturrozojn. La inklino al malsanoj reduktiĝas, se la rozoj havas optimumajn kreskokondiĉojn: sunriĉa kreskejo, plantkonforma sterkado kaj kultivarkonforma pritranĉo. La rozmalsanoj estas: rozrusto, nigra makulozo kaj cindra borito. Akvumante la plantojn oni evitu la akvumadon de la folioj. Nur sur akvo nur la folioj la sporoj de la fungoj povas ĝermi. Melduo estas verŝajne la plej oftaroza malsano. La fibestoj kiuj atakas rozojn estas rozcikadoj, folivespoj, rozlaŭsoj kaj ŝpinakaroj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. American Rose Society: Modern Roses XI, London und San Diego 2000, S. xii: “In 1966, the American Rose Society defined an ‘old garden rose’ as any rose belonging to a class which was in existence prior to 1867 (the year of introduction of the first Hybrid Tea).”

Eksteraj ligiloj redakti