Ĝemeloj estas pluraj idoj de la sama akuŝo, plej ofte dunaskitoj, sed eble pli multe ol du.

Tipoj de ĝemeloj redakti

Plurzigotaj ĝemeloj redakti

En la plejmulto de la kazoj, la ĝemeloj venas de pluraj zigotoj (du zigotoj kaze de du ĝemeloj). Samtempe (maloftege unu post la alia kun monato de intertempo) pluraj zigotoj estas fekundigitaj. Ili evoluas kune en la utero. Duzigotaj (ankaŭ nomataj dizigotaj) dunaskitoj similas unu al la alia ne pli ol du malsamakuŝaj fratoj.

Unuzigotaj ĝemeloj redakti

Kelkfoje okazas, ke la fekundigita zigoto disiĝas en du embriojn. Unuzigotaj (aŭ monozigotaj) ĝemeloj havas la saman genomon. Tial en la parolkutimo de kelkaj lingvoj (ekz-e la angla kaj hispana) oni nomas ilin "identaj ĝemeloj", aŭ (ekz-e la franca) "veraj ĝemeloj".

En maloftaj kazoj okazas, ke la zigoto disiĝas nur parte. Tiukaze la du ĝemeloj naskiĝas kunligitaj. Kunligitaj ĝemeloj estas konataj per la nomo de siamaj ĝemeloj laŭ Chang kaj Eng Bunker, kiuj naskiĝis en Siamo (nuna Tajlando) kiel kunligitaj ĝemeloj.

Tre malofte unu zigoto havas du nukleojn kaj estas fekundigita per du spermoj. Tiukaze la patrina duono de la genomo samas, dum la patra parto malsamas. Oni ilin nomas "duonmonozigotaj" ĝemeloj.

Ĝemeloj inter bestoj redakti

Inter kelkaj aliaj bestaj specoj ĝemeleco estas normala. Kaprinojŝafinoj kutime naskas du idojn, kelkfoje tri. Naŭbendaj dazipinoj naskas kvar unuzigotajn idojn. Hundinoj, porkinoj kaj multaj aliaj naskas plurajn idojn.

Terminologio de ĝemeloj en diversaj lingvoj redakti

En kelkaj lingvoj kutimas vortoj, kiuj signifas dunaskitojn kiel la angla twins, la franca jumeaux, la germana Zwillinge kaj la rusa близнецы (bliznjecý). Por trinaskitoj oni do uzas alian vorton, angle triplets, france triplés, germane Drillinge, ruse тройня (trójnja). En aliaj lingvoj kutimas vortoj, kiuj signifas dunaskitojn samkiel iajn ajn plurnaskitojn. Tio okazas ekz-e inter la latinidaj lingvoj: hispane gemelosmellizos. En kelkaj lingvoj kiel la hispana oni kutimas ne uzi tiujn vortojn kaze de bestoj, por kiuj la plurnasko estas normala, kiel hundoj kaj porkoj.

Eksteraj ligiloj redakti